Enkomputiligis Don HARLOW

Sinjoreto Rikardo

de John WAIN

elangligis Marjorie BOULTON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 93-106

John Wain estas angla verkisto nuntempa, kies unua romano, Rapidu Malsupren (“Hurry on Down”) havis furoron siatempe, kaj lia reputacio kreskas. Unu el liaj plej bonaj kaj universalaj verkoj, La Rivaloj («The Contenders»), brile bildigas la esence absurdan kaj malkrean lukton por prestiĝo, kaj kontrastigas ĝin kun la pli sana, reala koj feliĉa vivo de tria homo, kiu celas realajn homajn celojn. John Wain verkis aliojn romanojn, novelojn kaj beletrajn verkojn, koj kelkajn poemojn tre konsciajn pri semantiko, neordinare originalajn kaj inteligentajn. Same kiel lia nuna tradukintino, li devenas de la madbela, vigle vivoplena industria urbo, Stoke-on-Trent, kaj oni povus konsideri lin kiel novan heredanton de Arnold Bennett, granda romanisto de tiu regiono, kvankam li ne estas iu pola imitanto de Bennett.

Ni speciale dankas al la eminenta verkisto, kiu, kiam li sciiĝis pri esperanta traduko de tiu ĉi novelo, tuj donis specialan permeson, ke ni presigu ĝin, kaj rezignis pri honorario. La kopirajto kompreneb!e restas lia.


Ĉu sekure? Ĉu mia defendsistemo estas en ordo, ĉu mia kamuflado estas lerta? Mi kredas ke jes: la Enciklopedio por Infanoj estas mia plej granda libro, kaj se mi tenas ĝin apogitan antaŭ mi, mi estas relative protektita kontraŭ iu. kiu envenas per la pordo, kiun mi alrigardas; kaj, ĉar mi zorgis, ke mi ne sidu kun la dorso al la fenestro, ne ekzistas risko, ke iu sintrudema stultulo ekrigardos super mia ŝultro. Mi povas ekskribi.

Ne ĉar la kondiĉoj estas perfektaj, kompreneble. Ĝenas min terure, ekzemple, la penso, ke tute bona portebla skribmaŝino staras en la angulo, kaj estas absolute neeble ektuŝi ĝin. Unufoje ekkompreninte la ĝeneralan metodon, mi povus progresi multe pli rapide; kaj ĉiuokaze la precizema mio ege preferus amason da netaj maŝinskribitaj folioj al tiu ĉi malpura kajero. Sed ne eblas. La malpura kajero estas mia sola espero pri ia ajn skribado. Se mi per eĉ unu fingro ektuŝus la skribmaŝinon, la unua persono, kiu envenus, tuj ekkaptus kaj fortrenus min. Kompreneble, sekvus la kutima klukado, kaj pseŭdomodesta fanfaronado, pri mia frumatureco. "Li ne ludas per ordinaraj ludiloj, ne li! Hu, unu tagon li sagis rekte al la skribmaŝino!" — Mi jam povas aŭdi iun idiotan vizitanton, kiu diras: "Mefianikaĵoj interesas lin, verŝajne?" — "Ne, tute ne tiel," ili respondus. "Estas la skriba afero, kiu lin obsedas. Ni tute ne povas deteni lin de libroj kaj paperoj. Li estos vera profesoro; atendu!"

Sed pri kio mi pensas? Uzi skribmaŝinon — mi? Unue, miaj brakoj ne estas sufiĉe fortaj por treni ĝin supren sur la tablon, kaj, se mi sukcesus supertreni ĝin, miaj fingroj estus verŝajne tro malgrandaj por funkciigi la klavojn. Mi observis Lin, dum li tajpis leteron antaŭ kelkaj tagoj: li uzis nur du fingrojn, kaj probable batadis la maŝinon multe tro forte — liaj grandaj kal-pintaj fingraĉoj frapadis kiel martelegoj — sed, eĉ se la duono de tia forto sufiĉus, mi perceptis, ke mi tute ne kapablus. Estas sufiĉe ĝene, teni tiun ĉi inferan krajonon; mia mano doloras, antaŭ ol mi estas verkinta unu paĝon, kaj ĉiuokaze la teda objekto perdas sian pinton tiel rapide, ke mi konstante devas turni ĝin, por prezenti la grafiton aliangule al la papero. Ĝuste tiam, kiam mi estos vere komenciĝinta, kredeble ĝi plene malpintiĝos, kaj mi devos iri kaj serĉadi novan krajonon. Ĉar, kompreneble, ne licas al mi scii, kiel pintigi ĝin. Ĉiuokaze, ne estas pintigilo, kaj mi povas imagi la hurlobruaĉon, se mi provus havigi al mi tranĉilon. La nura ideo preskaŭ ridigas min.

