Enkomputiligis Don HARLOW

Postrikolto el la Zamenhofa Jaro

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 45-51


I

Du Intervjuoj

La speciala Zamenhofa numero de la revuo "Esperanto" (Decembro 1959) transdonis intervjuon, aranĝitan en Parizo, post la jubilea kongreso en Varsovio. La intervjuinto estis H. W. Holmes, vicprezidanto de U.E.A.; la intervjuito – inĝeniero Ludoviko Zamenhof, nepo de la Majstro, laboranta tiam en Parizo.

La intervjuinto volis ekscii, kial la nepo ne ĉeestis la jubilean kongreson. La nepo rakontis, ke li intencis veturi, jam havis vizon, sed estis lastmomente malhelpata; li do sendis longan saluttelegramon. Eksciante nun, ke la telegramo ne ĝustatempe venis en la manojn de la estroj kaj tial la kongreso nenion pri ĝi eksciis, ii rediris: "Kia malfeliĉo, ke neniu vorto de la Zamenhofa familio venis al tiu plej grava jubileo de Esperanto!"

Ŝajnas al ni, ke tiu intervjuo pli multon kovras, ol malkovras. Ni volas ekscii la kaŭzon, ne sole la fakton. Pro kio estis la nepo malhelpata? Ĉu okazis io eksterordinara? Ne tre ofte ni festas centjaran datrevenon de la naskiĝo. Jen ni ĝin festis, kaj la nepo – sola postvivanto de la familio, viro, kiu portas la gloran nomon de sia avo – ne ĉeestis la solenan kunvenon. Kio okazis?

Ni scias, kio okazis. Verŝajne ankaŭ la intervjuinto. Tamen li preferis silenti. Ĉu ankaŭ la nepo silentis?

Okazis io terura. Ĝi ne plu estas sekreto. La ekstera mondo eksciis – aŭ parto de tiu mondo – kial ni silentu?

Kuŝas antaŭ mi alia intervjuo, presita en la Novjorka jida ĵurnalo "Forverts" (4.111.1960). Ĝia korespondanto Ŝnajderman intervjuis en Varsovio la edzinon de inĝeniero Ludoviko Zamenhof, tuj post la kongreso. Ŝi estis pli parolema ol ŝia edzo, kaj la intervjuinto – pli aŭskultema. Ŝi rakontis al li sensacian fakton, preskaŭ nekredeblan, pri la fino de sia bopatro, D-ro Adam Zamenhof. Jen kion ŝi rakontis:

"D-ro Adam Zamenhof estis la unua Judo, kiun la Naziistoj arestis. kiam ili eniris Varsovion en Oktobro 1939. Ĉiuj klopodoj liberigi lin estis vanaj, kaj en Januaro 1940 li estis mortpafita.

"Ĝis la Hitlerreĝimo la Germanoj apartenis al la plej diligentaj Esperantistoj en la mondo. Tamen por la Naziistoj Esperanto estis simbolo de la 'Juda Internacionalo' kaj la nomo 'Zamenhof' – la unua sur la listo de judaj eminentuloj, al kiuj la Gestapo etendis sian sangan manon.

"La Nazi-oficiro, kiu venis en la domon de D-ro Adam Zamenhof por aresti lin, komencis interparoladon kun sia viktimo en plej afabla maniero, en flua Esperanto, sed je la fino li sciigis al li la arestordonon en germana lingvo".

Ke Esperanto servos tian perfidan servon, ke troviĝus Esperantisto, kiu transdonos la filon de la Majstro en la manojn de la satano, el kiuj neniu sava eliĝas, ni eĉ en niaj plej teruraj sonĝoj ne antaŭvidis!

La intervjuinto rakontas, ke S-ino Zamenhof malkaŝis antaŭ li siajn malgajajn meditojn pri la germanaj delegitoj, kiuj venis en granda nombro al la kongreso, ĉu el Crienta, ĉu el Okcidenta Germanujo. Ŝi ne povis forliberigi sin de la sento, ke inter tiuj germanaj Esperantistoj troviĝis sendube Naziistoj, kiuj partoprenis en la buĉado kaj ekstermado de la Varsovia getto.

