Enkomputiligis Don HARLOW |
Eklulis vin en sia sino sort' mizera jam en la vivaŭror'; ĉe falsa violon' de ekzistad' surtera vi dancas kun aflikto en la kor'. La nokto — vicpatrin' — turmentas vin per timo, kruela kiel lup', forrabas la narcison lastan de l' animo, malsuprentiras vin laŭ nigra ŝtup'. Kun via pek', sub bril' elektra, vi promenas kaj festas kun avid', ridante tiel, kvazaŭ vi mem ne komprenas la doloregon de la propra rid'. Kaj per velkintaj ciklamenoj ornamita, vi mem velkinta flor', ebria de la tromp' revenas frakasita, por senti la Malsaton kun dolor'. Jen pendas tie la infanportreto sama, kroĉita al la mur' — en la rigardo klara de l' virgec' iama vi legas nunon vian kun terur'. Kaj ĉiam tiel ... Sed dum la aŭtun' malvirta de via bel', la Mort' neatendite haltos senindulga, hirta ĉe via malŝlosita hejma pord'. Sed, etendinte brakojn por animon preni, Ĝi mirrigardos vin: la ĉiopova Viv' sukcesis antaŭveni — delonge jam vi estas sen anim'! ... |