Ne, la sola rimedo estas skribaĉi per tiu ĉi ilaĉo. Kial mi ĝenas min? Kio pelas min al tiu ĉi penado surpaperigi miajn pensojn? Sed dum mi demandas, mi jam vidas la memevidentan respondon. Kompreneble, mi devas skribi miajn pensojn, se nur por ricevi la iluzion, ke mi komunikas al iu, ie, iel. Tion faras ĉiuj malliberuloj; kaj mi, finfine, estas malliberulo en tre reala senco. Estas ne la plej malgranda eblo, ke mi eskapos el tiu ĉi ĉirkaŭaĵo, el la freneziga superrigardado de Li, Ŝi kaj la ceteraj, iam ajn dum almenaŭ la dek venontaj jaroj. Dek jaroj! Difini la longecon de mia kondamno plene senesperigas min. Se mi devus nur elteni dum dek jaroj, kaj poste liberiĝi, ĝui rajton konduti normale, mi kredas, ke mi povus toleri la situacion. Sed estas tiu problemo de adaptiĝo, la eterna malfacileco juĝi, kiom da evoluado mi povas permesi al mi ĉiujare, kiu kredigis al mi, ke mi nepre ne gardos la cerban ekvilibren.

Mi klarigu tre simple. Nun, kiam mi skribas, mi estas ĵus havinta la kvinan naskiĝdatrevenon. Tio signifas, ke la korpo, en kiun mia inteligento iel erarvagis, vivis dum kvin jaroj ekde sia apero el la utero — Ŝia utero. Laŭ miaj juĝkapabloj — per komparoj, kun la aliaj infanoj, kiujn mi renkontas — mi ŝajnas esti, fizike, sufiĉe normala kvinjarulo: mi povas kuradi sufiĉe lerte, miaj parolorganoj povas prononci plenan vortaron (kompreneble mi devas konstante atenti pri tio, kaj estas senĉesa, netolerebla nervostreĉado), mi kapablas vesti min, kvankam mi ŝajnigas, ke mi ne povas butonumi, se la butonoj ne situas antaŭe, kaj ne ĉiam eĉ tiuokaze), kaj mia voĉo kapablas kanti tra oktavo. Sed mia menso — kiom aĝa estas ĝi? Konjekte, mi dirus, ke mi havas menson de viro ĉirkaŭ tridekkvinjara. Estas malfacile diri, kompreneble, ĉar mi ne disponas pri iu ajn ordinara konjekthelpilo. Ordinara tridekkvinjarulo povus taksi sian propran aĝon, se estiĝus ia dubo, per la aferoj, kiujn li rememorus: liaj klaraj memoroj retrorigardus proksimume tridek jarojn, kaj ĉiuokaze li rememorus nekalkuleble multajn eventojn, al kiuj oni povus fiksi definitivan daton. Tio, kio igas mian situacion tiel strange timiga estas la vakeco — iom simila al amnezio supozeble. Mi sentas, ke miaj interesoj estas tiuj de tridekkvinjara viro, sed mi povas senti tion nur ĝenerale. Tiu aĝo estas ĉirkaŭ la Lia, kredeble, kaj mi scias, ke, kiam li gastigas amikojn ĉe la vespermanĝo, kaj mi sukcesis ŝteliri sufiĉe proksimen por aŭdi, tio, kion ili diras, trafas mian ondlongon modere bone. Iliaj diroj ne plene kontentigas miajn interesojn, sed ili ja efikas kiel pli malgrandskala, pli teda kaj pli ripetita speco de tiuj konversacioj, kiujn mi volus havi. Volus, ĉu? Mi oferus la dekstran brakon, se tio ebligus al mi paroli normale kun viroj samaĝaj kiel mi — tio estas, mense samaĝaj. Mi jam ricevas superadekvatajn dozojn de la societo de miaj kvinjaraj kamaradoj: koboldetoj, kiujn iliaj gepatroj adoras kiel okulpupilojn: alivorte, aro da muknazaj, egoismaj buboj, inter kiuj ĉiu estas la centro de sia propra senaera universeto.

