Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Otelo, la maŭro de Venecio

de L. N. M. NEWELL

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 88-92

WILLIAM SHAKESPEARE: OTELO, LA MAŬRO DE VENECIO. — Elangligo, enlconduko kaj notoj de RETO ROSSETTI. — Antaŭparolo de ROY WALKER. — Kovrilo de JOHN HARTLEY. — Frontispico: La reveno de Ote6o laŭ pentraĵo de THOMAS STOTHARD. — STAFETO: BELLITERATURA ELDONSERIO l8. — J. REGULO, Eldonisto La Laguno, Tenerifo, Kanariaj Insuloj, l960. — 22,5 cm x l6 cm. — 208 paĝoj.

Por ĝuste taksi ĉi tiun tradukon de Otelo — la plej grava ŝekspira traduko post la apero de la Zemenhofa Hamleto — oni devas konsideri la ĉefprincipon, kiu gvidis la tradukinton en lia laboro.

Mallonge, seriozaj tradukistoj grupiĝas en du skoloj. Unu celas fidelan tradukon de la originalo, sed celas en la unua loko krei belan, sendependan Esperantan ĉefverkon. La dua celas krei ankaŭ belan memstaran Esperantan ĉefverkon, sed insistas, ke la unua devo de la tradukisto estas redoni kiel eble plej fidele, eĉ preskaŭ laŭvorte, la originalon. La unua skolo demandas al si, kiel Ŝekspiro esprimus tion, se li verkus hodiaŭ en Esperanto; la dua opinias, ke neniu povus esprimi la ideon de Ŝekspiro pli perfekte, ol Ŝekspiro tion jam faris, kaj ke posteuloj devas kiel eble plej ekzakte respeguli la esprimmanieron de la originalo. Ambaŭ principoj kaj skoloj povas produkti ĉefverkojn: ĉi tiuj diferencas inter si kiel la rolinterpretoj de du grandaj aktoroj.

Por ĝuste taksi la valoron de recenzaj juĝoj, la literaturamanto bezonas scii la sintenon de la tradukisto kaj de la recenzanto. Nu, Rossetti apartenas al la unua skolo; mi al la dua. Mi tamen plene konsentas, ke ĉiu tradukisto rajtas postuli aprezon laŭ la principoj de sia skolo. Poste, oni povas kompari la rezultan takson, kun tiu, kiun farus la alia skolo; kaj povas esti, ke la du opinioj, se temas pri ĉefverko, ne multe diferencos.

La Otelo de Rossetti estas tia ĉefverko, kaj ĝi meritas la zorgan, detalan studon, kian oni povus fari nur en aparta eseo. En recenzo oni povas nur mallonge indiki la ĉefajn meritojn kaj eventualajn mankojn.

Unue, do, ni konsideru la lingvan flankon, precipe la tre malmultajn punktojn, kie oni eble povus suspekti eraron. Ekzemple, la frazo ĝis noktomezo vi ekscios ion plu (IV/l, p. l46): la P.V. malaprobas tiun uzon de ĝis, kaj proponas anstataŭigi ĝin per antaŭ — kio ŝajnas logika kaj necesa. La anglan vorton strumpet Rossetti tradukas per hetajro (IV/2, p. l56); sed tio ŝajnas dubinda ekvivalento: la hetajro de la antikva greka civilizacio estis tre malsimila al la vulgara malĉastulino, kia Otelo supozis aŭ nomis Desdemonan. Dubinda estas ankaŭ la uzo de la indikativo anstataŭ la kondicionalo post kvazaŭ.

Malpli dubindaj estas certaj eksperimentoj. La formoj loĝemas kaj tiele, ekzemple, ne estas novaj (Zamenhof uzis tiele), kaj estas perfekte kompreneblaj. La unua ŝajnas aprobinda; sed pri la dua oni rajtas demandi, kia diferenco ekzistas inter tiel kaj tiele. Tute malaprobinda, laŭ mia opinio, almenaŭ en la nuna stadio de nia lingvoevoluo, estas la uzo de prefikso kiel primitiva adverbo aŭ nuda radiko; ekzemple ek (II/l, p. 63): la akceptinda formo ek' ne estas nur hipokrita evito de la problemo; ĝi estas necesa fidelo al la strukturo kaj tradicio de la lingvo.

