Enkomputiligis Don HARLOW |
Per siaj ŝultroj la Balkan' mallumas, barante la senliman horizonton; malantaŭ ĝi leviĝas malrapide aŭtuna sanga lun', fantomo vera, naskita en la sino de la nokt'. En dezertej' mistera de l' ĉielo obskure pendas nubo nigra, kvazaŭ atendas la leviĝon de la lun', por flustri tuj al ĝi enigmon sian ... En surda sven' la universo dronas. En la ĉiel' tremetas kaj perdiĝas stelet' timema — kiel se spirit' el mondo nekonata, de l' ĉielo embuskis kaj rapide sin deturnis, nenion rimarkinte sur la tero. En surda sven' la universo dormas. Senmove, lace pezas la aero sur mond' malluma, kiel ia demando solvenda de la premsufoka nokto, al ĝi lasita de la laca tago. Kaj kiel mur' obskura staras la Balkan' ĉe l'horizonto mem; jen super ĝi elnaĝis, sed tuj haltis, sanga luno. En spacoj duonlumaj konturiĝis da pintoj kelke — kaj de fin' al fin' sur l' akraj ŝultroj de l' Balkan' sternite kuŝis la figur' giganta de Promete', turninta al ĉiel' vizaĝon, manon ĉene katenitan tordinta kaj metinta sub la nukon; en densa arbustaro implikite hararo lia distaŭzite pendas en bukloj, sur la rokoj grizobskuraj; kaj kiel ia monta pint' elstaras de la fleksita hruro la genu', l' alia kruro — flanken ĵetsternita, la rokojn peze premas, kaj malhelas la larĝe malfermitaj fingroj kvin, simile al murdentoj de kastelo. Trafendis ĝemo la aeron mortan, samesta al premata vivokri' kaj puŝegata sur la rokojn nigrajn: al tiu ĝem' la ĉen' respondis tuj obtuze per malbonaŭgura eĥo. El longa dorm' vekiĝis Prometeo ... Samkiel rokoj de la pint' rompitaj ruliĝas tondre al terura fund', ŝiritaj el sufera brusto tiel traelĥis tondraj vortoj tra la nokt': «Ĉu tago luma fine ne leviĝos, al la suferoj ĉu ne estos fin'? Terur'! Ho, ve al mi! Sed kiun mi riproĉas? Ĉu de la komenco mi ne sciis, kia sorto min atendas?! ... Ho, Zeŭs'! Ne povas rompi mian volon eĉ milionoj da turmentoj, kiuj naskiĝus en anim' kruela via, de timo kaj malico kunigitaj. Mi konis mian sorton, fulmĵetanto! Sed kun patrina lakto mi ensuĉis la malestimon al suferoj ... Sendu flugilan hundon, koron mian ŝiri! Malakra iĝos ĝia akra beko pro l' bekŝirad' de mia karno, sed neniam rompos mian firman volon; neniam pentos mi, ke mi lumigis la plenan de mallum' spiriton homan kaj la fatalojn ĝiajn en la vivo ... Vi, nuboj, — ankaŭ vi ne nebuligos rigardon mian — mi en min rigardos kaj mian estontecon klare vidos, samkiel mi ĝin vidis antaŭ jaroj! Vi povas sendi fulmojn por brulvundi la karnon — la spiriton ili hardos... Ĉu vintro furiozas, neĝkovrante hararon mian — aŭ glacia frost' la membrojn rigidigas, ĉu la brulantaj sagoj de la suno ardigas kaj ekscitas miajn vundojn, mi konas, mi malŝatas mian sorton! Nun sendu ŝtormojn! Ili mian voĉon surdigi ne sukcesos! Eĉ tra la ŝtormoj penetros mia voĉ' ĝis via trono, trapikos vian koron pli efike, ol l' pinta bek' de via hund' flugila trapikas mian jam ŝiritan koron. La glason kun nektaro antaŭ lipoj haltigos vi, malbene konsternita ... Venenas vian ĝojon pun' kruela! Mi konas mem la ĝojojn de l' sufero: — patrino de feliĉo, varmiganta kaj min kaj ĉiujn, en kies spirito plu vivas la espero ... Sendu, Zeŭso, flugilan hundon ŝiri mian koron! Post kiam ĝi revenos, sanga guto de ĝia bek' sur vian robon falos, kaj vian ĝojon kiel fajro vundos...» De tiu kri' provoka altirite, sur pint' alia, super nudaj rokoj, malantaŭ Prometeo malrapide el la mallum' figur' obskura levis la kapon, ĝin sur pugnoj apogante; flavruĝe lumis la okuloj ardaj, simile al fornegoj malfermitaj ... De Promete' la ŝtorman krion li avide aŭdis — ... kaj freneza rido trafendis la silentsufokan spacon ... turniĝis la duon-di' katenita; pro