Ĉu mi devas detale priskribi la turmentojn, kiujn mi trasuferas? Ŝi, estante inteligenta moderna patrino (tio signifas, sufiĉe ne-analfabeta por elliterumi la artikolojn pri infanvartado en la dimanĉaj gazetoj) kondukadas min, dum kelkaj posttagmezoj ĉiusemajne, por viziti aliajn i.m.p.'ojn — la ekzerco konsistas en tio ĉi: demeti la infanojn ien, kie ili povas ludi kune sed ne frakasi ion valoran, dum la virinoj lasas fali siajn harnodojn kaj kritikas siajn edzojn. Mi devas konfesi, ke mi ĝuis kelkajn amuzajn momentojn, eĉ meze de miaj senesperigaj enuo kaj soleco, kiam mi rampis sufiĉe proksimen por aŭdi, kiel ili babiladas. Ho, kiajn maladekvatecojn ili trovas ĉe la kompatindaj diabloj, al kiuj ili estas ligitaj! — sufiĉas por fari min, kvinjaran, certa, ke mi neniam edziĝos. Sed, kompreneble, mi ne havas okazon sidadi kaj aŭdi tutan ĉapitron da edzinaj plendoj; estas ĉiam la infano — aŭ supozeble mi devus diri, la alia infano — kiu ĉirkaŭmarŝetas, alterne gu-gu-ante kaj hurlante, kaj oni atendas, ke mi kontribuu mian laboron. Estas ja ia speciala infero. Ĉu vi konas tiun senesperan senaplombon, kiu nature inundas maturan viron, kiam oni lasas lin respondeca pri infaneto? — specon de dolora, antaŭtimema senaplombo, kiu fontas el la bone bazita suspekto, ke, post ne multaj minutoj, la kerubeto komencos kriegi nekvietigeble, aŭ englutos ion kaj sufokos sin, aŭ nur nigriĝos vizaĝe, sen speciala motivo? Nu, ĉion tian mi sentas, sed ĝi estas milfoje pli terura pro mia korpa senforteco; ne estante pli granda, peza aŭ forta ol miaj kutimaj ludkamaradoj, mi ne povas eĉ finfine apogi min sur la lastan defendilon de la maturulo — lian grandecon. Kaj pripensu la mensan streĉitecon! Ĝi estas nekredebla. Mi preskaŭ skribis, "Ĝi estas pli terura, ol io ajn, kion mi iam ajn spertis," sed mi memoris ĝustatempe, ke, male, ĝi estas preskaŭ la sola afero, kiun mi ja spertis. Almenaŭ laŭ rememoreblaj travivaĵoj, ĉiu konversacio, kiun mi povas venigi al mia menso, estis aŭ kun iu gu-gu-anta infano aŭ kun iu stulta maturulo, kiu penas imiti infanajn parolmanierojn por egaligi nin. Kaj mi ne scias, kiu estas pli malbona.

Mi tamen devas ja konfesi, ke kompatema providenco indulgis min pri la ekstrema abomenaĵo. Mi almenaŭ ne havis maturan inteligenton dum la jaroj de plena dependeco — aŭ, se jes, mi ne rememoras ĝin. Dum tiu tempo, kiam mi devis porti urintukojn, manĝi nur laktaĵojn, kaj travivi la ceterajn partojn de tiu naŭza vivepoko, mi sciis nenion pri mia embaraseco. Mi ne povas diri, je precize kia momento mi por la unua fojo ekkomprenis la abomenan ŝercon de la sorto kontraŭ mi: okazis iam dum la dua duono de mia kvara jaro, aŭ tiel mi kredas. Mi tiam povis paroli, kaj mi opinias, ke lingvokapablo estas la ŝlosilo, kiu malfermis por mi la tutan mizeran situacion. Mi simple ekkomprenis, iun tagon, ke la parolado de la plenkreskuloj, kiam mi hazarde kaŝaŭskultas ĝin, ŝajnas al miaj oreloj pli natura, ol tiu balbutado, kiun oni atendas de mi. Sed, samtempe kiel mi ekkomprenis, iu instinkto avertis min, ke mi ne sciigu pri tiu sekreto al iu ajn alia. Mi opinias, ke mi ne rezonis konscie pri tio; mi nur paroladis minimume, kaj, kiam mi devis ion diri, mi antaŭkontroladis ĝin, por ke mi ne eligu ion tro frumaturecan.

Ĉar — kaj, se io povas, tio ĉi povos savi kelkajn ĉifonojn da mensa sano por mi — mi estis, kaj restas, firme decidinta, ke mi ne estos infano eksterordinara, ia monstro, io por foira budo. Certe Li kaj Ŝi ne estas tiaj homoj, kiuj fakte metus min en foiran budon; ili ŝajnas bonaj, solidaj burĝaj tipoj — Lia profesio temas pri asekuro. Pli probable, mi iĝus mirindulo en la medicina mondo. Kaj ĉu tio estas pli bona ol la sama afero sur scienca bazo? Se mi ne deziras, ke kamparanoj svarmu en tendo, por primiri mian memorkapablojn, mi eĉ malpli deziras, ke profesoroj kaj tipoj el Harley-strato (l) rigardu min tra siaj dufokusaj okulvitroj kaj prinotetu. Ne! Dio atestu, ke mi intencas kreski kiel normala knabo, iom pli inteligenta ol la aliaj pri siaj lernejaj taskoj, sed nenia monstro.

