Enkomputiligis Don HARLOW

Kelkaj opinioj de konsiderindaj aŭtoroj

de N. NURAK

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 128


La kredoj faras la historion, precipe se ili estas malpravaj. Estas por eraroj, ke homoj plej noble mortis.

Will Durant.

Geamantoj praktikas duopan egoismon; geedzoj praktikas egoismon podue.

La Rachefoucauld (pere de brazila mediumo).

Oni diras, ke por edzoj estas bonaj la flatoj, se nur oni dece porciigas ilin; eble, sed atentu, ke ĉe ĉia porciumado ekzistas ordinare nigra merkato.

Mia kuiristino.

Unu el la piej bonaj efikoj de la edzeco estas, ke ĝi metas la gejunulojn en liton je deca horo.

Carney Brandt.

La ordinara kritikisto neniam rekonas ĉefverkon, kiam ĝi okazas. Li klarigas ĝin, post kiam ĝi fariĝis respektinda.

Raymond Chandler.

"La korpo de l' virin' estas poemo" ... kiun oni deĉifru per la Brajla metodo.

Mia manikuristino.

— Nu, knabego, jen vi edziĝas? diris Julo Bouvillon. Vi pravas. Estas ja necese ekkoni la fundon de la hama mizero.

Marcelo Aymé.


Kaj kiu dece tradukos, por nia lasta numero, la faman frazon pri "the babe who has all the curves and knows all the angles"?