l' forta frap' sur la granitajn rokojn le ĉenoj surd-obtuze eksonoris — de la flugila hund' bojeg' ne estis nek krio de furioj koleregaj ... «... Ha, Ha! Ĉu vi neniam aŭdis mian ridon? En la abismo de jarcentoj tricent malĝojo homa kreskis je kolero, semante al la ŝtormo en la nuboj, kaj ĝia tondro estas mia rido. Ĉu vi en mia rid' la eĥon aŭdas de la amara plor' de l' milionoj? De la ĉielo la ŝtelitan fajron en la animon homan vi ja ĵetis, sed ĉu abismon ĝian vi lumigis? Mallumo nur densiĝis en doloron, por naski la konscion ... Sed pro kio vi min ne lasis en mallumo vivi? Ĉu la konsci' al mi utilis? Eĉ pli, ĉu ĝi alportis lumon? Nur mallumon per ĝi atingis kaj ekkonis mi. Mi vidas lin! Flugilojn etendonte, en la abismon de animo mia ĵetinte ombron, tie vivas nun de l' sorto la demono malserena, observas mian faton kun rideto, de la bedaŭro la rideto pala. Kaj vane, vane vi malbenas Zeŭson! Profetaj vortoj de patrino via plenumis sin: en mia propra koro, simile al Oziris iam, kiu Izidan en patrina sin' perfortis, mallum' denove nun perfortis triston: naskiĝis nova dio — li en pecojn disbatis la kranion de la Zeŭso. Dezertas nun Olimp' kaj strig' Minerva dumtage kaŝas sin en la ruinoj kaj la pasinton per ulul' histera priploras nokte ... Nova dio alte kaj super hom' kaj super mond' starigis solidan tronon — kontraŭ l' tuta mondo, de l' tuta mondo ege malamate, leviĝis alten, sed de l' pinto falis. En vivon kio per la morto venis, de li viktimo elaĉeta iĝas! Kaj nun al vi mi venas kaj mi portas pri lia fal' terura la sciigon ... Sur tron' malnova nova dio sidas — la dio de la sendiec'! Sangul' pro l' sang' de l' mortigita li disŝiris lian karnon kaj kun naŭzo al l' strataj hundoj ĝin por nutro ĵetis. Kaj en la fundo de animo mia, de l' mondabismoj mem abismo, dormas — ĝis batos horo, horo de fruktigo, — sennombraj ĝermoj de sennombraj dioj: la mort' de l' unu — vivo de l' alia! Idaro de mallumo kaj konscio, sur voj' obskura, vojo sanga gvidas kaj sian sorton kaj de la homaro — de l' tempo mem ludilo plej sensenca ... Ĉar tiel diras sperto multjarcenta, al mi nun tiel flustras la konscio, — pro kio vi ĝin donis, Prometeo?! Vi, antaŭvida, kiam vi enĵetis ŝtelitan fajron en animon mian, ĉu vi estonton mian antaŭvidis? Ĉu vi la vian antaŭvidis? Vi, damnita! Perfidul' de l' dioj, vi, ekzekutist' de l' homoj plej kruela! Jarcent' jarcenton sekvos, dio — dion; nur ambaŭ ni plu restos ĉiam samaj. en ŝanĝoj de la mondo neŝanĝeblaj — sur peza kruc' de l' senesper' serena najlita mi — sur la malmola rok' de l' vanespero — katenita vi; vi mem de vi viktim' — kaj mi de vi, najbaroj en turmentoj reciprokaj, ni vivos tiel ĝis la lasta fino. Post ĉiu nova ŝanĝo en la vivo, post ĉiu nova venko de l' mailumo sur la mallum' mi ĉiam vekos vin, mi, homspirit', areno de l' bataloj de la mallum', por tuj sciigi vin per spertaj vortoj kaj per rid' malica pri via sort', konscion vian veki, samkiel vi per via flamo vekis en mi pri mia sort' konscion mian kaj jam eterne suferigas min ... Mem-malamik'! di-perfidul' fiera! Ekzekutisto homa plej kruela! Ne turnu vin! En mia rido eĥas la plor' maldolĉa de l' homaro tuta!» Li levis sin, vizaĝon nigran klinis embuske sur vizaĝ' de Prometeo, — kaj kiel flamaj fulmoj furiozaj rigard' rigardon krucis por momento; trafendis surda spir' kaj frosta rid' la universon — kun premztaj pugnoj eklevis sin, sed tuje falis dorsen denove sur la rokojn Prometeo — kaj longe en la nokt' de l' peza ĉen' la sono eĥis triste ĝis perdiĝis en sinojn mem de la senfina spaco. Mallum' densiĝis. Dezertej' senviva malfermis buŝon kaj elspiris lace demandon sian — ĉiam senrespondan. |