Enkomputiligis Don HARLOW

Sonĝo de poetino

de Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 66-70


Mi kuŝis sur mortolito. Mia febro altiĝis, altiĝis, ĝis la kaldrono de la kranio eksplodis kaj ia tre etereca substanco ŝprucis kiel atombomba fumfungo el mia verto. Poste mi ne plu sentis la kontraŭpremon de la kapkuseno kaj de la matraco. La blanka fenestra kvadrato tremegis, vibris okulskue, nebuliĝis, aliformiĝis je nigra fera pordo. Mi etendis manon al la nigra anso; ĝi estis iom varma; sed mi turnis ĝin kaj malfermis la nigran pordon. Mi eniris – kion?

"Bonvenon al via hejmo!" diris basa voĉo el mallumo; sed mi vidis neniun.

"Kie mi estas?" mi demandis al mi; "kie mi estas?" mi laŭte demandis al la mallumo. Forgesante mian bonedukitecon pro la korprema silento kaj sufoka varmeco, mi poste ekblasfemis: "Diablo, kie mi estas?"

Tiun ĉi fojon mi ricevis respondon, el nigrega angulo.

"Tie ĉi, tie ĉi, virino, vi estas finfine en via hejmo."

En mia hejmo ... jes. La hospitalo certe ne estis mia hejmo, sed kie estas fakte mia hejmo? Mi plurfoje translokiĝis dum mia vivo. Mi perceptis odoron de sulfuro kaj fumo, kiu tuj pensigis pri mia industrioplena hejmurbo, kie naskiĝis miaj gepatroj: Stoke-on-Trent. Jes, kredeble mi estis en Stoke-on-Trent.

Mi do komencis serĉi straton konatan, sed, kvankam mi bone konas Stoke-on-Trent, mi rekonis nenion inter la nigraj muroj kaj fumo. Strange.

En mia hejmo .....? Subite mi vidis, kvankam tra fumnebulo, kelkajn strangajn bestojn kun kornoj. Bovoj ne promenas tra la trafikoplenaj stratoj de Stoke-on-Trent. Eble estis iu terkultura regiono ... eble tiu vilaĝo en norda Lincolnshire, kie mi pasigis miajn junajn jarojn inter bovinoj kaj argila koto?

Sed koto ne povus ekzisti en tiel varmega klimato.

Ĉu eble en iu iama Kongresurbo de Universala Kongreso? Ĉar tie, kie okazas Universala Kongreso, mi ja estas hejme. Estis varme (sed ĉu tiel varmege?) en Zagrebo, en Bolonjo, en Marsejlo... Jes, kaj en suda Francujo mi vidis multajn bovojn...

"Pardon, messieurs, voulez-vous m'aider un peu?"

Silento el la fumnebulo. Kaj kial tiom da fumo troviĝas en Marsejlo, kie la marborda aero estas tre pura?

Kial mia kapo tiei konfuziĝis? Dum kelkaj tagoj mi ja estis tre malsana, mi deliris, mi senkonsciiĝis; sed nun mi povis paroli, stari, iri. Stoke-on-Trent? Kamparo en Lincolnshire? Marsejlo? Sed mi vidis nenion, kion mi rekonis. Mi iradis, eĉ iom kuradis. Fumnebulo, kornoj, nigraj muroj ... se nur mi havus mapon!

Kiel facile oni eraras sen mapo! mi lamentis. (Tamen, multaj Kongresejoj povas atesti, ke eĉ kun mapo mi ofte eraras.) Subite mi vidis homajn formojn, multajn homajn formojn, kiuj portis longajn nigrajn flugilojn. Nu, ankaŭ mi portis nigrajn flugilojn, kiuj pendis malstreĉite ĉe miaj ŝultroj, kvazaŭ sur papilio, kiu nur ĵus eliris la krizalidon. Talaron! Kompreneble, mian magistrinan talaron! Kaj la aliaj estis magistroj, doktoroj, studentoj kaj tiel plu; kompreneble, mia hejmo estas tie, kie mi por la unua fojo gustumis realan amikecon kaj ian pensoliberecon: en la Universitato de Oxford, kie mi studadis dum kvin jaroj. Mi decidis iri al mia iama kolegio kaj informiĝi pri la nuna situacio. Eble mi eĉ havis postenon tie, sed (eble pro la febro, eble pro mia laboro en la Internacia Ekzamena Komisiono?) ia amnezio trafis min. Sed la gvidantinoj de mia kelegio estis humanaj .....