Tamen, estos luktado. Senpacienco estas mia granda faligilo. Ekzemple, estis al mi tute netolereble, ŝajnigi, ke mi ne scipovas legi. Dio scias, ke ne estas multa legmaterialo en la domo, sed mi kredis, ke, se mi nur povos tramarŝi tiun pasejon, kaj akceptigi oficiale la fakton, ke mi scipovas legi, eble mi povos havigi al mi librojn el biblioteko, aŭ ion tian. Mi tiel infere malsatas informojn. Mi ĵuras, ke mi povus legi ion ajn, jes, absolute ion ajn, kondiĉe ke ĝi estu a) en lingvo, al mi komprenebla, kaj b) enhavus iom da solidaj faktoj, kiujn miaj dentoj povus alpreni.

Nu, do, tuj post mia plena ekkompreno pri la situacio, mi komencis la taskon, akceptigi mian legkapablon. La krajono diseriĝus en acidan polvon, se mi povus priskribi la naŭzajn ruzaĵojn, kiujn mi devis elpensi. Nature, mi komencis, tirante librojn el la bretoj kaj farante movojn, kvazaŭ mi ludus kun ili kun signoj de nekompreno kaj ĝojo. Komence, tio modere bone sukcesis. "Kiel li ŝatas librojn!" ili blekis. Mi ne scias, kiu el ili estis pli ĝoja. Neniu, kiu enpaŝis la domon, evitis babiladon pri mia ŝato al libroj, pri mia emo iri rekte al iii kaj neglekti ordinarajn ludilojn, kaj tiel plu. Mi timis, ke mi konatiĝos kiel Infana Geniulo, sed tion mi ne povis malhelpi. Mi devis daŭrigi mian planitan laboron. La dua paŝo, kompreneble, estis grimpi kiel katido al la sino de iu, kiun mi vidis leganta, kaj tede petadi ilin, ke ili montru al mi, kion diras la skribaĵo. "Mi volas legi!" mi lispadis, preta vomi, kiam mi aŭdis mian propran senartan fuŝparoladan. "Mi volas legi!"

Tio neniam sukcesis ĉe Ŝi. Ĉiuokaze, ŝi neniam sidiĝis por legi ion, kiam ŝi estis sola; kelkfoje ŝi prenis bildgazeton, sed, se mi grimpis al ŝi kaj komencis tiun rutinon kun "Mi volas legi", ŝi nur prenis min, neatenteme, daŭre rigardante la paĝon, kaj demetis min denove sur la plankon. Tio boligis min. Pli ol unufoje, mi preĝis, ke mi ricevu forton por elbati ŝian cerbon. Tio, kion mi trovis speciale furioziga, estis ŝia kutimo, neniam atenti min pli ol duone. Kompreneble, patrinoj alkutimiĝas al tia sinteno, kun etaj infanoj, kaj kredeble la infano ne rimarkas tion. Sed, Dio mia, mi rimarkis, kaj pli ol unufoje mi iris al la alia flanko de la kuirejo, kaj plenintence frakasis tason. Kaj ne ian ajn tason, sed valoran tason el porcelano. Mi progresis tiel, ke baldaŭ ne restis kompleta tablopotaĵaro en la domo. Nature tio reagigis ŝin, kaj tiam ŝi manfrapadis min, ĝis mi ekkriegis. Estis strange, ke mi plorkriis tute same kiel aŭtentika kvinjarulo. Ŝajne la reago funkciis pli fizike ol mense. Dum momentoj de kolero aŭ timo, mi ne povas pli bone regi kriaĉojn aŭ ploraĉojn, ol plenkreskulo povas regi tuson aŭ ternan. Mi — la reala Mio — staras aparte kaj aŭskultas, kiel mi faras bruaĉadon, sed tamen mi ne povas haltigi ĝin. Kiam ŝi batis min, mi blekegadis kvazaŭ murfalige, ĝis la najbaroj povis kredi, ke ŝi mortigas porkon.

Post tempo, mi rezignis pri Ŝi kaj koncentris mian penadon sur Lin. Li estis senpene venkebla. Mi rampadis sur lian sinon, fingromontradis la libron (kiu ŝajnis ĉiam ia kvaragrada detektivromano) kaj rigardadis lian vizaĝon kun sorĉeta "Montru la skribaĵon, Paĉjo! Mi volas legi!" Mi regalis lin per tuta komedio. Nu, kompreneble li estis ravita. Serĉinte a, li diris "Tio estas a; ĝi diras a; tio ĉi estas bo; ĝi diras b". Kaj mi ripetis la sonojn, kaj trovis aliajn tiujn literojn kaj ni progresis banege. Post du-tri kunsidoj, mi trovis, ke mi povas iri kaj sidi en la angulo kun libro; kondiĉe ke mi ne turnu la paĝojn tro rapide, oni akceptis tion kiel sendanĝeran ludon; mi nur sentis grandan intereson pri presitaĵoj, kaj provis rememori tion, kion Li diris al mi.

