Enkomputiligis Don HARLOW

La ponto sur Drina (fragmento)

de Ivo ANDRIĈ

elserbkroatigis Emilija LAPENNA

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 85-88

Fine de oktobro l96l en Jugoslavion venis la sciigo, ke Ivo Andriĉ la beograda verkisto, ricevis la Nobel-premion. Li estas la unua jugoslavo, kiu ricevis tiun premion por literaturo. Antaŭ 69 jaroj li naskiĝis en Bosnio, regiono, kiu dum 400 jaroj estis sub la turka jugo. En siaj verkoj, ĉiam li restis fidela al sia naskiĝregiono. Preskaŭ senescepte la temo de liaj romanoj, rakontoj, noveloj, kronikoj kaj eseoj estas Bosnio kaj bosnianoj. Ankaŭ la temo de lia ĉefverko, la romano «La ponto sur Drina», estas literature prilaborita historio de Bosnio.


Ĉiam vivis kelkaj olduloj, kiuj memoris la lastan «grandan superakvigon». Pri ĝi ili ĉiam kapablis inter si paroli.

Unu el ia plej grandaj inundoj, kiu entute okazis en la lastaj jaroj de la dekoka jarcento, restis longe en la memoro kaj rakontoj de la popolo.

Inter la tiutempa generacio, kiel la olduloj poste rakontis, estis preskaŭ neniu, kiu bone memoris la lastan grandan inundon. Tamen ĉiuj estis tre atendostreĉaj en tiuj pluvoplenaj aŭtunaj tagoj, sciante, ke la «akvo estas malamiko». Kun lanternoj ili vagis sur la bordo priaŭskultante la muĝadon de la akvo, ĉar la maljunaj homoj asertis, ke laŭ ia aparta muĝmurmuro oni povas diveni, ĉu la inundo estos kutima, ĉiujare okazanta kaj kaŭzanta negravajn difektojn, aŭ ĝi estos unu el tiuj, feliĉe ne oftaj, kiuj superverŝas per akvo kaj la ponton kaj la urbeton, kaj kiuj forportas ĉion, kio ne estas firme konstruita kaj profunde enfosita. La sekvantan tagon ili vidis, ke Drina stagnas kaj la homoj, pro la pasintnokta laco, profunde endormiĝis. Tiel okazis, ke la akvo trompis ilin. Tiun nokton subite kaj neatendite alfluis apuda rivero, ruĝa de koto, kaj furioze kaj senhalte enverŝis sin en Drina. Ambaŭ riveroj tiel preskaŭ kuniĝis super la urbeto.

Sub la frostiga pluvovipo kaj furioza vento en tiu morna oktobra nokto, ekestis fuĝado kaj savado de la saveblaĵoj. Nekomplete vestita popolo paŝis en la akvo ĝis genuoj portante sur ŝultroj vekitajn kaj plorantajn infanojn. La brutaro timplene blekis. Ĉiumomente oni aŭdis obtuzajn batojn kontraŭ la ponto-kolonojn de trunkoj kaj lignopecoj, kiujn Drina fluportis el la inunditaj arbaroj.

La gravuloj de la urbeto, kiam ili lokigis la popolon en domojn sur la monto, turkan en turkajn, kristanan kaj hebrean en kristanajn, sidiĝis kunigitaj en la granda teretaĝa ĉambro de la domo de Haĝi-Ristan. Intermiksitaj turkoj, kristanoj kaj hebreoj. La forto de la katastrofo kaj la ŝarĝo de la komuna malfeliĉo proksimigis tiujn homojn kaj forigis, almenaŭ por ĉivespero, la abismon dividantan unu religion de la alia kaj precipe la kamparanojn de la turkoj.

Malesperaj homoj ekstreme streĉis ŝajnigi kvieton kaj facilanimecon, preskaŭ petolecon. Laŭ iu neeldirita, muta interkonsento kaj laŭ la neskribitaj sed sanktaj reguloj de la sinjoreca konduto kaj komercista reglamento, regantaj de la pratempo, ĉiu el ili opiniis sian devon vigle klopodi kaj en ĉi tiu momento almenaŭ laŭŝajne prisilenti proprajn zorgojn kaj timojn kaj fronte al la malfeliĉo, kontraŭ kiu ĉio estas senpova, paroli ŝerctone pri la malproksimaj okazaĵoj.