Sed kie estis mia kolegio? Ĉu estas eble, ke en urbo, kie mi tiel multe promenis dum kvin impresoplenaj jaroj, mi ne memoris eĉ unu straton? Ĉu la alveno de industrioj al tiu urbo estis sufiĉe grandskala, por krei tiom da fumo? Kaj kio okazis al la klimato?

Eble en unu el la kuirejoj, en tiu kolegio pri mastrumaj sciencoj, en Hexham, kie mi dum pli ol duono de mia profesia vivo instruis pri angla lingvo kaj mondliteraturo? Kiel vicdirektorino mi ja portis mian talaron; kaj en tiuj kuirejoj ja povis okazi kaj fumonuboj, kaj ĝena varmego. Sed studentinoj tie portis nek nigrajn talarojn, nek kornojn. Mi ĉirkaŭrigardis, serĉante iun koleginon aŭ almenaŭ iun klarigan kaserolon. Denove mi vidis nenion rekoneblan.

La ŝtofo de mia talaro ŝajnis iom strange sub miaj fingroj. Tamen, tio povus esti ĉar la manoj estas tro varmaj. Mi demandis al mi, ĉu mi ankaŭ portas mian universitatan ĉapon, mian "kovrilon" kiel ni ribelemaj studentinoj nomis ĝin. Mi levis manon al mia verto; falis la mano kaj miaj genuoj subite kunfrapiĝis, dum timopapilioj eksvarmis en mia ventro.

Kornoj! Longaj kornoj iam burĝonis el mia kapo! Malmolaj kornoj, du el ili, kreskantaj el la vivanta kranio.

Mi tre deziris spegulon, Mi provis demeti mian nigran talaron, por pli bone esplori la propran korpon, kaj la papilioj en la ventro duobliĝis. Mi ne povis demeti miajn nigrajn flugilojn; ili estis fiksitaj al miaj ŝultroj. Kaj kio kreskis el mia sida regiono?

Mi eĉ pli deziris spegulon, sed subite ekkomprenis, ke mi estas sur teritorio, kie virinoj neniam trovas spegulojn, kie la modo ne ŝanĝiĝas, kie sur la pordo staras skribo nigra (kvankam mi ne rimarkis ĝin), kie troviĝas, laŭ onidiroj, senmorta vermo kiun eĉ C. Stop-Bowitz ne kapablus regi, kaj demonaj kuiristoj kun longaj forkoj, kiuj bruligas la viandon eĉ pli ofte, ol miaj studentinoj tion faras. Mi staris sekgorĝa en ekstrema timo.

Tamen, la homo estas la plej adaptiĝema besto, kaj post paŭzo mi sufiĉe renormaliĝis por pripensi, kion mi faros. Neniu, almenaŭ tiumomente, volis surforkigi aŭ alie turmenti min. Eble mi trovos iun, kiu klarigos al mi la leĝojn kaj rutinojn de tiu teritorio. Eble mi povos iom adaptiĝi, same kiel mi iel adaptiĝis al la pedagogia profesio, kiun mi neniam ŝatis. Mi denove ekiris.

Subite mi trovis grandan domon, ian grandan kunvenejon aŭ kongresejon; kaj tie mi vidis la unuan kolorpecon en tiu mondo, kiu ĝis tiam montris al mi nur tri kolorojn, nigran, nigretan, kaj nigregan: mi vidis grandan verdan stelon sur la pordo. Eĉ tie, do, la verda stelo estis neestingebla. Eble mi trovos iun, kiu povos kompreni min.

