Enkomputiligis Don HARLOW

Indigno

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 83


Amiko! Jen, Lesbia, tiu sama
Lesbia, kiun mi el koro flama
pli amis ol min mem, kaj ol mi ŝatas
ĉiujn amikojn kaj apartenulojn,
nun ĉe krucvojoj kaj strataĉ-anguloj
sub bravaj Remus-nepoj ekkuŝadas.