Mi ellasas multajn detalojn; mia deviga aktorado estis tro naŭza. Sed valoris la penon. Antaŭ mia kvina naskiĝdatreveno, mi venkis pri tiu punkto; ne plu mirigis iun, se mi sidis kun libro, ne nur ĝin rigardante, sed videble ĝin legante. Kompreneble, tio lasis la problemon pri libroj atingeblaj. Mia naskiĝdatreveno rikoltis por mi naŭzajn porinfanajn bildlibrojn. Mi kompreneble devis rigardadi ilin, kaj doni ĉiujn ĝojsignojn, ĉar mi ekposedis proprajn librojn. Kaj, je Dio, kia fatraso! Mia sola metodo, por igi tolerebla la alrigardadon sufiĉe longedaŭran, estis kunmeti pornografiajn alternativojn por la subbildaj rimaĵoj. Sed tio ne tre amuzis min, kiam mi pensis, ke mi povus pasigi la tempon per pli interesa legado.

Mia tasko estis delikata: marteli en iliajn kapojn la ideon, ke legado plaĉos al mi pli ol ludado kun brikoj aŭ ludvakso, sed fari tion sen akirado de reputacio pri elstara frumatureco. Similis al la problemo pri konversacio. Fakte, mi neniam vere mastris tiun taskon pri parolado. Estas tia nervostreĉo, ke kelkfoje mi demandas al mi, ĉu mi ne eliros el mia tuta situacio kiel delireganta frenezulo. Mi zorgas, ke miaj frazoj estu mallongaj, kaj limigas ilin al tre simplaj vortoj, sed mi devas konfesi, ke la rezulto ne multe similas al la senĉesa rivero da sensencaĵoj, kiu fluas el la lipoj de la aliaj kvinjaruloj, kiujn mi renkontas.

Sed tio ĉi estas klara; mi devos elteni ĝis la fino. Ne ekzistas elirvojo krom antaŭena. Iam, nokte, mi kuŝadis kaj fiksrigardadis la plafonon, kaj meditis pri la freneziga, monstra kaj absurda cirkonstancaro. Kial tia puno trafis min? mi demandadis al mi. Ĉu estas ia konkreta ŝerco, aŭ la senkora eksperimento de iu inferdevena, senkompata Dio? Aŭ ĉu estas ia simpla akcidento ie inter la mistera maŝinaro de la universo; ĉu mi erarvagis senkulpe laŭ malĝusta angulo en la tempokoridoro? Kaj, ĉiuokaze, kio okazis pri tiu korpo, kiu iam entenis tiun ĉi menson? Tiu tridekkvinjara viro, kiu iam estis mi — kie li nun estas? Morta? Aŭ gruntadanta kaj fingroludanta en ia frenezulejo ie, ĉar li subite interŝanĝis la menson kun kvinjara infano? Tiaj demandoj marteladis en mia menso, ĝis mi subite decidis, ke mi ne povos plu elteni, ke mi tuj leviĝos, vestos min, forkuros de la domo kaj vagados tra la stratoj; ĝis mi vidos la latunan nomsignilon de kuracisto, poste eniros kaj konfidos min al lia protektado. "Mi alvokas vian helpon, je la nomo de medicina scienco," — tiel mi parolis en mia fantazio. "Mi ne scias la kialon, sed mi estas maturulo, kiu trovas sin enujigita en korpo de infano. Faru ion, pro la dolĉa amo de Dio."

Sed ĉiam ĉe tiu ĉi stadio, haltigis min la demando: kion li eĉ povus fari? Kiu kuracisto, kiu specialisto, kiu kongreso da specialistoj alvokitaj el ĉiuj mondopartoj, povus iel ajn helpi min? Kaj mi refalis en senesperon. Ekzistis nenio, kio helpos min, krom tempo — tempo kaj pacienco.

Jen iu venas, mi devas halti...


Do, jen mi denove. Dio scias, kial mi daŭre riskadas. Mi ne kuraĝas pensi, en kia embaraso mi estus, se iu trovus tiujn ĉi paperfoliojn. Komprenebie, mi kaŝas ilin sufiĉe zorge, en la malorda amaso da infanlibroj en mia ludilujo, sed estas konstanta maltrankviligilo — mia koro ekmartelas, kiam ajn mi aŭdas Ŝin, aŭ la ĉiutagan servistinon, piedbruanta en mia ĉambro. Sufiĉus por doni al mi ulcerojn. Jes, eble mi finiĝos kiel la sola konata kvinjarulo kun duodena ulcero. Tio devus atentigi la medicinan profesion, se mia frumatureco ne atentigos.