Mi puŝis la pordon, sed ĝi ne malfermiĝis. Rimarkinte ŝlosiltruon, mi prenis el mia poŝo esperantan ŝlosilon, kiun mi ofte portas pro espero pri varba konversacio, kaj provis ĝin. La pordo malfermiĝis tre facile; mi eniris. Mi vidis diversajn pordojn. El unu venis agrablaj odoroj de internacia kuirado; el aliaj, kelkaj ronkoj, el alia, murmuretoj, kiujn pro ĝentileco mi ne povis interrompi; el alia, dancmuziko gaja, sed mi havas du maldekstrajn piedojn, kelkfoje suspektis, ke mi havas eĉ tri, kaj certis, ke sur tiu teritorio mi ne iĝis pli lerta. Sed malantaŭ alia pordo okazis ia konversacio. Mi volis meti mian orelon al la pordo por iom aŭskulti, sed mia dekstra korno, al kiu mi ankoraŭ ne alkutimiĝis, antaŭ la orelo atingis la surfacon, kaj mi senintence frapis, eĉ laŭte, sur la pordon.

"Envenu!" La voĉo estis certe de iu oratoro, kiu kapablus paroli al granda kunveno eĉ sen mikrofono. Mi iom heziteme malfermis la pordon.

"El okcidento iu nova – kaj nek olda, nek magra!" diris cezaraspekta, fulmokula gravulo. Kaj eksonis kanto:

"Jen nia mano,
samideano!
Venu bonvene al via divano!"

La jupitere impona prezidanto de la kunveno salutis min:

"Ĉio estis aranĝita antaŭ longa tempo. Ĉion ni organizas bone tie ĉi; via loko estas jam rezervita." Per granda, zorge antaŭprovita gesto li indikas la direkton, en kiu mi devos serĉi mian sildlokon.

En tiu granda, varmega salono, sidis la plimulto de niaj verkistoj. Mi rekonis G.E. Maŭra, panamanon kaj inamanon, kiun ne ĝenas varmeco (l); kaj tiun karan Ros (2), kies vortludoj rezervigis por li sidlokon tie; tri skotojn, el kiuj unu estis sviso; tiun friponan bubon Peter, kiu tiel profunde esploris la in-formon kaj pri kiu "Aliaj informoj mankas" (3); kompreneble sidis tie kun nigraj flugiloj, sur la ĝoja podio, tiu gaja franco, jam de naskiĝo nigra laŭ nomo kaj tiel plu, kaj kun li lia plenvortara amiko kun suplemento belulina. Princino nigravesta, tie sidis praganino (ne, ne edzino de Sigismundo!) kun vizaĝo porcelane pala sed tre bela; kaj islandano, kiun la supersuda varmeco tamen tute ne ĝenis, kaj dano tiel blonda, ke eĉ la kornoj ŝajnis iom orumitaj. Mi vidis en unu konsterna momento tiom da gajaj trubaduroj, kiom da ĉefSATanoj, da Akademianoj kaj Komitatanoj, redaktoroj kaj ISU-prelegintoj, ke mi denove timhezitis. Kie estis mia loko? Dum mia vivo, mi ĉiam tre timis ĝeni .....

Sed jen, malgrasa, longnaza kornulo eksaltis, kuris al mi ...

"Mia kara! Mia Ka - a - ra!" li kriis. "Mi certis, ke vi venos ĉi-tien! Mi atendis vin! Venu al mi, venu al via loko, mia ka - a - ra!"

Kaj niaj kornoj klakegis, niaj nigraj flugiloj volvis nin, niaj longaj vostoj vibrante nodiĝis, dum boaeca ĉirkaŭbrakego (4), dum kiso julie varma, kompare al kiu la salono mem ŝajnis frigorŝranko.

"Ej ....." mi murmuris, kiam tiu brava trubaduro kondukis min al mia sidloko, kun la dekstraj brako kaj flugilo ankoraŭ ĉirkaŭ miaj ŝultroj, "kiel absurde oni povas erari, kiam oni vojaĝas sen mapo! Mi nur ĵus ekkomprenis, ke tiu ĉi loko estas Paradizo."


Piednotoj

(1) v. Waringhien, Eseoj I, p. 115.
(2) En la kimra lingvo, bach, post vira nomo, signifas "kara".
(3) v. Esperanta Antologio, p 616.
(4) v. (se necese) Sonĝe sub Pomarbo, p. 14.