Enkomputiligis Don HARLOW |
Ej, kion ne asertus la poetoj! Tiele ili pentras tiun mondon, La malproksiman de imagoj niaj, Kun tia absoluta precizeco, Kvazaŭ el tie estus ĵus veninta Li, la poet'! Sed diras la racio, Kaj multaj filozofoj tion jesis, Ke tio, kion dioj oni nomas, Plurparte estas iluzio ĉarma, Al ni de la poetoj ensemita En psikon – kaj mi ne asertas tamen, Ke tute ne ekzistas la diaĵoj, Mi kun la miaj kredas ja je ili, Pri tio en Atiko scias ĉiu; Mi pensas nur, ke multa fakt' atestas Pri la ekzisto de la Senmortuloj, Dum refutebla male estas multo, Se sana, perceptema mens' penetras La ordon de l' naturo, atentante La originon de la fenomenoj Videblaj. Jen ekzemplon mi prezentos: Pri historio temas, atestita De mia patro mem, Ĥariklo. Ofte Al ni li ĝin rakontis en la hejmo, Kaj mi ĝin trinkis – laŭ kutim' infana – Per miaj aŭdo, menso kaj okuloj. En sia grego havis paŝtoknabo Kaprinon blankabarban, blurigardan, Teneran kiel juna arbideto. Al ŝi inklino lin komence ligis, Kaj poste amo, kvazaŭ al knabino. Kaĵ kiam ajn eksentis li avidon, Li iris al la ĉarmulin' paŝteja Por siamaniere ŝin amori. Eĉ per donacoj li ŝin superŝutis: Kolĉenon li kunmetis grandiozan El buntaj markonketoj, kiujn fluso Kutimas sur la bordo postelasi; Se sur paŝtej' eksidi ŝi deziris, Kusenon molan faris li el floroj; Por ŝi li sternis hejme la mantelon, Kaj antaŭ ol ŝin kisi, ŝiajn vangojn Kaj barbon ŝmiris li per timiano, Oleon ja aĉeti ne povante. Volonte tiu belulin' toleris La amon de la knabo; delikate Sur lian bruston klinis ŝi la kapon, Kaj kun plezurc al vizaĝo lia Rigardon bluan fiksis ŝi silente. Sed neafable ĉion ĉi observis La kapro, kiu estras ja la gregon. Embuskis li, sentante maljustaĵon, Ĝis venos tago taŭga por la venĝo. Ekdormis foje do 1a paŝtoknabo, Metinte sub la kapon la manplatojn, Kaj tnrnis la vizaĝon alĉiele – Kaj jen la kapro, lia malamiko, Al verto lia kapon sian klinis Kaj kornobatis ĝin per tia forto, Ke la kranio krevis kiel ŝelo Kaj cerb' elŝprucis. – Oni entombigis La knabon kaj sur tomboŝtono arta Surskribon, bildon lokis, eĉ oferojn Alportis, ĉar la nekutima amo Efikis al la homoj emocie. Kaj la kaprino naskis poste idon Kun supra parto homa, sed kun kapraj Kruretoj – satiruson do verdire. Fremduloj venis eĉ el malproksimo Por vidi la kreaĵon kuriozan Kaj la rakonton pri l' gepatroj aŭdi, Sed baldaŭ ĝi forkuris en arbarojn, Nenian postesignon restiginte. Jen kion do raportis patro mia. Kaj mi ripetas: mi ne volas dubi Pri la ekzisto de Olimp' kaj dioj, Sed mi asertas, ke la natur-ordo Klarigas multon ... La severaj leĝoj La diojn sanktajn en Atiko gardas, Kaj tute prave: la arogo homa, Se ne bridata, limojn ja ne konus. Amik' mi estas de la racieco, Sed ankaŭ de l' maksim': modere ĉion! Esploru la raci', ĝi serĉu, sondu, Sed ne transpaŝu la olimpan sojlon! Mi kun la miaj sekvas ĉi principojn, Pri tio en Atik' ja scias ĉiu. |