Enkomputiligis Don HARLOW

Kelkaj pensoj pri Kalocsay

de Humphrey TONKIN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 58-63


La problemo estas, kie komenci? Tiel vasta estas la kampo, sur kiu jam laboris Kalocsay, kaj tiel malmulton oni ĝis nun esploris kritike, ke ia limigo necesas, se oni intencas fari detalan studon. Mi intencas limigi min precipe al la originala poezio kaj nur sugesti kelkajn utilajn kritikajn vojojn esplorindajn estonte.

La kontribuo de Kalocsay baziĝas egale sur lingvo kaj literaturo, kaj unu ne facile izoliĝas de la alia. Kiam li eklernis la lingvon, jam antaŭ la unua Mondmilito, la unua vere grava traduka antologio – "El parnaso de popoloj" – ankoraŭ ne aperis, nek la influa "Sinjoro Tadeo", kaj originala literaturo egalmerita al tiu de naciaj lingvoj simple ne ekzistis. Frontante tiun situacion, Kalocsay tuj komprenis, ke lia unua tasko – kaj eble unusola tasko – estas riĉigi la lingvon:

"Sed mi neniam volis esti bardo,
Kaj se en mia koro estis ardo,
Ĝi estis por la lingvo: mi ĝin volis
Prepari, perfektigi por genio
Post mi venonta."

(Letero al Julio Baghy)

Li trovis sin en pozicio simila al tiu de la hungaroj en la 18-a jarcento: literatura talento, kaj lingvo virga, preta por evoluigo. Ĝis kia grado Kalocsay influiĝis de siaj samlandanoj de tiu epoko: Bessenyei, kiu donis al la hungara firman bazon; Dugonics, kiu prilaboris neologismojn kaj la esprimpovon de sia lingvo; Karman, kiu kreis novan, kosmopolitan stilon; precipe Kazinczy, kies tradukoj kaj ties neologismoj kaŭzis tiom da literatura disputado – tio povus formi interesan studon. La paraleloj estas tiel frapaj, ke la rezulto estus certe interesa.

La fruaj poemoj montras la fortan penon de la verkisto muldi sian lingvon, kaj ili pli similas ekzercojn ol verajn poemojn. Des pli mirige, do, ke ekde la apero de la libreto, "Mondo kaj Koro" je 1921, Kalocsay jam ĝuis la reputacion de poeto. Kiel Brüggemann rimarkigis en "Tra la Literaturo", Kalecsay uzis diversajn versformojn (laŭ li) plensukcese. Tio ja montras, ke li estas lerta versfaristo, sed ne necese poeto.

Eĉ en "Streĉita Kordo" relative malofte okazas kunfandiĝo de potencaj ideoj kaj potenca lingvo. Ĉiam oni povas konstati pliboniĝon de tekniko, sed ofte ŝajnas, ke la poeto staras ekster la verko, ke li faras poezian ekzercen. Ĉi tiu manko ne estas la rezulto de nesufiĉa polurado; ekzistas abundaj pruvoj pri la malo (Vidu la eseon de Vatré en "Arĝenta Duopo"). Oni do devas supozi, ke ofte mankas vera inspiro; ke li ne havas multon por diri. Tamen, la reputacio de Kalocsay baziĝas ĉe la ĝenerala publiko sur "Streĉita Kordo". Kia tragedio, ke ĝi ne havas "Izolo" antaŭ si!

"Izolo" montras pli fortajn talenton kaj esprimkapablon. Ĉiuj ĝiaj poemoj atingas la nivelon de la plej bonaj de "Streĉita Kordo", kaj vere malsukcesaj tute mankas. Ŝajnas nun, ke Kalocsay ne nur kapablas diri ion, sed ja deziras diri ion. El la du – kapablo kaj deziro – kreiĝas poeto.

