Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Malsata ŝtono de Rabindranath Tagore

de Michel Duc GONINAZ

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 151-154


MALSATA ŜTONO Kolekto da rakontoj de RABINDRANATH TAGORE — Tradukis el la bengala lingvo Lakshmiswar Sinha — Illustraĵoj de Sukhamoy Mitra — 128 p. — Serio Oriento-Okcidento no 1 — Eldona Societo Esperanto. Malmö 1961.

La ludo de la realo kaj de la fabelo en tiuj rakontoj similas al la konduto de la heroo de Malsata Ŝtono, kiu jen surmetas eŭropajn vestojn por plenumi dumtage sian oficistan taskon kaj ĉe vesperiĝo vestas sin kiel tradicia nababo kaj fumas akvopipon por renkonti la noktan fantomon de la persa belulino.

Fabelo kaj realo intimas en tiuj sep rakontoj, sed la fabelo mem ne baziĝas sur konvenciaj elementoj: ĝi ĉiam aperas kiel mikso de realo kun fantazio, kun sonĝo — aŭ inkubo.

Ĉu la historio de la malnova marmora kastelo, kiu alsorĉas kaj englutas la enloĝantojn, estas vera, aŭ ĉu "la rakonto de komenco ĝis fino estis konstruita nur de (...) (la) fantazio" de la mistera kaj filozofiema kunvojaĝanto? Kaj pri la historio de la Princino — Mahometanino, fariĝinta mizera vagulino pro amo al la soldato-bramano, la aŭtoro mem konfesas kun rideto: "Kredeble mi kompostis (tiel != aranĝis) per mia fantazio verkon en (tiel != el) la densa montonebulo kunmiksita kun mia fumado; kredeble tiu mahometana bramanino, tiu fortikaĵo ĉe la bordo de Jamuna — eble neniu estis reala."

Tamen la realeco estas, ĉe ĉiu paĝo, sub niaj okuloj. Ĝi estas bildo de Hindujo — pli precize de Bengalujo — en la fino de la dek-naŭa jarcento, sub la angla regado.

La atmosfero de la nababaj tempoj estas jam nur rememoro: "Antaŭ ducent kvindek jaroj Ŝaho Mamud la dua konstruigis la kastelon en ĉi tiu trankvila loko por plenĝui la vivon. Iam, fontano en ĝia banĉambro ŝprucigis rozodoran akvon kaj en tia belega kaj trankvila ĉambro la belaj persaj junulinoj antaŭ banado malligis la longajn hararojn kaj, sidante sur ŝtonaj benkoj kaj streĉante siajn nudajn piedojn en bonodoran akvofluon, kantis "Gaĝal" en akompano de setaro." (Malsata Ŝtono) aŭ:

"Kiam mi aŭdis lingvon parolatan de nababfilino en la moderna monturbo Darĝilingo — ĉirkaŭita de dika nebularo — ekaperis kiel fantazio antaŭ mia anima okulo — aro da grandiozaj palacoj — kiuj estis konstruitaj el blanka marmora ŝtonaro — surstrate bele ornamita aro da ĉevaloj kun longaj vestoj — sur dorso de elefanto seĝo kun baldakeno bele konstruita kun oraĵo — diverskoloraj turbanoj sur kapoj de loĝantaro — abunda kostumo el muslino — kurba kaj brilanta tranĉilo pendigita ĉe ĉies zono — belega sandalo kun ornamita pintaĵo — longa libertempo — abundeco de kostumo sur la korpo — grandega, preskaŭ senlima ĝentileco." (Malespero).

Sed al la realeco de la jaroj 1890-1900 apartenas la reĝetoj, la bramanoj, la grandbienuloj, la fremdaj "sahiboj", kaj la amaso de la humila popolo: lutenantaj kamparanoj, paŝtistoj, fiŝkaptistoj, vagantaj aktoroj. Jen sub niaj okuloj aperas la spektaklo de ĉaro-festo sur vendoplaco, jen ĝis niaj oreloj alvenas la sono de fluto anoncanta la edziniĝan feston de dekdujara knabino...

Al tiu realeco apartenas la koloniista fenomeno. Hieraŭ kiel hodiaŭ, la Eŭropanoj — egale ĉu Francoj aŭ Angloj — kvazaŭ imagas, ke la indiĝenoj — egale ĉu Araboj aŭ Hindoj — "ne povas esti konsiderataj kiel homidoj." Kaj en la rakontoj Malespero kaj Nubo kaj Suno ni vidas, kiel sin levas kontraŭ la fremda reganto unuflanke la reprezentantoj de l' pasinto, kiel la ribelanto-heroo Kesarlal: "Kesarlal opiniis, ke ni devas forpeli la blankulojn, kiuj manĝas bovinviandon (...) kaj ke denove la Hinduoj kaj Mahometanoj ŝakludu por akiri regadon de Hindustano" — aliflanke la reprezentantoj de la kreskanta intelektula klaso, edukita anglalingve, kiel la juna juristo Sasivusan, la grandanima "studama sinjoro".

