Enkomputiligis Don HARLOW

Frua fervoja vojaĝo

El «Kroniko por knabinaĝo» (1878)

de Frances Ann KEMBLE

elangligis Alec VENTURE

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 107-110


Oni montris al ni la malgrandan maŝinon, kiu devos tiri nin laŭ la reloj. Ŝi (ĉar oni rigardas ĉiujn ĉi strangajn fajrĉevaletojn ĉevalinoj) konsistis el kaldronego, forno, malgranda estrado, benko, kaj — malantaŭ la benko — barelo enhavanta sufiĉe da akvo, por ke antaŭ la forpaso de dudek kvin kilometroj ŝi ne soifu; la tuta maŝino ne estas pli granda ol ordinara fajrestinga maŝino. Ŝi iras sur du radoj, kiuj estas ŝiaj piedoj, kaj ŝin antaŭenigas brilaj ŝtalaj kruroj nomataj piŝtoj; ĉi tiujn pelas la vaporo, kaj ju pli da vaporo oni donas al la supraj ekstremaĵoj (kiuj estas, mi supozas, la koksartikoj) de ĉi tiuj piŝtoj, des pli rapide ili turnas la radojn. Kiam oni volas malpliigi la rapidon, la vaporo — kiu krevigus la kaldronegon, se oni ne provizus al ĝi elireblon — foriĝas per savklapo en la liberan aeron. La rimeno, enbuŝaĵo kaj brido de ĉi tiu mirinda besto estas malgranda ŝtala anso, kiu donas la vaporon al ŝiaj kruroj aŭ piŝtoj, aŭ prenas ĝin de ili; afero tiel facila, ke infano povus ĝin fari. La karbo, kiu estas ŝia aveno, troviĝis sub la benko, kaj al la kaldronego estis alfiksita vitra tubeto, kiu enhavis akvon kaj kiu servis por indiki, kiam la kreaĵo bezonas akvon, kiun oni tuj provizas al ŝi el la rezervujo. La forno havas fumtubon, sed, ĉar oni bruligas nur la koakson, tute mankas tiu terura nigra fumo, kiu akompanas la iradon de vaporŝipo. Ĉi tiun ronkantan besteton, kiun mi sentis ian inklinon karesfrapeti, oni tuj jungis al nia vagono kaj, post kiam s-ro Stephenson (1) metis min apud si sur la benkon malantaŭ la motoro, ni ekiris je rapido de proksimume dek ses kilometroj en horo. Ĉar la vaporĉevalo tute ne estis taŭga por supren- kaj malsupren-iri la deklivojn, oni faris la vojon samnivela, tiel ke jen ĝi ŝajne malleviĝas sub la tersurfacon, jen ĝi ŝajne altiĝas super ĝin. Preskaŭ ĉe la komenco ĝi estis tranĉita tra la solida rokaĵo, kiu formis ambaŭflanke de ĝi muron proksimume dudek metrojn altan. Vi ne kapablas prezenti al vi, kiel strange estis tiel veturi, sen ia videbla signo pri antaŭeniĝo, krom la magia maŝino kun sia ŝvebanta blanka elspiraĵo kaj sia ritma senŝanĝa rapido, inter tiuj rokmuroj jam kovritaj de muskoj, filikoj kaj herboj; kaj kiam mi pripensis, ke oni distranĉis tiujn grandegajn ŝtonmasojn, por ebligi al ni trapasi tiel profunde sub la tersurfaco, mi sentis, ke nenia fabelo estas eĉ duone tiel miriga, kiel tio, kion mi vidas. Pontoj transiris de unu flanko al alia super tiuj klifoj, kaj la homoj, kiuj staris sur ili kaj rigardis malsupren sur nin, aspektis kvazaŭ pigmeoj starantaj en la ĉielo. Tamen mi devos skribi pli koncize, alie mankos al mi la spaco. Oni intencis iri nur dudek kvin kilometrojn, ĉar tiu distanco sufiĉos por elmontri la rapidecon de la motoro, kaj por atingi la plej belan kaj mirindan objekton sur la vojo. Irinte tra ĉi tiun rokgorĝon, ni baldaŭ trovis nin altigitaj sur talusoj tri-kvar metrojn altaj; poste ni atingis vastan marĉon, sur kiun nenia homa piedo povus paŝi sen malsupreniĝo, sed ĝi tamen subtenis la vojon, kiu nin subtenis. Ĉi tio estis la ĉefa obstaklo en la mensoj de la membroj de la parlamenta komitato; sed s-ro Stephenson sukcesis ĝin venki. Oni sternis sur la marĉon fundamentan el hurdoj (aŭ, kiel li ĝin nomis, vimenplektaĵo) kaj plenigis la interspacetojn per musko kaj alia elasta materialo. Sur ĉi tion oni metis la argilon kaj la teron; kaj la vojo vere flosas, ĉar ni transpasis ĝin po kvardek kilometroj en unu horo, kaj ni vidis, kiel la stagna marĉakvo tremetas sur la surfaco de la grundo ambaŭflanke de ni. Mi esperas, ke vi min komprenas. La taluso iom post iom plialtiĝis, kaj ĉe unu loko, kie la tero ne estis sufiĉe firmiĝinta por formi la deklivojn, Stephenson kcnstruis artajn deklivojn el lignaĵo, sur kiun li amasigis la teron; ĉar li asertis, ke, kvankam la lignaĵo certe putros, antaŭ ol tio okazos, la teramasoj, kiuj kovras ĝin, estos sufiĉe firmiĝintaj por subteni la vojon.