La poemoj de "Izolo" montras tri karakterizojn, kiuj apartigas ilin de la fruaj poemoj; unue, kompleta lingvorego kaj la malapero de tiu sento estetike ruiniga ĉe la leganto – de konstanta strebo flanke de la poeto sin esprimi per esence malamika lingvorimedo; due, pli riĉa lingvo; trie, emocia unueco, kaj la teno de la poemo en la manoj de la poeto ĝis la lasta plejpotenca verso. Legante strofon el "Iras Abiturient'", frua poemo, oni vidas simplajn vortojn relative senasociaciajn:

"Senpeka sort' kaj plena fort',
Amika rondo varma!
Kortuŝa fid', plenbuŝa rid'
Pri la farso ĉarma."

Se oni komparas tion kun "Sur la Monto Nebo", oni vidas grandajn ŝanĝojn:

"Atendus prete nin la Kanaano,
Sed ni, en lupa lukto por la pano,
Mizere mortas sur la monto Nebo"

Nu, la esenca afero ĉi tie estas ne, ke oni komprenu la poemon, sed ke oni konsciu ĉiujn ĝiajn signifojn. Unue, kompreneble, "Readmono", kaj la historio de Moseo – kaj ekde la komenco de la soneto aperas bibliaj figuroj:

"La gren' inundas. Riĉon vome ĵetas
Maŝinoj. Fluas kun miel' kaj mosto
La akvoj. Flugas por la Pentekosto
Elektraj longoj. Paradizo pretas."

Ni, la Izraelidoj, atingis la sojlon de Kanaano, sed, pro "blinda kaj malica strebo" ni ne povas vidi, ke la promesita lando nin atendas ...

"Falinte al profundo,
Ni luktas kun sovaĝo
En ega troabundo
Por eta avantaĝo.
Kain-sigel' sur frunto
Por – marko de malsaĝo."

(Cinikaj Sonetoj)

Jen la "izolo" de la poeto. Li povas vidi la sorton de la homaro, sed ne povas savi ĝin.

Sed ĉu "Sur la Monto Nebo" estas tute sen espero? Ĉu eble la generacio de Kalocsay ankaŭ estas sia propra Moseo:

"Surtere ni aspiras
Edenon, kaj aranĝi
Ni scius ..."

(Cinikaj Sonetoj)

Moseo, la servanto de Dio, gvidis sian popolon al Kanaano, sed ne rajtis mem eniri. Eble la venonta generacio ...

Sed nun ne estas tempo difini la filozofion de Kalocsay. Por fari tion, necesus studo precipe de "Ebria Ekvatoro", de "Ahasvero de Amo" kaj de "Izolo". Kalocsay estas samtempe elitulo kaj humanisto, ne voĉo (parto) de popolo, sed poeto paralanta al popolo.

Mi menciis, ke la poemoj de "Izolo" estas lingve pli riĉaj. Estas unu afero utiligi la lingvon por fari versojn, kaj tute alia manipuli ĝin poezie. Kiam "Izolo" pretis, Kalocsay estis jam preskaŭ 50-jara. Jam en 1936 li diris, "Ne forgesu, ke mi havas maiantaŭ mi 36000 versojn de tradukita poezio". Kompreneble, tiu poezio donis al li ne nur teknikan sperton, sed ankaŭ vastan trezorejon de utilaj ideoj. En "Streĉita Kordo" ŝajnas, ke ĉi tiuj ideoj estas ofte simple transprenitaj (subkonscie) sen signifaj ŝanĝoj. Ekzemple, la influo de Baudelaire estas klare videbla, precipe en "Ahasvero de Amo", kaj ŝajne "Ebria Ekvatoro" kaj la aliaj liberversaĵoj multan ŝuldas al Nietzsche.

Sed nun en "Izolo", kaj supozeble en "Tra la Ŝtormo" (kies manuskripton mi ankoraŭ ne vidis), Kalocsay jam plene ensorbis la ideojn el la verkoj de li tradukitaj, kaj ili adaptiĝis por esprimi liajn proprajn emociojn kaj pensojn. Ĉi tiu estas ĉiama procedo de la literaturo:

"La tradukoj kvazaŭ perforte trudas al la iingvo konstantan penon, esprimi la ĝis tiam neesprimeblan. Kvazaŭ transfluigata sango en anemiulon, fluas per ili en ĝin novaj esprimformoj, novaj nuancoj, novaj asociacioj. Originalaj poetoj kantas kaj iliaj versoj stampas vortojn per neeviteble reaperantaj memoroj."

