![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ne pro la amo kaptis min ia senlima angor'. En la silento spegule klara iras sur strat' mi kun trista kor'. Ĉu ekmemoris mi kanton iaman aŭ min turmentas perdita hejmec'? Cento da nuboj suden ruĝfiŝe naĝadas sen ĉes'. Ĉu adiaŭan froston mi sentas, majon forlasos kaj florojn de l' ter', aŭ poezi' infanmanojn etendas al la poeto kun loga tener'? |