Ne estas multo raportinda, laŭ ekstera vivo. Mi intencas trasalti ĉiujn tedajn detaletojn (ekzemple, pri la diable tedega marborda libertempo, kiun ni havis en la pasinta monato). Sufiĉas diri, ke tri monatoj pasis ekde mia lasta skribado, kaj nur unu nova scio elpensiĝis: nome, ke nun estas absolute certe, ke mi freneziĝos. La streĉo de tiu ĉi duobla percepto pri la vivo estas simple tro. Mia menso scias tro da aferoj, pri kiuj mia korpo ne scias. Antaŭ kelkaj tagoj, ekzemple, mi teruriĝis, eksciiĝante, ke mi kapablas sperti amoron. Ŝi gastigis ĉe la temanĝo sufiĉe belaspektan junan familiestrinon; la plimulto de Ŝiaj amikinoj estas malŝikaj kaj ne interesaj, sed tiu ĉi estis junulino, kredeble ĉirkaŭ dudeksesjara, kiu sciis kiel vesti sin, kaj kiu restis eleganta. Mi sidis kaj rigardis ŝin, dum ŝiaj propraj du infanoj bruaĉis en angulo, kaj subite mi ekfantaziis pri ŝia seksa vivo. Ŝi aspektas tre rikoltinda sur tiu kampo, mi pensis. Kaj tute subite mi komencis firigardi ŝin kaj salivaĉi pri tiu penso, tute kvazaŭ mi estus okdekjara. Tio estas, kompreneble, modere ĝusta ekvivalento. Kaj anstataŭ peni regi min, mi daŭrigis, permesante al miaj pensoj tian vagadon, ke mi komencis fantazii, kion mi volonte mem farus kun ŝi. Je Dio, estis terure, naŭzege. Estis nenia korpa indiko, nature; nenia erekto aŭ io tia. Ĉio estis absolute cerba.

Mi enlitiĝis, tiun nokton, en perfekta senespero. Mi pensis, ke mia vivo estas jam antaŭdetruita. Mi kalkulis la jarojn, kiuj devos pasi, antaŭ minimuma ebleco pri ia normala seksa vivo: almenaŭ dektri. Se tio ĉi estus latina lando, mi povus mallongigi ĝis ses aŭ sep jaroj; jen alia ekzemplo pri mia malbonŝanco — se mi devis esti kvinjara, kial mi ne povus esti eta siciliano aŭ argentinano?

Do, tie mi kuŝadis kaj alrigardis la perspektivojn. Se mi povas jam sperti karnajn dezirojn, kiel estos, kiam mi estos iom pli aĝa? Sinsekvaj jaroj da infero, ĝis finfine mia menso disfalos kaj mi iĝos seksfrenezulo. Aŭ frenezece samseksema — jen alia ebleco, precipe se ili sendos min al enloĝa lernejo.

Memkompato engiutis min, kaj mi kuŝadis kaj ploretaĉis. La larmoj iomete malŝarĝis min, tiel ke mi eble estus iel ekdorminta ... sed, kiam mi iĝis dormema, subite venis alia penso.

Prembategante min kiel trabo el la plafono, falis vasta, malvarma, peza ŝarĝo de timo. Ne nur maltrankviieco, sed pura paniko, kvazaŭ mano alpremus mian koron. Mi eksidis en la lito kaj malfacile regis ekkriegon.

Kial mi timis? Simple pro la penso, kiu ĵus trafis min, terura, obseda penso, kiu feliĉe ne trafis m:n antaŭe. Sed, unufoje veninte, ĝi malvarmige ombros mian tutan vivon. Estis: kiel mi scias, kiom da vivodaŭro mia menso rajtas atendi? Se ĝi komenciĝas tridek jarojn antaŭ mia korpo, kiel certi, ke ĝi ne finiĝos tridek jarojn pli frue? Kiam mia korpo estos kvardekjara, mia menso estos sepdekjara; kial ĝi ne laciĝos kaj mortos? Pensu pri tio ĉi, kiel mi pri tio ĉi pensis — viro, kvardekjara, ĉirkaŭrampanta kun morta menso. Neniom da memoro, neniom da parolkapablo, neniom da karaktero. Kiel homo estas post cerbloba ektomio, sed centfoje pli terure.

Kompreneble, trafis min ankaŭ la penso, ke eble mia korpo simple ne povos postvivi la morton de mia menso. Sen menso, kiu kunordigos kaj gvidos ĝiajn impulsojn, korpo apenaŭ povas daŭre funkcii. Aŭ ĉu eble mi restos, kun nur sufiĉe mensa kunordigo, por daŭrigi mian vivon kiei iaspeca idioto?

Tiutempe mi kriegis, vere bezonis kriegi. Mi metis la manon sur mian buŝon, sed ne sufiĉis. Venis la kriegoj, laŭtaj kaj subitaj kiel fajfoj el trajno, en spaco limigita per muroj. Unufoje ekkrieginte, mi deprenis la manon kaj plene malbridiĝis. Kriego post kriego post kriego — nur tio restis por mi, la sola malŝarĝo, mia sola rimedo, por diri al la terura tortura universo tion, kion mi pensis pri ĝi.

