Enkomputiligis Don HARLOW

Never more

de Dimĉo DEBELJANOV

elbulgarigis Simeon M. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 41) p. 173


Abismoj senfundaj de vi min dividas,
mi scias, ke estas vi ĉiam tre for,
sed, kiel radio post nokt', mi avidas
al vi kaj atendas ... Ĉu venos la hor'?
— Never more!

Dumnokte vekiĝas mi trista kaj sola,
por ree vin vidi, ho mia trezor';
kun damnoj, bedaŭroj, anim' senkonsola
atendas taglumon ... Ĉu venos aŭror'?
— Never more!

Per neĝo kovritaj de l' Nigra Mizero,
nun miaj ĝardenoj dormetas sen flor',
sed tamen mi himnojn, en nokt' sen espero,
atendas ... Ĉu iam ekĝojos la kor'?
— Never more!