La frazkonstruo, faru ĝin laŭ pli agrabla maniero, ol vin dronigante (l/3, p. 57), estas tre kuraĝa, kaj en malfacila verso eble pravigebla; sed tie ĉi temas pri prozo: estas dubinde, ĉu oni devus kompari substantivon kun adverba participo. En unu verso oni povas kritiki la skandon, kiu falsas la vort-akcenton: malriĉa plej pro manko de pacienco (II/3, p. 92): oni devas aŭ kripligi la verson, aŭ prononci pacjenco. Similan kripligon de vorto oni trovas en la mallongigo kam'rado (V/l, p. l75), uzita pro la ritmo: ĝi ŝajnas nepravigebla, kaj cetere la originalo ne postulas tion. Interesaj kaj utilaj estas bonanjo, povra injo kaj pupinjo.

En diversaj lokoj, oni povas dubi pri la interpreto de la originalo. Ekzemple, Rossetti diras en piednoto (I/l, p. 26) ke nek li nek la redaktoroj povas kompreni certan verson, sed li mem donas la (preskaŭ certe) ĝustan signifon — tamen, tradukas la frazon iute alie. La averton de Brabancio li tradukas do ankaŭ por vin trompi havas arton; sed la originalo postulas eble anstataŭ ankaŭ, kiu faras la averton tro absoluta (I/3, p. 54). La frazon supersubtle Venetian (I/3, p. 57) li tradukas vartita urbanino; sed li mem diras, ke supersubtle signifas ruzega aŭ tre rafinita; certe vartita sugestias infanecon, ĝuste la malon de la volupta, ruza kaj trompema karaktero de la venecianinoj. Ĉe III/4, p. l26, ni trovas profeta furiozo; sed prophetic fury estus pli ĝuste profeta ekstazo. Ĉe IV/l, p. l39, la verso And knowing what I am know what she shall be tradukiĝas kaj, ankaŭ min konante, mi do scios/ kiel kun ŝi procedi; sed kial ne la pli preciza kaj eleganta kia fariĝos ŝi? Ĉe IV/2, p. l35, is foul as slander tradukiĝas kota kiel peko; sed necesas kota kiel kalumnio por ne sugestii kulpecon.

Kompreneble, en tia verko, diversaj legantoj protestos pri tro libera traduko en multaj lokoj, forgesinte, ke la arto de la tradukado estas esence la arto de la kompromiso, kaj ke laŭnature la kompromiso ne povas plaĉi al ĉiu. Mi do volus indiki nur kelkajn punktojn, kie la kompromiso ŝajnas al mi apenaŭ akceptinda aŭ eĉ evitinda. Ekzemple, la fama verso Put out the light, and then put out the light: Rossetti tradukas Lumon do estingi/ kaj poste Vian lumon forestingi (V/2, p. l79). Sed Ŝekspiro diras kaj poste la lumon estingi, kaj tiu la, anstataŭ Vian, ŝajnas al mi nepre necesa, ĉar Ŝekspiro indikas ne nur la vivon de Desdemona, sed ankaŭ la tutan lumon de la mondo (kp. poste, ĉe V/2, p. l85: Al mi ŝajnas/ ke devus regi nun eklipso granda/ de sun' kaj luno).

Kelkfoje, la traduko tro mallongigas aŭ modifas la originalon, iomete subfosante nian fidon pri ĝia fidelo. Ekzemple, ĉe I/3(p. 52, la versoj la amorajton de komuna sorto/ mi do rezignus, kaj travivus pene/ ekzilo-tempon estas tro lakonaj (krome, la angla rites devus esti amoritojn). Ĉe I/3, p. 57, celu prefere al la palisumo tradukas to be hanged in compassing thy joy; sed laŭ mia opinio ĝi estas tro libera, kaj krome enkondukas maldecan aludon, kiun mi ne trovas en la originalo. Plue, kie Ŝekspiro skribis noses, ears and iips, la traduko havas flari, oreli, klaĉi (IV/l, p. l37); sed ĉu la legantoj ne kapablas kompreni tiun pli trafan bildon de la originalo? (Mi konfesas, ke tie ĉi parolas la «laŭvortisto»). Krome, la du versoj aj ve! La voĉ' de mia sinjorino!/ Help'! Help'! mastrino kara, ho parolu! (V/2, p. l87) tradukas tri versojn de la originalo, kaj perdas iom de la patoso. Ĉe V/2, p. l90, tuta frazo de Emilia elfalis. Multajn aliajn manketojn samspecajn oni povas konsideri neeviteblaj, akceptendaj kompramisoj.