Ni veturis jam dudek kvin kilometrojn, kaj ni haltis tie, kie la vojo transiris larĝan kaj profundan valon. Stephenson helpis min elvagoniĝi kaj kondukis min ĝis la fundo de ĉi tiu ravino, trans kiun, por konservi sian vojon samnivela, li konstruis grandiozan viadukton el naŭ arkaĵoj; tra la centra arkaĵo, kiu estas pli ol dudek metrojn alta, mi povis vidi la tuton de ĉi tiu bela valeto. Ĝi estis neesprimeble belega kaj mirinda. Ĉi tie li rakontis al mi multajn strangaĵojn pri ĉi tiu ravino; ke li kredis, ke la rivero Mersey (2) iam trafluis ĝin; ke la grundo montriĝis tiel maltaŭga por la fundamento de lia ponto, ke li devis konstrui ĉi tiun sur palisegoj, kiujn li enigis profundege en la teron; ke, dum oni fosis por prepari fundamenton, oni trovis arbon fiksitan en la tero kvin metrojn sub la surfaco; kiel kaŭziĝas la tajdoj kaj kiel povus ckazi nova diluvo; ĉion ĉi mi memoris kaj notis multe pli detale, ol mi povas ĝin ĉi tie pritrakti. Li klarigis al mi la tutan konstruon de la vapormotoro kaj diris, ke li povus tre rapide fari el mi faman inĝenieron; kiam mi pripensas la mirindaĵojn, kiujn li jam sukcesis fari, mi ne kuraĝas aserti, ke eĉ tio estus neehla. Lia maniero klarigi siajn, ideojn estas stranga, sed tre frapa; kaj mi komprenis sen malfacilo ĉion, kion li diris al mi. Poste ni realiĝis al la ceteraj; doninte al la motoro ŝian akvoprovizon, oni metis la vagonon malantaŭ ŝin (ĉar ŝi ne kapablas sin turni) kaj ni ekiris je la maksimuma rapido, kvindek kvin kilometroj en horo, pli rapide, ol povas flugi birdo (ĉar tion oni pruvis per galinago). Vi ne kapablas prezenti al vi la senton, kvazaŭ oni tranĉus la aeron; kaj la movado estas kiel eble plej glata. Dum la veturado mi povus legi aŭ skribi; sed efektive mi stariĝis kaj, depreninte la kufon, «trinkis la aeron antaŭ mi». Kiam mi fermis la okulojn, la sento, kvazaŭ mi flugus, estis vere rava kaj nepriskribeble stranga; tamen, malgraŭ ĝia strangeco, mi min sentis tute sekura, kaj spertis nenian timon. Ĉe iu loko, por elmontri la potencon de la motoro, kaj ĉar ni renkontis duan vaporĉaron, al kiu mankis la akvo, s-ro Stephenson ligigis ĝin antaŭ nia motoro; plie oni simile alligis ankaŭ ŝarĝvagonon plenan de ligno; kaj, puŝante tiamaniere la nefunkciantan vapormotoron, kaj tirante la ŝarĝvagonon apud ĝi kaj nian propran vagonon malantaŭe, ĉi tiu brava drakineto rapidis antaŭen. Pli poste ŝi renkontis tri ĉarojn; ĉi tiujn oni fiksis antaŭ ŝin, kaj ŝi ilin antaŭenpuŝis sen ia eĉ la plej malgranda prokrasto aŭ malfacilo. Kiam mi aldonas, ke ĉi tiu belulineto povas egale facile iri antaŭen aŭ malantaŭen, mi kredas, ke mi rakontis al vi ĉiujn ŝiajn kapablojn.

Nun mi volas diri kelke da vortoj pri la majstro de ĉiuj ĉi mirindaĵoj, al kiu mi freneze enamiĝis. Li estas viro kvindek aŭ kvindek-kvin-jara; lia vizaĝo estas delikata, kvankam zorgosulkita, kaj portas esprimon de profunda pensemo; lia maniero klarigi siajn ideojn estas stranga kaj tre originala, frapa kaj forta; kaj kvankam lia prononcmaniero forte indikas lian nordanglan devenon, lia lingvaĵo estas neniel triviala aŭ kruda. Tutcerte li amebriigis min.


Piednotoj

(l) George Stephenson (l78l-l848): fama angla fervoja inĝeniero.
(2) La rivero Mersey enfluas la maron apud la angla urbo Liverpool.