Enkomputiligis Don HARLOW

La senindulga

de CAIUS Valerius Catullus

ellatinigis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 81-82


Ĉu leonino de montar' Libia,
aŭ Skylla, kiu sur postaĵ' bojegas,
vin naskis tiel monstra kaj rabia,
ke malestime vi aŭskulti negas
la voĉon de la petegant' fervora
en la mizer' ekstrema, ho ferkora?