Enkomputiligis Don HARLOW |
Ke vi per bonfaro movas por bonvolo ies koron, ĉesu kredi! Vi ne povas havi dankon kaj favoron. Ve, ne havas ja valoron la bonfar', nek rekompencon, sed nur tedas kaj ignoron fruktas, eĉ malbon-intencon, Jen, ĝi tion al mi portas, ĉar neniu pli kruele kaj venene nun min mordas, ol al kiu mi fidele estis, serva kaj bonvola, la amiko unu sola. |