Enkomputiligis Don HARLOW

Ora aŭtuno

de Hristo JASENOV

elbulgarigis Simeon M. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 150


Ora aŭtun' orfoliojn ŝutas,
branĉoj dronas en purpura ton';
horizontoj miaj morne mutas,
ruiniĝas mia reĝa tron'.
Pluv' subtila gutas tra l' nebuloj,
en soleco dormigante min ...
Pro fiaskoj blindas la okuloj!
Povra panjo, ĉu vi aŭdas min?

Nigra nokto nigrajn ombrojn sternas,
kampojn kovras kiel nigra sort'.
Streboj miaj en forges' alternas,
la flugiloj pendas jam sen fort'
kaj, perdinte miajn vojojn, celojn,
tute sola kaj senhejma, mi
svene vidas nur dezertmalhelojn!
Povra panjo, ĉu vi aŭdas min?

Vento muĝas. La poplar' dormemas.
La folioj flugas ien for;
nudigitaj branĉoj time ĝemas,
ŝvebas super mond' patrina plor'.
La abismojn, valojn vualante,
Dio sternas dormon tra l' senfin' ...
Iu en mi longe preĝas kante ...
Povra panjo, ĉu vi aŭdas min?