Kaj tiam, kompreneble, ni havis la kutiman malkvietigadon; ne estis tre malfrue, kaj kelkaj vesperaj vizitantoj ankoraŭ restis malsupre, kaj Li kuris en la ĉambron, odorante cigarfumon, kaj Ŝi sekvis Lin supren kiel eble plej rapide sur ŝiaj altaj kalkanumoj, kaj ili alprenis min el la lito kaj diris "Nu, do, nu, do!" kaj "Li havis inkubsonĝon!" kaj hipotezis, kion mi eble manĝis, kio malordigis mian digeston.

Mi ne plu kriegis. Sed tio estis la unua momento, kiam mi eksciis, ke mi malamas ilin.

Nu, jen ekiro. Ŝi estas graveda. Mi eksciis tuj post ili, sed ne estis malfacile; la kuracisto konfirmis ĝin nur antaŭ tri tagoj, kaj jam la tuta urbo devas scii. Nek Li nek Ŝi povas priparoli ion ajn alian, komprenebie. Li tiel kokfiere promenas, ke oni povus kredi lin la unua viro, kiu produktigis inon. Ventoplena azeno! Kial, aldone al miaj aliaj suferoj, mia destino donis al mi seninteligentan stultulcn kiel patron? Kaj ni ne parolu pri senmensa, mallarĝvida, etetanima laktobovino kiel patrino, kiu neniam dum la tuta vivo havis unu penson, kies temo ne estis, rekte aŭ malrekte, la funkciado de la propra korpo. Mi devas nur rigardi ŝin kaj mi vidas ŝian tutan intelektan historion en tiu ronda, nenion esprimanta vizaĝo kun la okuloj larĝe apartaj kaj la mallarĝa frunto. Ekde ŝia sesa monato, ĝis la geedziĝa tago, kiel kapti viron: ekde tiu tago, ŝia propra rolo kiel naskopova mambesto. Ĉio estas tro krude aĉega. Mi ne komprenas, kial unu aŭ la alia portas vestojn aŭ marŝas sur du piedoj. Kaj kiel ili misuzas la dian donacon de parolkapablo, reala matura parolkapablo, kies uzon dum nur dek minutoj mi tiel alte pagus! Dum mi sidkuŝadas sur la tapiŝeto, ŝajnigante, ke mi amuzas min per ludiloj, kaj aŭskultas la gruntadon kaj bovblekadon, kiuj inter ili anstataŭas konversacion, mi sentas min vere kolerfreneza, ĉar tiuj du lignokapuloj rajtas uzi tiun valoregan teknikon, kiam mi ne rajtas.

