Enkomputiligis Don HARLOW

Ibiso

de Josef Svatopluk MACHAR

elĉeĥigis Miloŝ LUKÁŜ

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 52-54


Ibisojn kultu, kiuj saĝ-okule
Atentas pri la ruĝa nila flu'!

En Naŭkratis' en temp' antikva vivis
Rodopis, belulino el Trakujo,
Kiu por mon' vendadis dancon sian
Kaj la ridetojn, kisojn de la lipoj,
Rigardojn de l' sukcena okulpar'.

Kaj ŝi, Rodopis, kultis la ibisojn.
Dividis ŝi kun ili sian manĝon,
Al ili la frandaĵojn ŝi transdonis,
La ricevitajn de la adorantoj,
Observis ilin, tiujn birdojn sanktajn,
Sur unu krur' starantajn sur la bordo
Kun kol' kaj kap' metitaj sub flugilojn,
Tiel ke ili en ĉi tia pozo
Per sia form' similis homajn korojn.

Per amikeco ili la estimon
Kompensis. Se eliris el la domo
Rodopis, tuj al ŝi kunflugis ili
Kaj ŝin ĉirkaŭis kvazaŭ akompane,
Agitis la flugilojn, ŝin salutis,
Okulojn ŝiajn orajn rigardante.

Ibisojn kultu, kiuj saĝ-okule
Atentas pri la ruĝa nila flu'!

Rodopis, dum ŝin sekvis ili, paŝis
Por mergi siajn membrojn, la brilantajn,
En banon. Ŝi demetis veston sian,
Kaj gardestaris ĉirkaŭ ĝi la birdoj.
Ibisojn kultu! – unu jen el ili
ŝueton ŝian kaptis per la bek'
Kaj alten flugis en aeron bluan
Kaj, haste remsvingante la flugilojn,
Ĝi naĝis plue, ĝis ĝi malaperis.

Rodopis ridis pri la okazaĵo
Kaj hejmen iris kun piedo nuda –
Dum la ibiso glitis tra l' aero
Super palmaroj, super urboj, kampoj,
Dezerto flava, super vertoj rokaj,
Sin direktante laŭ la ruĝa fluo
De la maljuna, malavara Nil'.

Ibisojn kultu! Ĝuste juĝon faris
En sia multloĝata urb' Memfiso
La reĝo Psametiĥ'. Sur tron' sidante
En ora vest', li brilis kiel suno,
Dum sklavoj priventumis lin zorgeme
Per ventumiloj strut- kaj pavoplumaj.
Jen el la alt' en lian sinon falis
Ŝueto delikata, majstroarta,
Donanta elokventan atestaĵon
Pri la pied', ĝin kutiminta porti.
Per ambaŭ manoj postiljonon tiun
La reĝo tenis, suĉis la aromon
De l' fora piedet' – kaj sopirplene
Rajdistojn li elsendis kun la tasko
Elserĉi la mastrinon de l' ŝuet'.

Ibisojn kultu! Vidis la rajdistoj,
El la pordeg' memfisa elpasante,
La sanktan birdon, kiu jam atendis
Sur alta palmo, kriĉsalutis ilin
Kaj ilin rerigardis ĉe l' ekflugo
Kaj signodonis, kien ili celu.

Ibisojn kultu! Flugis tiu birdo,
Kaj la rajdistoj sekvis gvidon ĝian
Kaj rajdis, rajdis laŭ la nila fluo
Tra urboj, kampoj, tra dezerto flava,
Tra palm-arbaroj kaj trans vertojn rokajn
Kaj rajdis, rajdis, ĝis la naŭkratisaj
Aperis temploj kaj arbaroj sanktaj
Kaj domoj. Nun la sankta bird' anoncis
Per ĝoja kriĉ' la celon de l' vojaĝo
Kaj haltis ĉe l' dometo, kie loĝis
Rodopis kun la ora okulpar'.

Ibisojn kultu! La malgranda ŝuo
Aliĝis firme al la piedet'
Kaj trovis la parulon, kiu servis
Al la mastrin' fidele. La rajdistoj
Ĝentile ŝin sidigis sur la ĉaron
Kaj al Memfis' vojaĝis, la multhoma.

La lastan fojon tiam sin eklevis
La sanktaj birdoj, svingis la flugilojn,
Al ŝi feliĉon dezirante kriĉe;
Kaj akompanis ŝin je longa spac'.

Beleco ŝia ravis Psametiĥon:
Li ligis al la okulpar' sukcena
Animon sian. Kaj reĝin' fariĝis
Rodopis, la grekino el Trakuj';
Ŝi traktis tre afable la popolon
Kaj ĉiujn favoratojn de l' diar'.

Kaj oni rememoris la miraklon,
Eĉ post ol jam vidviĝis Psametiĥ',
Ol apud ŝi en ĉerk' li mem ripozis,
Ol mortis ĉiuj, kiuj konis ŝin.

Ibisojn kultu, kiuj saĝ-okule.
Atentas pri la nuĝa nila flu'!