Enkomputiligis Don HARLOW

Rezignacio

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 83-84


Se la homon plezurigas rememori pri da faritaj
bonaj agoj, kaj sin kredi homo de pio kaj honest',
scii: li nek sanktan fidon rompis, nek per ĵuroj insidaj
por la homojn trompi, vokis la ĉielulojn por atest',
tiam por vivdaŭro longa, ho Catullus, al vi ja kovos
multajn tiajn plezursentojn tiu ĉi malbonega am',
jes, ĉar kion bonan diri, fari la hom' al homo povas,
tio de vi kaj dirita kaj farita ja estas jam.
Ĉio ĉi en kor' sendanka, ve, pereadis kiel vano:
kial do vi vin turmentas plu per ĉi frenezega brul',
kial vin ne firmanime ŝiri el ĉi anim-malsano ...
kial vi ne, malgraŭ dioj, ĉesas resti jam mizerul'?
Malfacile estas ĵeti longan amon for tre rapide,
malfacile, vere, tamen tuj nun agu, ĉar urĝas tro!
Jen solsola savo, ĝin vi devas almiliti decide,
ĉu vi povas aŭ ne povas, ĉiel faru ĉi tion do!
Dioj, se vi kompatemas, kaj se vi iun jam sekure
eĉ sur sojlo de la morto savis per via helpa ag',
vidu mian mizeregon, kaj nun min, se mi vivis pure,
jam eltiru el ĉi pesto, el ĉi fataldanĝera plag'!
Ve, mi sentas jam tra l' membroj rampi la torporigan lamon,
kaj ĝi al mi la vivĝojon el la animo pelis for,
mi neniel ŝin jam petas reciproki al mi la amon,
nek la neeblaĵon, ke ŝi konu la honton kun pudor',
vivi volas mi, ĉesigi abomenindan ĉi malsanon,
dioj, donu al mi tion pro la pie honesta kor'!