Enkomputiligis Don HARLOW |
Vojirante trajne, strate, la virin' afektas prudon, kaj ŝi zorgas adekvate de la membroj ŝirmi l' nudon. Kruroj, brusto nepre estu tutkovritaj for de l' gapo. La konturojn dece vestu metroj da celtaŭga drapo. Male, ĉe l' vespera balo, flugas for la ŝajnpudoro; karnokurboj sen vualo sin oferas al esploro. Por okulo frandavida jen ĝuriĉa revofesto: permesita, eĉ invita estas ĉia malmodesto. Strande portas la virino veston nur dekkelkecolan, haŭtmarketon de vakcino kaj strieton mampintzonan. Jes, ŝin gvidas — ho enigmo! ni ĝin solvi vane penus — jen sekslogo, jen pruddigno: kiel viroj Vin komprenus? |