Enkomputiligis Don HARLOW

Via am' delonge pasis

de V. LUGOVSKOJ

elrusigis Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 155


Via am' delonge pasis.
Mia daŭris multe pli.
nur tombetojn ĝi postlasis,
preteriras ilin ni.

Kio kuŝas en la tombo,
ni duope
scias nur.
Forrapidis kvazaŭ ombro
mia am' kaj kortortur'.

Ĉio pasis.
Tiel estas.
Kial pikon sentas kor',
kaj susuras en tempesto
la betul' per sia or'?

Ŝajnas la naturo muta,
froste blua kaj sen lim',
kaj neniu en la tuta
vasta mond'
similas vin.