Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto

de Dimĉo DEBELJANOV

elbulgarigis Simeon M. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 41) p. 173


Al sopiroj karaj de la virga koro
fruan lacon sendis la kruela Sort'.
Nun profunde mi malĝojas pri l' aŭroro,
atendata, sed ... trafita de la Mort'.

Mi malĝojas pri la ros' vaporiĝinta
el sur la folioj palaj pro malsan',
pri unua mia kanto jam mortinta
en dezerta spac' de l' vivoocean'.