Enkomputiligis Don HARLOW

Junaĝa verkaro de Privat

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) paĝoj 73-78


Kiam, en 1937, mi ellernis Esperanton, mi posedis nur kelkajn numerojn de diversaj esperantaj gazetoj. Tamen ilia terura lingvaĵo preskaŭ fortimigis min. Tiutempe mi jam konis ĉiujn kontraŭesperantajn argumentojn. Kaj la lingvaĵo de tiuj gazetoj ŝajnis konfirmi tion, kion oni flustris! Ilia Esperanto ne estis lingvo, sed malelasta kodo, maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta kaj senviva! Ĉu eble la kontraŭuloj tamen pravis?

Nu, ili ne pravis, feliĉege!

Al miaj manoj venis esprimo de sentoj en Esperanto de Edmond Privat, kelkaj artikoloj de Petro Stojan, lia bibliografio de lingvo internacia, verdkata testamento de Raymond Schwartz. Tiuj ĉi verkoj ree gajnis min por Esperanto. Ĉar ili konvinkis min, ke ili estas Esperanto, kaj ne tio, kion mi legis en la gazetaro kaj kio estis nur balasto, idiotaj provoj, kaj mizera balbutado!

Mi estis savita.

Depost tiu tempo mi sentas profundan admiron al Edmond Privat. Mi ŝatas lin, se mi povas uzi tiun vorton! Lian esprimon de sentoj en esperanto mi legis 47-foje! Ĝi estas unu el la plej gravaj libroj de nia literaturo. Ĝi instruis min pri la stilo pli multe ol ĉiuj Gramatikoj! Se mia stilo ne estas malglata kaj barbara, mi ŝuldas tion ĝuste al Privat. Kiom mi scias, li ne fondis propran literaturan skolon. Tamen eĉ tiel mi konsideras min lia disĉiplo!

La beletristoj bruu kaj protestu! Sed en la esperanta literaturo Privat signifas Renesancon!

Kiam komenciĝis la dua mondmilito, mia biblioteko konsistis el kelkaj gazetnumeroj kaj esprimo de sentoj en esperanto. Kaj se mi estus Robinsono, du librojn mi volus kunpreni sur la Dezertan Insulon: plenan vortaron de esperanto kaj la esprimon.

La renesancaj kardinaloj ne legis la epistolojn de S-ta Paŭlo. Ĉar ili tro amis sian klasikan stilon kaj ili ne volis, ke la barbara latinaĵo de S-ta Paŭlo influu kaj makulu ĝin!

Nu, mi ne scias, kion mi evitus! Sed se, hazarde, literatura adepto volus scii, kiamaniere li povus fariĝi bona stilisto kaj aŭtoro, mi donus al li tiun ĉi konsilon: Tralegu 50-foje esprimon de sentoj en esperanto! Kaj se eĉ tio ĉi ne igos vin bona stilisto kaj verkisto, tiam lasu Esperanton kaj la literaturon, kaj prefere kulturu rozojn kaj terpomojn!

Dum la pasintaj sepdek jaroj ni bakis centmilojn da esperantistoj, el kiuj restis preskaŭ neniu! Nu, ni dankas tion al niaj gazetoj kaj al nia literaturo! Ĉar al iliaj manoj venis artikoloj kiel tiuj, kiujn mi legadis antaŭ dudek jaroj. Kaj ĉar al ili ne trafis esprimo de sentoj en esperanto, Edmond Privat, Petro Stojan, Raymand Schwartz kaj la aliaj!

Tute hazarde mi restis esperantisto. Tute hazarde ili ne restis esperantistoj!

Nu, kaj post tiu ĉi iom longa enkonduko mi povas transiri al la ĉefa temo de mia meditada: Edmond Privat: junaĝa verkaro (eldonis J. Régulo, stafeto, La Laguna).

La amon oni devas konfesi tuj! Ĉar ofte iom pli malfrue povus esti tro malfrue! Al Petro Stojan mian amon mi jam ne konfesos! Mi bedaŭras tion! Mi ŝatis legi liajn interesajn verkojn! Sed, ĉe Alaho, nenio igos min ne konfesi mian amon al d-ro Edmond Privat!

Mi ne estas la sola, kiu malkovris tion! Privat estas klara aŭtoro! Kaj ne estas hazarda, ke tiun konstaton faras ĝuste Julio Baghy, la alia klarulo de nia literaturo! Entute, la antaŭparoio de Baghy estas eta gemo kaj malkaŝo! Mallonge ĝi diras preskaŭ ĉion! Ĝi pentras la tutan Edmond Privat!