Ĉion ĉi tion la dua intervjuo malkovras. Ĉu mirige? Neniel! Ni memoras ankoraŭ tiujn malbenitajn jarojn, kiam tuta nacio freneziĝis kaj pekis kontraŭ Dio kaj homoj. Ĝi ankaŭ estas nigra paĝo en la historio de nia movado. Certe, ekzistis tie ankaŭ aliaj Esperantistoj, malmultaj kaj mutaj; sed ke la asertoj de S-ino Zamenhof estas veraj, atestas la kuraĝa libro "Tra Densa Mallumo", eldonita 1942 en Kopenhago. Ĝi mencias (p. 25) la malhonoran agadon de germanaj Esperantistoj post 1933 kaj nomas ĝin "freneza agmaniero".

Jen la kaŭzo, kial la nepo de la Majstro, filo de D-ro Adam Zamenhof, forestis de la jubiianta kongreso en Varsovio. Ĉu li ne pravis?

La nepo forestis, tamen la pranepino – la 5jara Hanjo – deklamis antaŭ la kongreso la poemon de sia praavo "Ho, mia Kor'", kiu estas nun, post la kruela sorto de la Zamenhofa familio, pli signifoplena ol iam antaŭe. Ĉu la kongreso tion komprenis?

II
Du Tradukoj
1

En la sama numero de "Esperanto" ni trovas fotografitan paĝon el malnova Bjalistoka naskregistro kun enskribo pri la naskiĝo de Zamenhof. Ĉar ĝi estas ruslingva kaj traduko ne estis aldonita, la granda plimulto de la legantoj ne eksciis la enhavon. Ankaŭ tiuj, kiuj scias la rusan lingvon, malfacile povis legi, ĉar la enskribo estas tre nelegebla. Tiun mankon la redakcio forigis en la "Memorlibro pry Ia Zamenhofa Jaro", eldonita poste de CED (Centro de Esploro kaj Dakumentado). Tie la naskdokumento aperas kun traduko, laŭ vere scienca maniero. Troviĝas:

  1. la fotokopio;
  2. reproduktaĵo per rusaj presliteroj;
  3. Esperanta traduko.

Longe ni atendis, sed fine ni ricevis rekompencon. Ni nun posedas la deziritan tradukon, faritan da A. Holzhaus, aprobitan de CED, kaj ni povas informiĝi pri detaloj de tiu okazaĵo: kie kaj kiam Zamenhof naskiĝis, kiuj estis la gepatroj, kiu faris la cirkumcidon kaj kiu nomo estis donita al li. Ĉiu detalo dufoje ripetiĝas, en la reproduktaĵo kaj en la traduko; estas do eble, ekzameni la tradukon, ĉu ĝi estas ekzakta, ĉu ĝi ne devojiĝis de la malfacile legebla originalo. Per ĉio ĉi tio la redakcio faris al ni gravan servon kaj meritas dankon kaj laŭdon.

Kiel grava kaj netaksebla la servo estas, ni tuj rimarkas, preskaŭ unuavide: la traduko malkovras novaĵon, kiu povas doni alian aspekton al la disvolviĝo de la vivo de Zamenhof. Laŭ ĝi la naskiĝjaro estas: 188... (verŝajne 1889).

Kia surprizo! Mirinda, tre mirinda la nova naskiĝjaro ŝajnos ai ni, sed kion fari? Ĝi troviĝas en oficiala dokumento, laŭ traduko aprobita de CED, kaj ĝis nun nenia korekto venis – vole-nevole ni devos fidi kaj akcepti. Nia tasko estos de nun, ŝanĝi la kronikon de la Zamenhofa vivo akorde al la nova naskiĝjaro. La rezultoj de tia ŝanĝado estas tamen neimageblaj. Se estas vero, ke Zamenhof naskiĝis en 1889, tiam ĉiuj okazaĵoj de lia vivo devos esti antaŭenŝovataj. Kaj ni ne bezenas speciale diri, ke la celebrado de la centjara datreveno en 1959 estis erara; ni celebris ĝin 30 jarojn tro frue!

