Enkomputiligis Don HARLOW

El la infanlando

de A. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 134


Knabo montras unu sian desegnaĵon al la pastro, dum la kateĥizado.

— Kion tio prezentas, fileto mia?

— Dion la Patron.

— Sed, fileto, neniu iam sciis, kiel aspektas Dio la Patro.

— Nu do, de nun oni scios!


Franciska, dum la dimanĉa meso, montrante al sia patrino la ruĝan altarlampon:

— Diru, panjo, ĉu ĝi baldaŭ fariĝos verda, ke oni foriru?


Frederiko al Luiso:

— Kian aĝon vi havas?

— Mi ne scias.

— Ĉu la knabinoj interesas vin?

— Ne.

— Do, vi estas kvarjara, kiel mi.