Enkomputiligis Don HARLOW |
Septembro, vi, Septembro, ho vinfaranto, linbatanto, matena hel' kaj sanga ombro, al mi vi aperas jen en bela star', sur l' or' de folioj de l' arbar', akvoborde, en via robo el nebulsaten', kun aiaj haroj ruĝebrilaj de oro, sango, kupro kaj sukcen'. Septembro, kun la felsako, kies larĝa ventro sur via ŝultro ŝarĝe pezas kaj ŝvitas ĉe l' kunkudroj karmezinaj, kien zumadi venas abeloj somerfinaj! Septembro! La nova vin' fermentas, bobelas el barelo al kruĉoj; grenejo subfleksiĝas, aromodoras kelo; Somer' la garbon cedas al rebo de Aŭtuno; la ŝtonaj kuvoj brilas pro la olivdispremo. Vi, Sinjoro de la premiloj, muelŝtonoj kaj dometar' abela, Septembro prikantata de ĉiuj fontoŝprucoj, audŭ la voĉon de l' poemo! Malvarmas la vespero; la ombroj plilongiĝas de l' arbaro, kaj post la grandaj kverkoj subiras jam la suno. |