Sed la ŝlosilo de tiu novelaro ne troviĝas en la sociaj problemoj. Kaj eĉ: la vera realeco restas ekster la historiaj akcidentoj. Ĝi kuŝas en misteraj elementoj, samtempe ŝanĝemaj kaj eternaj, kiuj nomiĝas Naturo kaj homa Animo.

"Kiam sur la ĉiela sceno la nubo kaj la suno — du aktoroj — ludis siajn proprajn rolojn, tiam sube sur la tera sceno nekalkuleblaj homoj ludis diversajn rolojn en diversaj lokoj." Tiuj linioj enkondukas kaj resumas la rakonton Nubo kaj Suno (tuta romano en kelkaj paĝoj), en kiu Tagore tiel subtile kaj imprese priskribas la animon de virino, aperanta jam en juna knabino. En la historio de Sasivusan kaj Giribala — kiu estas ankaŭ socia dramo — ni vidas, kiom la sorto de la homo similas al la ludo de suno kaj nubo. Ankaŭ en La Gasto ni trovas la tre interesan figuron de la juna bramano Tarapado, ĉiam pelata de sia migrema naturo. Li "estas kvazaŭ feliĉa ondo de moviĝanta mondo senlima, li kvazaŭ ne havis rilaton al pasinteco, lia vivago konsistas el movo-moviĝo antaŭen." Kaptita de studemo kaj de la knabino Ĉarusasi, li restas dum du jaroj en la sama loko, sed malaperas ĵus antaŭ sia edziĝa festo, dum uragana senbridiĝo de la tuta Naturo, de ĉiuj kosmaj elementoj, "ĉarofesteno de la mondo", li forkuras "al sia sendezira senlima universpatrino."

La Naturo estas ja ĉefheroo en tiu novelaro. Ĝi floras dum la pluvsezono, soifas dum la sekeco. La riverfluo, kiu "kiel lerta dancistino moviĝas sinturnante ie kaj tie sur ŝtonoplena vojo", ludas aparte gravan rolon. La rivero, ofte komparata kun la homo, estas jen bonfara jen malica ("la petolema kaj malbona naturo de la akvofluo"). Ĝi estas signo de alveno kaj de forveturo (La Gasto), ĝi alportas fekundecon al la tero kaj malfeliĉon al la homoj, kiel en Reveno de Khoka-babu, kie "la malsata rivero Padma englutadis kortojn, vilaĝojn ..." kaj rabas infanon.

La malsata rivero ... Jen la magia, ŝlosila vorto de tiu novelaro. Naturo malsatas. Homo malsatas. La temo de la malsato troviĝas preskaŭ en ĉiu rakonto: malsata ŝtono (la titolrakonto), malsata rivero, malsataj radikoj (p. 69) sed ankaŭ:

"Malsata, soifa kaj suferanta
Tiel estas koro mia."

(p. 83)

aŭ: "... estis tiel, ke kvazaŭ liaj malsataj okuloj neniam satiĝus." (p. 111).

La rivero malsatas je tero, la tero soifas je akvo. La homo malsatas kaj soifas je amo. Nesatigitan amon ni trovas ĉe la heroinoj de La Skeleto, de Malespero, kaj ankaŭ tia malsato turmentas Kabuliwala'n, kiu dum jaroj ne vidis sian filineton. Naskiĝanta, ankoraŭ ne konscia amo turmentas la knabinojn Giribala kaj Ĉarusasi. La malsato de la homoj inkrustiĝis sn la ŝtonojn de la fabela kastelo, ĉar "iam en tiu kastelo moviĝis multege da nesatigita deziro amora kaj flamo de pasio kaj (...) ĉiu ŝtonpeco de la kastelo fariĝis malsata kaj ankaŭ soifa."

Legante ĉi tiujn rakontojn, oni ĝuas ne facile difineblan senton, kiu preteras kaj la intereson al la realismaj priskriboj kaj la sorĉon de l' ekzotikeco kaj de la fabela elemento. Tiu sento estas samtempe korŝira kaj paciga. Ĝi estas la poezio, kiu ĉeestas sur ĉiu paĝo de tiu proza libro. Ĝi estas la profunda homa liriko de la "Granda Instruisto", por kiu la vivo signifas unuiĝon kun la Universo.

La prezento de la libro — bela papero, ilustraĵoj — indas la enhavon. Al nia esperanta pioniro Lakshmiswar Sinha ni ŝuldas la elekton de la rakontoj ("mi elektis nur tiujn rakontojn, kiuj enhavas priskribon pri hindaj, pli bone dirite bengalaj karakteroj kaj de naturo kaj de homo"), la tradukon, kaj enkondukon pri "la vivo kaj verko de Rabindranath Tagore", kiu alportas al la leganto la necesajn elementojn por konatiĝi, almenaŭ supraĵe, kun la aŭtoro.

La serio "Oriento-Okcidento" estas per tia libro bone inaŭgurita.