Enkomputiligis Don HARLOW

La legantoj skribas

de H. W. HOLMES

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 120


Estimata Ĉefredaktoro!

Sur la paĝo 45 de la numero 38 de la N.L.R., oni citas el artikolo mia en «Esperanto» de Decembro, l959.

Amareco pro la suferado de la Zamenhofa familio dum la milito ne estas la kaŭzo de la forresto de lnĝ. Ludoviko Zamenhof de la jubilea kongreso en Varsovio en l957. Tion pruvas la fakto, ke li estis aktiva ano de la Loka Kongresa Komitato, ĝis li profesie iris al Parizo baldaŭ antaŭ la Kongreso.

Li aranĝis, ke li estu en Varsovio por la Kongreso, sed pro kombino de hazardaj burokrataj misfunkcioj oni ne disponigis al li sidlokon en aeroplano por ĝustatempe atingi la Kongreson, kaj, kiam en Varsovio oni komprenis, kio okazis, jam estis tro malfrue.

Mi opinias, ke lia saluttelegramo atingis la Kongreson, sed perdiĝis en la amasego de telegramoj kaj leteroj, kiuj inundis la kongresoficejon en tiuj lastaj horoj.

Por ĝustigi la historion, ĉu vi bonvolos publikigi tiun ĉi leteron?

Korajn salutojn,

H.W. HOLMES,
Vicprezidanto de U.E.A.