Enkomputiligis Don HARLOW

... Sed ankaŭ tiu tempo ...

de Baldur RAGNARSSON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/3 (n-ro 39) paĝoj 115-120


Par le ciseau tirées
Pour devenir ces lys
Paul VALERY.
I
Bordo zumlabora
forgesigas foliumon de la tempo
pri niaj libroj velkiĝantaj jam.
Ni fartas malpli bone
ol eventuale kredigus nia bruo
sub senindulga metalo de la tago
kiam ekflamoj trafulmas
kaj ĵetas brilajn bombojn
subit-akutoj.
Kaj ni kuregas
por ke la paŝegfrapoj timigu for
eterajn flustrojn el la mara vasto.
Ni strebas sur la bordo
dum foliumas fatale niajn librojn
la tempa vento.
Kiu legas nin?
Mi ne scias. Strangaj flustroj dumas.
Aŭskultas kiu?
Ŝipo ĉe la kaj'
ankaŭ ĝi estas brua! Kiel do!
Ho — tiu mara mondo! Ĉu ne eble
viziti vin sen helpo de subporto
bord-devena, ekiri sen malmolo
sub la piedoj? Io nevidebla
devas viziti nin!
Jen pasas nubo.
Ke okuloj niaj fariĝu kvazaŭ vitro
privualita por ne reflekti plu
la tagajn lumoĵetojn! Vespero venu
kun mola nebulo porte de la maro,
kvieto kaj mallumo, kaj ni kuŝu
malstreĉe, fermokule apud la maro
lasante tiujn flustrojn trankviligi
niajn lacegajn mensojn, kaj la velkaj
rompsekaj folioj de niaj vivolibroj
sorbu la benan humidon de la nokto
por normaliĝi!
Estas iu fino.
Sed dum la vivo ne forlasis nin,
espero restas, sed ankaŭ tiu tempo.
II
Veloj kaj noblaj mastoj
sur la retino, kilo majestas
traetas la optiknervon, lumrapide,
por fali senŝirme
en l' abismon.
Homoj
sur la ferdeko, serenaj kaj seriozaj,
haroj taŭzitaj kvazaŭ centmil flagoj
en ŝtorma fluo, brustoj
ŝvelfortaj, ŝtalaj kun la tuta kresko
de viva vol' interne.
Altaside
tronas ŝipestro, senegala vaste
tra spac' kaj tempo: la Diablo mem!
sub formo plej durega: homa koro.
Nian spiriton skuas traf' kaj trem'

Ne plu ni dormu, kuru al labor'
dismovi niajn murojn, profundigi
la mensa puton eĉ se la monda mem
krevegos en ruinon, prirabita
je subtenaĵoj!
Kia nobla mien'
lumas el tiuj vizaĝoj sur la ferdeko!
Kion simbolas ili? Ĉu eble fidon
pri tiu stranga entreprenego sub
gvidado de la plej misfama Duko?
Jen paradokso, necesas tial tre
mediti pri la tuta komplikaĵo
ankoraŭ noktojn tri por trovi solvon
pri ĉiuj kvankam, tamen, sed kaj se.
III
Nek bono nek malico. Kio do?
Nur ŝvebo tra la ondoj: miskompreno
saltante piedfingre inter pintoj
fluktuaj — kia vido! — kvazaŭ birdo
en ludhumoro!
Kaj la Diablo do?
La dura koro? Jes. Nur fantometo!
Kiun timigus fantomoj niatempe?
Kaj tamen indas diri «bonan tagon»,
«bonvenon» eĉ al tiu nobla mov',
ĉar ŝajno kaj realo interlimas
laŭ manier' mistera.
Ni vidis falon.
Aŭ sentis. Tio gravas? Ne, ĉar ofte
la nevidebla faras pli da ĝeno
al nia san' ol plena ŝtona tuŝ',
aŭ da feliĉo, same kompareble.
Ni vivas strange, iel du-valide,
tiel oblikve kiel mita besto,
reala en spegulo de knabin'
sed tamen sen ekzisto.
Du-direkto:
abstrakto en konkreton, kaj inverse.

Kaj ŝipo falas. Kurioze plu?
Metamorfozi: jen la tuta sorĉo
kaj pepi kiel birdo en mallum'.
IV
Estante maro mem kaj senti kilon
trasulki ĝin dum nokto kiel brusto
de iu cigno fabela, ni meditas
pri dualismo: kiel materio
spiriton glavas, aŭ kiel homo ĉiam
nutras tendencojn nepre malakordajn
en sia koro: amon kaj kruelon.

Kaj senti plie kiel hisi velon
de tiu ŝipo kiu kilas nin,
ĝi memorigas pri la bat-impeto
de vila mano kiu tenis sabron
kontraŭ senkulpo kiu eĉ silentis
je mortopiko, kvazaŭ ia Di',
profunda, nekonebla, kiel maro.

Ankoraŭ senti kiel ŝipanaro
klopodas draste je rado kaj remil',
ĝi repensigas pri la firma mano
de h~moj ŝtalaj, fidegantaj sin,
neniel tre malbonaj, tamen ofte
senkore misfarantaj aŭ pro timo,
aŭ reg-mani', frenezo, memadoro.

Ni sentas la rapiron tra la koro
pikiĝi malrapide, kiel ŝipo
kutimis veli en antaŭaj tempoj
sen ŝraŭbo kaj maŝin' kaj dankas jam,
pensante pri la ŝtalo kaj turnegiloj,
ke malmoderno regas sur la maro
de nia mens', kaj ne pli tranĉa faro.
V
Kaj tiu ŝipo, tiu mar' kaj tempo:
ni devas dissolvi nin!
Ho kia sorto!
La ĉarpentaĵo travideblas jam
simile homskeleton: kia suno
alruĝas tie inter ripaj traboj?
La ŝipo sinkas brave: kaj ia maro
estas vaporo antaŭ kosma ardo ~
La tempo mem: pri ĝi ni ja tro funde
miskomprenegas!
Kio restas do?
Nur kuŝi fermokule, sur la bordo
post tago brua, aldirekti aŭdon
por falsaj flustroj, tiel trankviligaj,
lasante niajn sekajn vivfoliojn
sukiĝi en humido de la nokto
por normaliĝi!
Estas iu fino.
Sed dum la vivo ne forlasis nin,
espero restas, sed ankaŭ tiu tempo.