Enkomputiligis Don HARLOW

Momento

de Dimĉjo DEBELJANOV

elbulgarigis Simeon M. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) p. 112


Ĉu tio okazis? — ne scias la koro,
ne scias — ĉu iam okazos? ... Ĉagrena
vagadis mi sola en urb' de malgloro
tra svarmo da homa amaso pekplena.
Kaj supre, en penso glacie freneza,
enigme silentis ĉielo tre fora;
malsupre fluktuis muziko prempeza
el paŝoj, el vortoj kaj rido amora ...
Sed miajn okulojn ne logis deziroj —
nenio min tiris al strataj festenoj:
la viroj ja estis nur fikavaliroj,
la inoj — mallogaj kaj mutaj sirenoj ...

Jen ond' de mutiĝo trakuris momente,
kaj ĉie ekregis silento profunda;
preĝemon kaj timon mi sentis turmente,
vidinte la mondon abismo senfunda.
Inundo per surda murmur' en mistero
surverŝis dormantajn senlimojn en paco,
kaj tie ne estis memor', nek espero,
kaj tie ekzistis nek tempo, nek spaco ...
Sen vido, pro ia vertiĝ' kvazaŭ morto,
mi tuj surgenuis, pro stranga timsento,
pensinte, ke ion aŭguros la Sorto
pri novaj tabeloj, pri vivtestamento,
aŭ Dio malkaŝos l' eternan misteron
post tiom da tagoj ribelaj de l' koro:
pro kio Li regas fiere la teron,
kaj ni konsumiĝas en nigra angoro ...
Ho ve! Estingiĝis neekflamiĝinta
la stranga moment' de l' miraklo mistera.
Vanteco min puŝis al strat' bruiĝinta,
kaj sekvis la revon vekiĝ' senespera;
invadis murmuro kaj rido absurda.
«Ebria, freneza!» — voĉ' flustris ne fore ...
Mi levis min. — Faŭkis ĉielo plensurda.
Mi ploris. — Homsvarmo rigardis senkore ...