Kaj nun, se plaĉas al vi, ili estas maltrankvilaj pri mi. Jes, maltrankvilaj. Ili rimarkis, ke mi kondutas strange, kiel ili diras. Unu-du el la aliaj modernaj junaj patrinoj diris, ke mi ŝajne ne kondutas kiel kvinjarulo. Jen, post mia tuta penado, jen dankemo, ĉu ne? Se ili nur scius pri tio, mia rolludado, ĉiutaga, senĉesa, horon post horo, de kvinjarulo estas la plej virtuoza specimeno de aktora arto, kiun ili iam ajn vidos. Mi tre atente studadis la aliajn bubetaĉojn (je Dio, kian esplortraktaton mi povus verki pri infanpsikologio! sed mi ne verkos; mia sola ambicio estas la eblo forgesi pri la tuta afero), kaj, por ke mi ludu mian rolon realisme, mi izolis la du karakterizojn, kiuj, esence, indikas la kvinjaran homo sapiens. Kompreneble, la unua estas egoismo. Morale, la karuletoj, kun kiuj mi devas ludi, estas ĉe la sama stadio, kiel novnaskito. Ili perceptas siajn bezonojn kaj instinktojn, sed nenion pli. Ili ne komprenas la konceptojn de dankemo, lojaleco, amikeco, nenion, kio interrompus la tujan apetiton de la nuna momento. La alia karakterizo estas ĉarmo. Ne, mi donos al ĝi majusklon: Ĉarmo, malaŭtentika, malsincera, sirope elgutanta ĉarmo. Tiufake la kvinjarulo vere progresis multe post naskiĝo. Kiam bebo deziras ion, ĝi etendas la brakojn kaj krias. Kiam knabo aŭ knabino kvinjara deziras ion (la seksoj samas pri tio ĉi), ili ekfunkciigas sian Ĉarmon. Estas nekredeble, vidi tiujn miniaturajn filmsteletojn, kiuj rigardas supren al siaj gepatroj, kaj flirtigas la okulharojn kaj ridetas, kiam ili volas manipuli ilin! Kaj mi ne kulpigas ilin! La gepatroj, stultuloj, estas tiel facile delogeblaj. Iu ajn objektiva observanto povas vidi, ke la infanoj nur mistifikas ilin, sed la gepatroj mem neniam perceptas tion. Estas, kvazaŭ ili estus hipnotitaj.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi "ludis" kun graslipa idioto samaĝa kiel mi, filo de sinjorino, ĉe kiu ni temanĝis. La vetero estas nuntempe bona, kaj ili puŝis tiun ĉi infanon kaj min en la malantaŭan korton, kiun tiu pretendema stultulino nomis "la pavimita ĝardeno". Ĉio iris glate dum tempo — li estis perdita en ia fantazia mondo kaj mi malmulte atentis lin. Sed baidaŭ lia privata mondo evoluis al punkto, kie, verŝajne, li bezonis kelkajn tasojn kaj subtasojn. Ne demandu al mi kial; eble li vidis sin kiel servanton, aŭ ion tian. Do, li trotis en la domon, kaj mi povis aŭdi bruon de potoj kaj argumentadon. Lia patrino, kompatinda stultulino, penis persvadi lin, ke li ne portu tasojn kaj subtasojn el la dcmo, aŭ se li insistas, ke li ne prenu la plej bonajn, sed atendu, ĝis ŝi trovos kelkajn malnovajn kaj difektitajn. Ili interparolis pri tio iomete; tiam la virina voĉo ĉesis; verŝajne ŝi foriris por trovi la malnovajn tasojn. Kompreneble, la tuja sekvaĵo estis, ke li montris sin ĉe la pordo, kun amaso da tasoj kaj subtasoj, ne tre bone ekvilibrigita, sur la manoj. Malantaŭ li, sed ne kuraĝantan malobei al liaj deziroj — la pasteĉvizaĝa sinjoro kaj mastreto — mi vidis Ŝin, mian patrinon, kiu maltrankvile rigardis, dum li serene malobeis al sia patrino. Li venis en la korton, demetis la tasojn kaj subtasojn sur la brikojn kaj komencis plenigi ilin per sablo, aŭ fari ion tian. Lia patrino revenis, kaj la du virinoj venis el la domo, kaj maltrankvile rigardis lin dum tempeto, sed li simple ignoris ilin. Ili ĉirkaŭŝvebadis, penante trovi kuraĝon por forpreni la tasojn kaj subtasojn kaj toleri la neeviteblan kriaĉadon, sed finfine ili konsolis unu la alian, dirante, ke li ŝajnis ludi kun ili sufiĉe zorgeme, kaj probable ne frakasos ilin, kaj ili decidis lasi lin tiel. Mi eĉ aŭdis Ŝin diri, dum ili reiris en la domon, ke estos utile, ke li alkutimiĝu al tenado de delikataj porcelanaĵoj. "Rikardo estas terurulo pri tio." ŝi diris. "Konstante frakasas miajn plej bonkvalitajn potojn. Estas lia sola vere malbona faro."

Rikardo. Tiel ili nomas min. Ĝuste tia bona, burĝa, nesensacia nomo, kian ili kredus taŭga.

Nu, ĉio paciĝis. La knabeto daŭre fuŝludis kun la potetoj kaj murmuris ian sensencaĵon al si mem: li venkis en la konkurso pri volofortoj, kaj estis tute kontenta. Kaj subite — mi ne povas precize priskribi kiel — malvarma kolero ekfluis interne de mi. Stultaj, molaĉaj bovinoj! mi pensis. Kial ili tiom indulgas lin? Ili bezonas severan lecionon. Kaj mi marŝis rekte al la potetoj, kaj regalis du el ili per sesgradan piedbaton. Splitoj el porcelano flugis ĉiudirekte: fakte, la tasoj tute diseriĝis, kiam mia piedo tuŝis ilin. Estis iom kontentige, kiel treti glanojn. La infano ekhurlaĉis, kompreneble, sed antaŭ la apero de la venĝontaj familiestrinoj ĉe la pordo mi troviĝis ĉe la alia flanko de la korto, kaj ludis kun pilko. Nature li plore protestis, ke aŝa ŝima 'Ikardo venis kaj frakasis liajn tasojn, sed oni ne atendas verdiremon ĉe kvinjaraj infanoj, kaj per iom da larĝokula kerubaspektado mi sukcesis ŝajnigi lin senhonta mensoganto.

Dum tiu tuta vespero mi sentis min pli bonfarta. Mi sentis, ke mi iom kontribuis al edukado pli disciplinita, kaj entute ke mi ne estas tiel senpova kaptito en la plenkreskula mondo, kiel mi antaŭe opiniis.

(Daŭrigota).


Piednotoj

(l) Londona strato, kie loĝas multaj eminentaj kuracistoj.