Sed kontraŭ la nova naskiĝjaro ni havas du gravajn atestantojn, kiuj ekstaras kaj deklaras ke la naskiĝo okazis multe pli frue, en 1859:

  1. Zamenhof mem en sia aŭtobiografio (Leteroj I, p. 110);
  2. alia traduko de la naskdokumento, presita en "Esperanto Triumfonta" (nun "Heroldo de Esperanto"), n-ro 115 (17.XII.1922).

Jes, ekzistas alia traduko de la sama dokumento, kaj ĝi donas 1859 kiel naskiĝjaron. CED ignoris tiun tradukon. Ĉu ĝi ne sciis, aŭ konsideris ĝin malĝusta?

La malnova traduko estas anonima. Kiu ĝin faris? Laŭ mia opinio, Jakobo Ŝapiro el Bjalistok, kiu ankaŭ elfosis la naskregistron en la arĥivejo de la juda komunumo. Pri tio ne povas esti dubo: neniu alia havis tiajn interesojn, neniu alia tiajn ŝancojn kaj eblecojn (vidu la informon pri li en "Enciklopedio de Esperanto"). La tiama redaktisto de "Esperanto Triumfonta", Teo Jung, subtenas mian opinion. Al mia demando li respondis jene: "Mi ne scias, kiu elfosis la dokumenton; sed ĉar en la sama numero troviĝas artikolo, de S-ano Ŝapiro pri la urbo Bialystok, mi supozas, ke li tiutempe sendis ankaŭ la dokumenton."

2

La plej grava diferenco inter la du tradukoj estas, kiel dirite, la naskiĝjaro. Ĉar la jaro 1859 en la malnova traduko akordas kun la aserto de Zamenhof, kiu ne povis erari en tiu punkto, ni ĝin akceptos. Sed ekzistas ankaŭ aliaj gravaj diferencoj, koncerne la nomojn. Ilin ni devos nun konsideri:

Nova tradukoMalnova traduko
AntaŭnomojLejn, Mardka, Fejvan, ŜolanLejb, Mordka, Fejvel, Ŝolem
Familiaj nomojĤon, Suroskij, ZamenhofKon, Suraski, Zamenov

Ekzistas do du versioj, ne similaj unu al la alia, kaj ni staras antaŭ dilemo: kiu versio estas la ĝusta? Ĉar la enskribaj estas malfacile legeblaj, helpos nin nek grandiga, nek malgrandiga lenso. Ni devos serĉi helpon de alia fonto.

Antaŭ ĉio ni konstatu, ke la nova tradukinto prenis sur sin malfacilan taskon, kiam li decidis traduki la dokumenton. Li havis antaŭ si malbonan materialon: la fotokopio estas neperfekta, la enskriboj tre nelegeblaj, la nomoj fremdaj kaj nekonataj al li (krom la nomo "Zamenhof"). Tiuj malfavoraj kondiĉoj ne ekzistis, almenaŭ ne en tiu grado, por Jakobo Ŝapiro. Li havis antaŭ siaj okuloj la originalan naskregistron; li bone sciis la judajn antaŭnomojn, iliajn eblajn kaj neeblajn modifojn; kiel samurbano li konis tiujn famajn familiojn. Li ankaŭ havis personan kontakton kun la historiisto de Bjalistok, A. Ŝ. Herŝberg kaj kun ties helpo li povis esplori ĉiun dubindan detalon.

