Enkomputiligis Don HARLOW

Ofendoj de Lesbia

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 81


Lesbia antaŭ sia edzo
ofendis min per lang' insulta,
kaj nun kun granda kontenteco
pri tio ĝojas tiu stulta.

Vi, mul', malsaĝas! Se silente
ŝi tenus sin, ŝi estus sana,
sed ĉar ŝi tiel turbulente
min draŝis kun mien' rikana,

Ŝi min memoras, eĉ, afero
pli grava, bolas de l' kolero,
kiu en ŝia kor' sovaĝas.
Jen do, ŝi brulas, do ŝi klaĉas.