Enkomputiligis Don HARLOW

Karola kaj Reto Rossetti diskutas libron

de Reto ROSSETTI

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 71-72


K.(formetas nacilingvan revuon). Ba, oni povas satiĝi per recenzoj kaj por la libroj mem ne havi tempon.
R.Aŭ inklinon.
K.Tamen ne. Mi rifuzas tiel narkoti min.
R.Mi rimarkas. Jen vi legadis la poemaron de Urbanová (1).
Kion vi opinias pri ĝi?
K.Opinias! Ĉu vi prenas eĉ min por recenzanto? Simple, mi legas. Por plezuro.
R.Ne malbona kialo. Kaj vi trovas?
K.Ke ĉio fluas tre nature.
R.Bela flueco, kiu trafluas tiom da versformoj!
K.Jes, la formoj kvazaŭ kreiĝas spontane laŭ la temoj, kiel ĉe Baghy.
R.Ni tamen notu la formdisciplinon, kiu regas tercinojn, aplikas la rondelon al serioza temo (simile al la konsterne sukcesaj rondeloj de Janŝovaj (2) kaj triumfas en nova formo: la sapfa strofo de Hetajro dancas, kun ties malfacilaj viraj cezuroj.
K.Nu, tion mi ne konas.
R.Mi nur konstatas, ke al la spontaneco, kvazaŭ de Baghy, Eli Urbanová aldonas formregon kvazaŭ de Kalocsay. Ŝi ion ŝuldas al ambaŭ tiuj grandaj poetoj .
K.Sed ŝi tre estas si!
R.Jen ni havas: kion do vi, kiel virino, opinias pri tiu virin-poeto?
K.Sincere, ŝi tre plaĉas al mi. En Curricuium vitae ŝi ĉarme kronikas sian vivon, kaj multloke ŝi elverŝas la koron.
R.Sed tion ĉi faras ankaŭ la virpoetoj.
K.Jes, sed dum la viroj ornamas la emocion per simboloj kaj filozofado, Eli simple eldiras ĝin. Ĉu vi memoras ŝian Nirvano'n?
R.Tia kiso... ktp. Jes, ĝia ekstaza tono iel similas la poemeton Kristo de Julian Tuwin. (Li trovas ĝin.) Jen.
K.(ĝin legas) Jes, iom. Sed dum la viro ekstazas, la virino pliĝuste raviĝas.
R.Sed tio ne estas la tuta Urbanová, ĉu?
K.Ne, ŝi ankaŭ pikas, ŝercas, fabelas kaj verkas eĉ maristajn kantojn.
R.Kaj en ĉio oni aŭdas unu elokventan voĉon.
K.Pliĝuste unu personon, tre vivecan, kun diversaj humoroj kaj tonoj.
R.Jes, hidrarga temperamento. Oni sentas: nepre ŝi same spontane parolas, nepre ŝi skribas same vive la prozon kiel la poezion.
K.Sed nature: la poezio estas ja pli malfacila.
R.Pardonu: la poezia stilo estas pli simpla, ol la proza, kaj oni povas venki la poezian esprimadon dum oni ankoraŭ ŝvitas super la prozaj kadencoj.
K.Nu certe ĉe Eli oni ne sentas dividon. Ankaŭ tial, ĉar (denove pro influo de Baghy) ŝi klopodas eviti neologismojn. – Sed jen, aĉulo, vi trenas min al teknikaj konsideroj ekster mia sfero. Kiel mi diris, mi legas por plezuro. Kaj Nur tri kolorojn tre plezurigas min. Al Eli Urbanová mi eksentis grandan simpation pro tiu bela poemaro.
R.– de bela virino, laŭ la portreto.
K.Jes ja. Sed la ilustroj ... h'm.
R.Bedaŭrinde.

(1) Nur tri kolorojn de Eli Urbanová, broŝuro kun portreto kaj kun ses ilustroj de Karel Oberthor, 140 p., 13 x 19 cm, antaŭparolo de Julio Baghy; Beletraj Kajeroj de STAFETO.
(2) en Nica literatura revuo, n-ro 20.