Enkomputiligis Don HARLOW

Voĉo el Brazilo

de Karolo PIĈ

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 156-159


Castro Alves — ELEKTITAJ POEMOJ — eldonita de Universitato de Bahia Ministerio de Edukado kaj Kulturo. Zamenhof-Jaro — 1959 — Rio de Janeiro — Brazilo.
La libro estas havigebla kontraŭ alilandaj libroj aŭ binditaj jarkolektoj de revuoj, proksimume samvaloraj al steloj 20 por ekzemplero. Kun tiu celo sin turni al Associaçao Baiana de Esperanto, Av. 7 de Setembro, 28 — Salvador — Bahia — Brazilo.

La esperanta literaturo ne konas limojn kaj kontinentojn. Ĝi estas la sola literaturo, kiu estas plene universala kaj tutmonda! Pri tio atestas eĉ la ELEKTITAJ POEMOJ de Castro Alves, lerte tradukitaj de Leopoldo H. Knoedt.

Castro Alves mem ne estas nova aŭtoro. Li naskiĝis la 14an de marto 1847 en Bahia. Lia vivo estis movoplena kaj tragedia. En 1869 li perdis unu piedon, trapafitan dum ĉaso. Sed samtempe li devis lukti eĉ kontraŭ insida pulmomalsano. Kaj en ĉi tiu lukto, bedaŭrinde, li malvenkis. Li mortis en Salvador la 6an de julio 1871, nur 24-jara. Laŭ sia ekstera sorto iomete li similis al kelkaj same gloraj kaj romantikaj staturoj de la monda literaturo: lordo Byron, la ĉeĥa Karel Hynek Macha, kaj aliaj.

Tamen, legante liajn ELEKTITA,Jn POEMOJn, oni sentas bedaŭron pri unu afero. En la nelatinida medio la nomo de Castro Alves estas tute nekonata. Tial detala studaĵo pri liaj vivo kaj laboro estus tre bonvena! Sed la mallonga, apenaŭ duonpaĝa informo, kiu antaŭiras la POEMOJn, ŝajnas al mi iom tro avara kaj konciza! Eble ĝi estas sufiĉa por meze klera hispanoamerikano. Sed ĝi ne estas sufiĉa oor scivolema mezeŭropano!

Mi ne avidas tradukaĵojn. Tial ankaŭ tiun ĉi libron mi eklegis kun malsimpatio kaj suspekto! Sed, ĉe Jupitero, la verko surprizis min tuj ekde la unua paĝo. La libro kaj Ameriko; Ahasvero kaj la geniulo; 8onan nokton; Jezuitoj; Ĉe la mitingo de la Pankomitato; La jarcento; Adiaŭ, mia kanto; Tragedio sur maro; Voĉoj de Afriko; La kruco apud la vojo; jen, senelekte, kelkaj titoloj de la plej belaj pecoj de la libro! Sed, memkompreneble, ankaŭ la aliaj pecoj estas interesaj kaj valoraj!

Castro Alves amis la vivon! Sed li amis ĝin iom alimaniere ol la aliaj. Ĉiam ja oni amas tion, kion oni ne posedas! Kaj li amis ĝin tiom pli, ĉar li sciis ke, baldaŭ, li devos adiaŭi ĝin! Tiu scio pelis lin. Pro ĝi li hastis kaj rapidis! Kaj li ĉasis la tempon, kiu pasas! Ĉar nur la estanta momento vere estas! Ĉar morgaŭ, eble, estos nenia morgaŭo plu! Ĉar morgaŭ, eble, estos jam tro malfrue! Kaj tial: carpe diem!

Krome, eble, li eĉ timis la morton. Se, entute, oni povas nomi timo la obstinan emon ekzisti, tiun furiozan volon ne forlasi la sunon, kiu lumas, la rozojn, kiuj floras, kaj la muŝojn, kiuj zumas ... Li timis la morton. Kaj tiom pli intense li vivis la minutojn, kiuj ankoraŭ restis kaj kiuj sin proponis.

Li sciis, ke li ne plu realigos siajn planojn kaj intencojn. Li konsciis, ke li ne gajnos la ludon, kiun li ludas kun la Morto! Kaj li estis melankolia kaj malgaja.

Normala junulo esploros knabinajn jupojn kaj korsetojn, tamen li ne zorgos pri la homaj malespero kaj mizero! Ne pro tio, ke li estas sensenta kaj malmilda, sed simple nur pro tio, ke li estas tro juna kaj nematura, kaj ke li ne scias imagi la doloron!

Eble ankaŭ ftizulo esploros la knabinajn jupojn kaj korsetojn, sed krome li eĉ kompatos remantan negron, plorantan sklavinon aŭ sovaĝan ĉasiston! Ĉar nur larmanta homo kapablas larmi kun la larmantaj! Kaj nur mizerulo emas mizeri kun la mizeraj!

Sendube ĉio ĉi estas interesa! Sed se temus nur pri tio, verŝajne oni lasus la malnovan poeton plu kuŝi en la ne malpli malnova laŭra sarkofago, kaj oni ne ĝenus lian dormon! Sed tiu poeto de la deknaŭa jarcento restis strange aktuala eĉ en la nuna tempo. Tra la prismo de liaj poemoj la dudeka jarcento vidiĝas tia, kia ĝi vere estas: krima, malhumana, terure kontraŭhoma, freneza, devia, mistifika kaj diabla, malpura, abomena, diktatura, tirana kaj terora!

