Enkomputiligis Don HARLOW

Ni vivu kaj nin amu ...

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 42


Ni vivu kaj nin amu reciproke,
Lesbia, kaj la klaĉon, grumblan bolon
de oldaj severuloj spitu moke;
ĉio ĉi ne valoras eĉ obolon.
La sun' falinta estos reascenda,
sed post esting' de nia kurta lumo
eterna dormo estas ja dormenda!
Mil kisojn do ni ŝanĝu en brakumo
plus cent, kaj mil, kaj ree ĝis la centa,
denove mil kaj cent, ĝis pri la sumo
post multaj miloj ni jam en kalkuloj
mem konfuziĝos, ĝin ne povos scii,
nek scii povu iuj maliculoj
la nombron de la kisoj kaj envii!