Enkomputiligis Don HARLOW

En vintro

de L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/2 (n-ro 38) p. 64


Omaĝe al Julio Baghy
Hodiaŭ ekaperis signo.
La fridajn kampojn
Morne vualis vaga pluvo,
Drivanta sub ĉiel' kadavra;
Silenta frido pezis sur la tero,
Kaj sombraj sulkoj randis plumbajn akvojn.
Subite ŝire tra l' ardeza volbo
Tenebron fendis lumofasko
Kaj trafis migdalarbon nimbe:
Arĝenta trunko kaj floraro roza
En reliefa gloro sur mallumo.
Tuj la tenera petal-nubo,
La bruna humo kaj timema herbo
Ekardis pro l' certeco de printempo;
Kaj disaj flakoj ŝanĝis sin en oron.
La gloro pasis for; sed la promeso
Nun en la koro softe lumas.