Por mi, mezeŭropano, la lokoj, el kiuj devenis Castro Alves, estas iom foraj lokoj! Mi ĝojas, ke nun mi povas konstati ke, krome, ili estas eĉ homaj lokoj, kaj ke, de nun, ili iĝis iom pli proksimaj!

La ELEKTITAJn POEMOJn oni eldonis en la kadro de la granda Projekto Oriento-Okcidento, iniciatita de UNESKO. Nu, por tiu celo apenaŭ oni povis trovi pli taŭgan verkon ol ĝuste ĉi tiun Voĉon el Brazilo!

Kiel mi jam diris, la ELEKTlTAJ POEMOJ estas tradukaĵo. Sed, feliĉe, ili estas bona tradukaĵo, certe multe pli bona ol pluraj aliaj tradukaĵoj! Pri tio meritas la tradukinto Lecpoldo H. Knoedt! Kvankam, memkompreneble, ankaŭ en ĉi tiu tradukaĵo oni povus trovi makuletojn!

Ĉe la komenco de la libro certagrade ĝenas la interpunkcio, iom konfuza, miaopinie! Krome eĉ streketoj, kiuj dividas iujn partojn de la frazoj, ŝajnas troviĝi en nekonvenaj lokoj. Evidente la esperanta normo estas iom alia ol la nacilingva, kaj ne estas eble intermiksi ilin.

Plene mi konscias, ke la tradukado estas nek ludo, nek facila sporto. Tre ofte la tradukanto devas fronti problemojn, kiuj estas preskaŭ superhomaj. Tial ĉiam kaj ĉie la poezio ĝuis iajn faciligojn kaj licencojn. Tamen eĉ tiam validas la Kaloĉaja admono, ke la vortordo estu vortordo kaj ne vorttordo!

Certe de l' amo rozo ne estas nekomprenebla! Sed rozo de l' amo estas pli komprenebla, ĉar pli simpla kaj normala. La preferata de virin' esenco ne estas rekte kontraŭgramatika. Sed eble ĝi estas iom kontraŭstilistika. Ĉi tie, tamen, la tradukinto povus helpe alvoki la ritmojn, rimojn, la silabonombrojn kaj la aliajn artifikojn! Mi allasu! Sed kial sin ĵetis la Diino en de l' Titan' brakumon!? Kial ne sin ĵetis la Diino en la Titan-brakumon!? Tiu ĉi skemo ripetiĝas sur pluraj lokoj de la libro. Mi ne konas la portugalan lingvon. Povas esti, ke eble ĝuste tie la tradukinto nur sekvis la portugalan originalon! Malgraŭ tio en Esperanto tia «renversita» vortordo ne impresas bone, eĉ se ne paroli pri tio, ke iam ĝi povas esti eĉ konfuza!

Amiko Auld konsideras min furioza frakasanto de tradukaĵoj. Bedaŭrinde, mi estas nek frakasanto, nek furioza! Mi nur, simple, ne ŝatas virinojn! Mi ŝatas belajn virinojn! Mi ne kontentiĝas nur per la enhavo! Mi volas ĝui perfektan lingvaĵon!

Principe Sam Ideano ne malŝatas la poezion! Eĉ la tradukitan paezion li ne malŝatas! Sed ĝuste bagatelaĵoj kiel de l' amo rozola preferata de virin' esenco ĝenas kaj forpuŝas lin! Ĉar ili kapablas tute nebulumi la sencon kaj enhavon!

Kial preskaŭ ĉiujn niajn poemojn oni devas studi? Kaj kial oni ne povas nur simple legi ilin? Sed, diable, poezio, kiun oni devas deĉifradi (laŭlingve!), tute ne estas poezio! Reto Rossetti estas poeto. Kaj Baghy estas poeto! Kaj Raymond Schwartz estas poeto! Kaj Zamenhof estas poeto! Ĉar mi komprenas ilin! Sed pri kelkaj aliaj mi povas nur miri kaj cerbumi!

Tamen mi citu ankoraŭ tiun ĉi ekzemplon: virina sin' aroman tiom havas. Mi konscias, ke tio ne estas precize la samo, sed, prefere, mi dirus virina sin' aromon tian havas. Ĉiam, kiam mi devus elekti inter la senca klareco kaj la lingva klareco, mi elektus la lingvan klarecon! Krome, tute bone oni povus traduki eĉ jene: virina sino tiom bonodaras! Tiel, cetere, procedas ĉiuj grandaj tradukistoj. Ofte mi admiris la elanglajn poemtradukojn de Auld kaj Rossetti! Mi ne scias, kiom ili fidelis al la angla lingvo. Sed mi vidas, ke ili plene kaj perfekte fidelas al Esperanto! Kaj tio estas la sola, kiu interesas min (kaj kun mi la aliajn mil legantojn!)

Tamen, fine, mi ne estas tute certa! Mi timas, ke nun oni eble opinios, ke la ELEKTITAJ POEMOJ de Castro Alves estas libro nebone tradukita! Nenio tia estas vera! Male, la kvalito de la tradukaĵo klare troviĝas super la kutima nivelo! Kaj se mi tamen riproĉis iujn faktojn, tio ankoraŭ ne signifas, ke mi riproĉas la tradukaĵon mem! Ĉar — mi ne volas nur recenzi. Mi volas eĉ diri ion, aerumi la problemojn, kiujn la libroj levas. Kaj la ELEKTITAJ POEMOJ de Castro Alves nur donis al mi la okazon ...!