Enkomputiligis Don HARLOW

La aŭtuno

de John KEATS

elangligis K. KALOCSAY

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 121


Temp' de nebuloj kaj de matura frukto-pleno,
plejintimul' de l' suno kreskiga! Vi, kompanoj.
konspiras, kiel ŝarĝi per riĉa frukto-beno
la vitojn ĉirkaŭ l' rando de la tegment' el kanoj,
kurbigi per pom-pezo la muskajn arbojn farmajn,
plenigi ĝis plejmezo la fruktojn per maturo,
ŝveligi la kukurbojn, remburi abelŝelojn
per dolĉa kerno, kaj pli, kaj ĉiam pli tra l' ruro
kreskigi tardajn florojn por la abeloj svarmaj,
ĝis ili kredas, ke plu ne ĉesos tagoj varmaj.
ĉar ĝis trans rando ŝtopis Somer' iliajn ĉelojn.

Kiu ne vidis ofte vin inter riĉo pleja?
Kiu ajn foje serĉas ekstere, vin retrovas
sidanta senzorgeme sur sojlo gren-teneja;
mildleve viajn harojn la kribra vento blovas.
Aŭ vi en silk' tranĉita de vi, en dormon svenas
pro la odor' papava, kaj 1asas en trankvilo
la sekvan serpo-tranĉon da herb' kun ties floroj,
aŭ, kiel rikoltisto, vi firme rekta tenas
nian ŝarĝitan kapon dum riveret-trairo,
aŭ paciencrigarde ĉe la pomvin-premilo
pri ties lastaj gutoj vi gvatas hor' post horoj.

Kie jam estas kantoj de 1a Printempo, kie?
Ne zcrgu ilin, ankaŭ vi havas ja muzikojn,
dum palas tago softa sub nuboj agonie
kaj roznuance pentras la stoplojn de tritikoj,
jen, triste ĥoro zuma de etaj kuloj veas
inter river-salikoj, en sink' aŭ supren-treno,
laŭ mort' aŭ rebibiĝo de la facila bento,
kaj de l' montetoj laŭte la grasaj ŝafoj beas;
la griloj kantas, kaj kun soprana kantileno
la rubekolo fajfas en bienet-ĝardeno,
kaj en ĉieloj ĉirpas hirundoj po taĉmento.