Enkomputiligis Don HARLOW |
Ĉu limojn havas poezia sfer'? Prefere vi forĵetu ĉi esploron, ĉar certe vanan farus vi laboron, kelksfere plene regas la liber'. Ni kion scias pri malver' kaj ver'? Okazas, ke por kaŝi la doloron poet' forĵeti devas sian koron: malica, trista ŝajnas Baudelaire. La brilajn versojn vi teruraj trovas, instinkte for la libron de vi ŝovas, ĝi ne konformas al la simpla sent' — sed tamen ĝuas vi la majstran servon ... Perceptas vi la disŝiritajn nervojn kaj koron larman, plenan je turment'. |