Jen kuŝas antaŭ mi la libro de A. Ŝ. Herŝberg: "Pinkas Bjalistok" (Kroniklibro de Bjalistok, 2 volumoj, jidlingve, Novjorko 1949/50). El ĝi ni ekscias, ke la du familiaj nomoj, famekonataj en la historio de la urbo, estas: Kon, Suraski – ne Ĥon, Suraskij. La unua, Reb Lejb Kon (aŭ hebree: Kohen), estis duagrada rabeno kaj juĝisto ("Dajan"); la dua, Volf Suraski – riĉa domposedanto kaj patro de la teksfabrikantoj Suraski en Bjalistok. La sama formo aperas en artikolo, surskribita "La familio Suraski", en la jida revuo "Bjalistoker Ŝtime" (n-ro 257, Novjorico 1950). El tiuj fontoj ni povas ĉerpi ankaŭ ĉiujn antaŭnomojn, sed ili estas tiel komunuzaj, ke ne ekzistas dubo pri la ĝusta formo. Ili bezonas nenian ateston. Lejb, Fajvel, Ŝolem estas ordinaraj nomoj, kutimaj en la jida lingvo, laŭ la prononco en litova regiono. Nur la jida Mordĥe (hebree: Mordeĥaj) estas ruse ŝangita en Mordka. (1).

Pri la familia nomo Zamenhof (aŭ ekzakte: Samenhof) ni ne bezonos diskuti. Ĝi estas la origina formo. Mi tion jam pruvis per citaĵo el hebrea libro de la jaro 1854, kie la nomo trifoje ripetiĝas (Nica Revuo, n-ro 25, p. 28). Malgraŭ tio la enskribo en la naskregistro diras, laŭ Jakobo Ŝapiro: Zamenov. Li tre ĝuste legis. Estas tio rusa transskribo de la germandevena "Samenhof". La litero h malaperis, ĉar ĝi ne troviĝas en la rusa alfabeto. Ordinare oni anstataŭas ĝin per g, sed la enskribisto intence ignoris ĝin, kaj ŝanĝis la finan f en v, por atingi samtempe du celojn: 1o: lasi la nomon simile a1 la origina prononcado, k utima en Bjalistok; 2o: doni al ĝi rusan aspekton.

Ĉu estas ankoraŭ dubo, post nia ekzameno, kiu traduko estas la ĝusta, kiu la malĝusta?


Por havigi al la Esperantistaro plenan kaj korektan tradukon de la naskdokumento, ni represas la tradukon de Jakobo Ŝapiro el "Esperanto Triumfonta" (n-ro 115, 17/X11.1922), kun permeso de la redaktisto Teo Jung. Etan, evidentan skrib- aŭ preseraron ni korektis: Fajvel anstataŭ Fejvel.


Piednotoj

(1) La nomojn Fajvel kaj Mordeĥaj mi jam pritraktis en Nica Revuo, n-ro 25 (p. 24, piednoto). Ĉi tie ni aldonu: Lejb devenas de la germana "Löwe" (leono); la plena nomo estas Jehuda-Lejb (laŭ Genezo 49,9). Ŝolem estas la hebrea, "Ŝalom" (paco) kaj devenas de la Biblia nomo Abŝalom.

Libro por enskribo de naskiĝintaj hebreoj en la jaro 1859 (2)

Paĝo 24.

Parto I. – Pri naskiĝintoj.
N-o Kiu faris la
cirkumcidon
Dato kaj monato
de nask. k
cirkumcido
Kie
naskiĝis
Profesio de patro,
nomo de gepatroj
Kiu naskiĝis kaj
kian nomon li
ricevis.
virina vira Kristana Hebrea
47 Lejb Kon
Volf Suraski
Decembro (5) En
Bialystok
Mordka, filo de
Fajvel Zamenov (3)
Liba, filino de
Ŝolem Sofer
filo
Lejzer (4)
3-10 26-19
(2) La libro estas presita kaj laŭ la rusa leĝo en 2 lingvoj: rusa kaj antikve-hebrea. Ĝi troviĝas en la arĥivejo de Hebrea Komunumo en Bialystok.
(3) En la rusa teksto estas notita "Zamenov", en la hebrea "Zamenhof".
(4) Lejzer estas la hebrea nomo de "Lazaro".
(5) La datoj laŭ la malnova kalendaro.