Cetere en la junaĝa verkaro latentas eĉ io el la eterna juneco de la verkinto mem. Kaj io el liaj briloj kaj kontrastoj! Ĉar Edmond Privat estas kontrasta aŭtoro! Ia Jean Arthur Rimbaud! Junulo kaj poeto! Revemulo, idealisto kaj – Doktoro! Tamen, ĉi tie, mi ne uzas la vorton doktoro en tiu sama senca, en kiu uzas ĝin la plena vortaro de esperanto, sed multe pli en la senco, kiun donis al ĝi la Mezepoko kaj la Eklezio: Instruisto! Zamenhof estis Doktoro Esperanto. Lia granda disĉiplo Edmond Privat estas Doktoro de Esperanto! Doktoro, ĉar tiel ĉi li similas sian grandan Majstran! Doktoro, ĉar al ĉiu el ni li donacis ion: kuraĝigon kaj ekzemplon!

Cetere la junaĝa verkaro estas ia kundensigita Privat, same kiel iasence floro de pomujo estas la pomo mem!

La verkaro de Privat estas tre ampleksa: ĉe l' koro de eŭropo; karlo; vivanta lingvo de vivanta popolo; pri esperanta literaturo; tra l' silento; ginevra; kursa legolibro; historio de esperanto; vivo de zamenhof; esprimo de sentoj en esperanto; interpopola konduto; federala sperto; william penn. Tamen iel la junaĝa verkaro estas kvazaŭ lia literatura manifesto. Ĉar, ĝerme, ĝi entenas ĉion, kion poste Privat ankoraŭ pli disvolvis kaj eluzis. Sed ĝi entenas eĉ tion, kion la matura Privat tute adiaŭis kaj forlasis. Unu tia forlasita tereno estas la poezio. Privat ne plu skribos versojn. Kompense lia poeziemo montriĝos en liaj prozaj verkoj: vivo de zamenhof! Ja Privat faros eĉ la nefareblan! Li skribos ĉarme pri la lingvo kaj pri la gramatiko! Tiel, ke post li neniu plu kapabios tian!

La eseo pri la esperanta literaturo estas ekzemplo de la scienca Privat. Malgraŭ tio, ke ĝi estis verkita jam en 1910, ĝi validas senŝanĝe ĝis nun! Ĝi tuŝas ĉiujn niajn gravajn literaturajn problemajn kaj demandojn. Kaj unu duona jarcento, kiu dume pasis kaj foriris, ne sukcesis depreni ion el ĝia aktualo! Cetere, estas bone, ke pri la esperanta literaturo denove trafas al la manoj de legantoj! Ĉar la gravecon de la originala literaturo esperanta oni eĉ ne povas akcenti sufiĉe verve kaj insiste! La criginala literaturo estas la vivo de la lingvo! Sen la literaturo la lingvo ne havus estontecon! Sen ĝi la idiomo estus maŝino senanima, nura morta kaj senviva kodo! Tion sciis Zamenhof! Tion scias Privat! Kaj tion devas scii ĉiuj nuntempaj esperantistoj, ĉu junaj, ĉu maljunaj! Ne ĉiu povas verki! Sed ĉiu devas legi! Kaj ĉiu devas aĉeti esperantajn librojn!

Iuj modernaj istoj kredas, ke ili konkeros la mondon per raketoj kaj atomaj bomboj! Ili ne eraru! Tiun privilegion posedas nur la Vorto kaj la Vero! Ĉar nur tiuj du kapablas krei kaj konstrui! La Libereco, Humanismo, Sendependeco kaj Unueco estas eternaj idealoj, idealoj, kiuj revenas, esperantaj idealoj! Ili estas ĝuste la idealoj de Edmond Privat el liaj artikoloj en la antaŭmilita Ĝeneva Esperanto kaj el liaj postmilitaj verkoj! Evidente la volapika "Menade bal, püki bal" ankoraŭ ne perdis sian altirpovon!

La grandan hurnaniston Privat oni rekonas eĉ el liaj prozaĵoj kaj poemoj! Kaj mi hezitas diri, ke por multaj el ni, precipe la pli junaj, la prozaĵoj kaj poemoj estos revelacio kaj malkovro! Tian Privat, kutime, oni tute ne suspektas! Liaj poemoj estas simplaj kaj klasikaj! Ili havas la ĉarmon de la unuaj romanikaj katedraloj. El ili ĉirkaŭblovas nin io parenca kaj intima, kvazaŭ io el nia propra junaĝo: ni ĉiuj estis komencantaj tiel! La aŭtoroj de kvaropo deklaras sin disĉiploj de Kalocsay! Nu, ili ne koleru! Povas esti, ke ili mem ne konscias tion! Sed mi vetus, ke ekzistas eĉ ligiloj inter ili kaj Privat! Precipe la juna Auld kvazaŭ iam similus la junan Svison! Eble tiuj similecoj estas tute neintencitaj kaj hazardaj! Sed se nenion pli, ili pruvas almenaŭ la samecon de la vojo! Estas nur unu sola Arbo de l' Ekkono! Ĉiuj sonoriloj sonoras arĝente! Kaj ĉiuj aŭreoloj estas oraj!