Ili trinkis varman brandon kaj kafon. Ili revivigadis en rakontoj la ekstravagancajn tipojn el la pasinta tempo, ili memorigis la strangulojn de la urbeto kaj multajn ridindajn kaj nekutimajn okazaĵojn.

Tiel la gravaj homoj, harditaj kaj ekde infanaĝo alkutimiĝintaj al ĉiaspecaj malfacilaĵoj, venkadis la nokton de la «granda superakvigo». Ili trovis en si la forton por laŭŝajne ŝerci; vidalvide de la alvenanta malfeliĉo ili trompkaŝis la neeviteblan mizeron.

Sed en siaj animoj ili ĉiuj estis profunde zorgoplenaj kaj ĉiu, sub tiu ŝerco kaj tiu rido pro neceso, kvazaŭ sub la masko, kaŝis siajn pensojn kaj senĉese priaŭskultadis la muĝadon de la akvo kaj venton el la subakvigita urbeto, kie restis ĉio, kion ili posedis.

Kaj morgaŭ matene, post tiel pasigita nokto, ili povis de sur la monto observi en la valo siajn domojn, kelkajn en la akvo ĝis duono, kelkajn ĝis la tegmento. Tiam ili la unuan kaj la lastan fojon en sia vivo vidis sian urbeton sen ponto. La akvosurfaco leviĝis je plenaj dek metroj, tiel ke la larĝaj kaj altaj arkotruaĵoj plenakviĝis kaj la akvo superverŝis la ponton, kiu malaperis sub ĝi. Nur la plej alta kolono kun turo, elstaris el la horizontala surfaco de la malklara akvo kaj puŝverŝita per akvofluo aspektis kiel malgranda akvofalo.

Kaj du tagojn pli poste, la akvo rapide malaltiĝis, la ĉielo sereniĝis kaj la suno ekradiis, varma kaj riĉa, kiel sole en ĉi tiu landangulo povas esti en certaj oktobraj tagoj. La urbeto en tiu sunplena tago aspektis terure kaj triste. La domoj de malriĉuloj estis multaj sen tegmento, mortero kaj argilo forfalis de ili kaj ili aspektis kvazaŭ skeletoj. En kotaj kortoj, la domoj de urbanoj gapis per senvitraj fenestroj, sur ĉiu el ili la strio de ruĝa ŝlimo montris, ĝis kie ĝi estis en la akvo. En la malaltaj vendejoj koto estis ĝis genuoj kaj en ĝi kuŝis la tuta neforportita varo.

Tio estis ilia urbeto, en kiu ili devis daŭrigi la vivon. Kaj inter la inunditaj bordoj, super la akvo, kiu muĝante hastis, staris la ponto, blanka kaj neŝanĝita, brilanta sub la suno. La akvo atingis ĝiajn kolonojn ĝis duono kaj la ponto aspektis, kvazaŭ ĝi estus enpaŝinta en ian alian pli profundan riveron kaj ne en tiun, kiu kutime fluas sub ĝi. Ĉio tio nenion ŝanĝis la aspekton de la pcnto, kiu sola eltenis la inundon sen difekto kaj elmergis el ĝi senŝanĝa.

La vintro, kiu post tio sekvis, estis nefacila. Ĉion, kio estis jam preparita en kortoj kaj deponejoj, grenon, fojnon, forportis la inundo. Oni devis ripari la domojn, stalojn kaj barilojn kaj serĉi kreditvoje la novan varon por anstataŭi tiun neniigitan en butikoj kaj vendejoj.

Sed jam la sekvantan someron, la percepto pri la granda inundo komencis nesti en la memoro de maljunaj homoj, kie ĝi longe vivas, kaj la junularo, kantante kaj babilante, sidis sur la blanka, glata balustrado de la ponto, super la akvo fluanta profunde sub ili kaj per sia muĝado kompletiganta ilian kanton. Forgeso sanigas ĉion kaj la kanto estas la plej bela forgesmaniero, ĉar en kantoj la homoj memoras nur tion, kion ili ŝatas.

Tiel sur la ponto, inter la ĉielo, rivero kaj monto, generacio post generacio lernis ne tro bedaŭri, kion la malklara akvo forportas. Tie ili nekonscie sorbis la filozofion de la urbeto, ke la vivo estas nekomprenebla miraklo, ĉar ĝi eluziĝas kaj malkomponiĝas senĉese kaj tamen daŭras kaj fortas kvazaŭ «la ponto sur Drina».