Enkomputiligis Don HARLOW |
Furius, Aurelius, iri pretaj kun mi eĉ sur voj', kiu Indojn traas, kie bordojn, muĝe kun eh', Easta ondo balaas, aŭ al Hirkanuj', Arabio mola, aŭ al skitoj, aŭ kie parthoj pafas, aŭ al tiu mar', kiu de l' sepopa Nil' ĉie flavas, aŭ trans alta Alp' vi kunirus, vidi de Cezaro granda la gloran spuron, gallan Rejnon kaj de sovaĝaj britoj foran insulon, ha vi, pretaj kun mi toleri ĉion, kiel ajn pri ni la ĉiel' disponas, portu vortojn al mia kara, kiuj bone ne sonas: Kun la band' lasciva ŝi vivu gaje, ĝuu do samtempe la ĉirkaŭprenon de tricent! sen am' eĉ al unu, rompu ĉies ingvenon! Amon de mi plu ne atendu, ĉar ĝi mortis ŝiakulpe, kiel vojranda floro per la tuŝ' de la ferplugilo preteriranta! |