Ĝenerale, la lingvaĵo estas flua, glata, tre belsona: kelkloke eĉ pli glata, ol la originalo. Rossetti strebis por ne plimultigi la versojn, kaj tio klarigas multajn lakonaĵojn. Male, li emas, kelkloke, longigi la prozon. La sintakso estas ĉiam klara, kaj la traduko estas pli facile komprenebla, ol la angla teksto. Oni devas konsideri, ke ĝenerale, la paroloj de Otelo ne havas, ne celas, la metafizikan profundon de, ekzemple, Hamleto, en kiu oni devas zorge pesi ĉiun silabon; ĉi tiu traduko do havas pli grandan liberon por meti la belsonecon en la unuan lokon, kaj laŭvortan fidelon en la duan. Precipe oni notas la belan, varian fluon de la versoj: nenie enuigas nin la monotono. Tiu bela kaj digna sonoro de la versoj estas nepre necesa por forgesigi al ni la feblan kredemon de Otelo, kaj por doni al li la noblon kaj majeston, kiuj igos nin kunsenti lian tragedion. Tian sonoron Rossetti, kiel poeto, sciis krei.

Du pluaj teĥnikaj rimarkoj. Unue, mi bedaŭras, ke la presisto ne numeris la versojn: ĉe tia verko, kiu longe servos kiel referenco, tia numerado estas necesa. Due, mi bonvenigas la kromajn agindikojn, kiujn Rossetti aldonis al la teksto: ili multe faciligas komprenon de la agado; kelkloke mi dezirus ilin eĉ pli abundaj.

Kaj nun al pli agrabla tasko: la pozitiva aprezo. La belaĵoj abundas; eĉ por angla orelo, kiu mense aŭdas la originalon, ili abundas. Ekzemple, tiu digna parolado Most potent, grave, and reverend signiors..., tre imprese fluas en Esperanto. Aŭ pesu tiujn famajn parolojn: Nek papavo/ nek mandragor' aŭ ĉiuj sonĝoportaj/ siropoj de la mondo vin relulus/ en tiun dolĉan dormon, kiun vi/ hieraŭ ĝuis. Kaj tiu parolado de Otelo, kiam li eniras la dormoĉambron de Desdemona, estas noble tradukita: La kulpo, ho la kulpo, mia koro!/ Al vi mi ĝin ne nomu, ĉastaj steloj!/ La kulpa vokas.../ ...Tamen ŝian sangon/ ne verŝos mi, nek ŝiros tiun haŭton/ pli blankan ol la neĝo mem, kaj glatan/ kiel la monumenta alabastro... Aŭdu la kortuŝan tradukon de la kanto de Desdemona... Mi povus citadi ĝis morgaŭ.

Rossetti donacis al ni unu el la plej belaj kaj gravaj tradukoj de nia literaturo, vera ĉefverko de la tradukarto. Kaj mi rimarkas, ne tre surprizite, ke ĉi tiu produktaĵo de la «artisma» skolo de tradukistoj entuziasmigos ankaŭ la «laŭvortisman» skolon: kaj tio indikas la skalon de la sukceso de Rossetti. Al mi ankoraŭ ŝajnas, ke Hamleto, ekzemple, postulas la metodojn de la «laŭvortistoj»; sed mi konvinkiĝis per tiu ĉi traduko, ke la «artisma» skolo de Rossetti estas la nepre bona por Otelo, kaj mi aklamas ĝin kiel triumfon.