Ni lasu tion!

La junaĝa verkaro prezentas al ni, antaŭ ĉio, poeton Privat! Liaj prozaĵoj estas poeziaj! Liaj poemoj estas poeziaj! Sed la plej pcezia estas la lasta peco de la libro, la lirika teatraĵo ginevra kaj lanceloto. Ĝi estas originala dramo. Sed la temo mem estas malnova literatura rememoro! Internacia rememoro tio ne surprizu vin ĉe universalisto Privat!)

Ĉar ginevra staris ĉe la lulilo de ĉiuj eŭropaj literaturoj, ĉu la malnovaj, ĉu la renaskiĝantaj. Eĉ Esperanto ne povis preteratenti ŝin:

Cetere, GINEVRA estas al mi speciaie kara! Tamen, por klarigi tion, mi devas reiri iom al la pasinteco...

En 1620, post la perdita batalo sur la Blanka Monto apud Prago, la ĉeĥa nacio estis subpremita, kaj preskaŭ tute malaperis el la historio. Ĝia literaturo ĉesis ekzisti kaj nur jen kaj jen iu izolulo aŭ kelkaj kleraj jezuitoj plu skribe kultis la duone forgesitan idiomon! Por la ĉeĥa literaturo, multrilate, la baroka tempo signifis preskaŭ la samon, kion por la esperanta literaturo signifis la jaroj 1920-1938. Oni kreis etajn literaturajn juvelojn! Kaj oni eĉ ne havis legantaron. Sed la baroka tempo estis ĝermo! La duone forgesita lingvo renaskiĝis, kaj ĝia iiteraturo komencis penetri al la simplaj popoltavoloj! Fine de la 18-a jarcento kaj dum la tuta 19-a jarcento la presejoj liveris malmultekostan legaĵcn: fabelojn , kavalirromanojn, orientaĵojn kaj la romantikon. Jen, senelekte, kelko da titoloj: Sorĉistino Megera; Princidino Meluzina; Genovefa; Doktoro Faŭsto; Ginevra; Sorĉisto Rybrcoul; ktp.

Mi ne scias, eble ekzistas homoj, kiuj legas nur la altan literaturon! Nu, laŭ tio, mi timas, ke mi estas tre malalta spirito! Ĉar ĉiam, kiam mi estas laca, eiĉerpita, senespera kaj mishumora, ĉiam, kiam nenio plu amuzas min kaj kiam mi malkredas ĉion, unuvorte ĉiam, kiam mi troviĝas en tia nigra stato, mi ŝatas preni libron de fabeloj aŭ similan literaturaĵon, kaj legi, legi pri ia bela sorĉistino Megera aŭ princidino Meluzina, legi ĝis la dua nokte!

Aŭ – mi ŝatas bonan "romanon por servistinoj". Sed, eble, vi ne scias, kio estas "romano por servistinoj"! Nu, "romano por servistinoj" estas ĉiu rcmantika nobelromano.

"Grafo de Belval," diris Klelia "mi ĵuras, ke tiun sekreton mi kunprenos en la ĉerkon!"

Aŭ:

"Via patro ne estas via propra, kaj eĉ via nomo estas nur falsa kaj fikcia, ĉar, sciu, vi estas filo de grafo Raoul Tiu ĉi ringo pruvas tion, kaj, krome, eĉ tiu ĉi maljuna notario, kiu ĉeestis, kiam oni ŝtelis vin el la lulilo kaj lasis kuŝi en sovaĝa nokto ..."

Nu, ĉu vi jam komprenas?

Kiam mi estas afliktita kaj malgaja, mi ne prenas la dian komedion, nek, bedaŭrinde, iun alian iiteraturan ĉefverkon, sed mi elserĉas flavan, duone disŝiritan nacilingvan volumegon kaj legas ... Kutime estas Princidino Meluzina; Doktoro Faŭsto; La sekreto de blankaj rozoj; fabeloj, romanoj por servistinoj, Dumas, kaŭbojromanoj kaj detektivromanoj ... Kutime ...

Nu, de nun, estos eĉ ginevra kaj lanceloto!

Edmond Privat pardonu, ke mi citas lin inter Dumas kaj romanoj por servistinoj! Sed, kiam oni eŝtas afliktita kaj malgaja, oni ne kontentiĝas per io ajn! Tamen, unufoje elektinte, oni ne ĉesas ami tion, kio sciis doni Ĝojon kaj Konsolon en tempo de malĝojo!