(Lingvo, Stilo, Formo)

Rigardante malfruan poemon – "Somernokto", ekzemple (laŭ mi la plej perfekta Kalocsay-a liriko) – oni povas vidi la plenan rezulton de ĉi tiu ensorbiĝo.

"Somernokto" estas la propra inspiro de poeta menso. Ĝi estas ampoemo – kaj por Kalocsay la amo estas la sola rifuĝo for de la ordinara vivo ("En nia griza tago lumas / Minutoj ruĝliteraj"). Ĝia efekto rezultas el la kreo de atmosfero – la uzado de mistikaj religiaj metaforoj, de listo da floroj, de elvokaj figuroj. Per sia amo, la geamantoj ne fariĝas la centro de la universo, sed kreas por si sian propran universon. La ekstera mondo daŭrigas sian ordinaran vivon:

"Inter la herboj la lampiroj
diskrete, sole por si, lumas."

sed samtempe ludas frandan rolon en la aminterŝanĝo de la paro:

"La nokt' incensas nin per mento,
rezedo, malvo kaj narciso."

La fina klimakso reprezen- tas ne la adaptiĝon de la kon- kreta mondo al la mondo de ia geamantoj, sed grandegan harmonion inter la du:

"Kiel grandega strasa tulo
nin kovras la ĉiela arko,
kaj lante kun ni la insulo
eknaĝas kiel nupta barko."

Ni memoras "Ekstaze":

"mi kune kliniĝas kun arboj en vento

frapetas kun pluvogutoj en polvo

kuregas kun sovaĝcikorio ridegas kun rozo vipera sur kampoj –

kun sireno mi veas en matenoj nebulgravedaj."

Jen la kulmino de la poeta vizio.

Sed kiu konas "Izolo" aŭ "Tra la Ŝtormo"? Kiu, inter la juna generacio, vere konas "Streĉita Kordo"? La Esperanta literaturo estas juna, kaj literaturo bezonas tradicion. Estas nia devo konservi kaj varti tiun tradicion, kiun ni jam havas. Mi jam citis el "Lingvo, Stilo, Formo" – "iliaj versoj stampas vortojn per neeviteble reaperantaj memoroj ..." – sed tiuj memoroj fakte fariĝos memoroj nur, se oni legas la poemojn. La solaj personoj, kiuj bone konas la originalajn verkojn de Kalocsay, estas la poetoj mem. De la ordinara publiko ĝi estas ne havebla. Kaj se la poetoj utiligas tiujn "reaperantajn memorojn", nur la poetoj ilin komprenos. Rezulte, ekzistas danĝero, ke kreiĝos literatura elito, ke la literaturo perdos kontakton kun la publiko. Ne temas pri relativa "malfacileco": oni ne povas verki bonajn poemojn por duoninteligentuloj. Sed nur, se oni donas la krudan scian materialon al la pubiiko, oni rajtas atendi la ĝustan efikon. Ekzemple, se oni neniam legis la verkojn de Miĥalski, kiel kompreni la aludojn al "Ajno" en "La Infana Raso"? Nuntempe, preskaŭ mankas utila kritikado krom inter la poetoj mem. Sed la rolo de la neverkista kritikisto estas en iu ajn literaturo tre grava – precipe kiel kontaktilo kun la publiko. Por eviti la vere gravan danĝeron de aparta literatura elito, kaj por montri finfine al la publiko la staturon de nia poeto Kalman Kalocsay, ni absolute bezonas represon de liaj ĉefaj poemoj. Tio estu nia donaco al li je ĉi tiu festa tempo. Ni memoru liajn proprajn vortojn ...

"Poeto sen popolo ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko ...
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko."