Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Simpozio pri ata/ita

de M. Duc GONINAZ

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) paĝoj 166-172


H. A. de Hoog - D. B. Gregor - K. Kalocsay - S. La Colla - I. Lapenna - T. Nakamura - T. Pumpr - J. Régulo - R. Schwartz - E. Sonnenfeld - G. Waringhien
LA ZAMENHOFA ESPERANTO - Simpozio pri ATA/ITA. Eld. Stafeto. Serio «Movado» No 2. La Laguna 1961 - 379 p. Eldonnomhro: 1500 ekz. Prezo: 3 dolaroj.

La milito inter -ujo kaj -io ankoraŭ ne eniris la Historion, kaj jam eksplodis nova fratmurda milito inter nia laŭdire pacema popolo. Sed, eĉ se la kverelo akriĝis lastatempe, la problemo ne estas nova, kaj la kverelo nur reliefigis ĝian gravecon. La problemo -ata/ita estas efektive pli grava, ol ŝajnas unuaavide, kaj tuŝas la unuecon de nia lingvo. Tial oni ne miru pri la amplekso de la libro eldonita de Stafeto kaj verkita de dek-unu defendantoj de «la Zamenhofa Esperanto».

Ĉiu «simpoziano» kontribuis laŭ sia propra metodo kaj laŭ sia propra vidpunkto al tiu kolektiva verko. Notindaj diverĝoj de la vidpunktoj rimarkiĝas inter ili. Pri la diverseco de la naciaj originoj ni ne bezonas insisti. Tamen, ĉiuj venas al la sama konkludo, ke la konflikto povas solviĝi nur per strikta observo de la Fundamento, kiun kontraŭdiras la tezoj de Collinson, Isbrucker kaj Jung.

La Simpozio pri ata/ita estas do origine kaj esence polemika verko. Ĝi fariĝis fakte lingvoscienca traktato, kiun serioza studanto de nia lingvo — mi eĉ diras: ĉiu Esperanto-instruisto — de nun ne rajtas ignori. Tio pruvas, ke «necese estas, ke ankaŭ herezaj estu inter ni».

Al la polemikaj argumentoj de la libro mi ne intencas aldoni komentariojn: tio signifus, miaflanke, doni la hufbaton de l' azeno al atisma partio. La polemika flanko respeguliĝas precipe en la artikoloj de Ivo Lapenna kaj Raymond Schwartz. Ambaŭ celas rebati la atismajn teoriojn sur la tereno de la logiko, al kiu plej ofte apelacias la atistoj. Ambaŭ klare montras, per vortoj simplaj kaj per metodo alirebla de ĉiu esperantisto, eĉ laiko en gramatikaj aferoj, ke «-ita nepre inkluzivas, ke la koncerna ago estis pli frue ata kaj, se vi volas, ankoraŭ pli frue -ota, sed ke neniam -ata povas inkluzivi itecon». (Lapenna), aŭ ke «Kie ajn troviĝas ĝia elirpunkto, se verbo alvenas ĝis «-it», ĝi necese devis pasi tra «-at» kaj ke sekve la teoria formo manĝatita povas sendomaĝe reduktiĝi al manĝita» (Schwartz). Min tiklas la deziro citi pli spicitajn erojn el la ŝvarca artikolo, sed la leganto certe kredos min senpene, se mi asertas, ke gramatika disertacio el la plumo de Schwartz estas nekomparebla ĝuo (1). Tamen la pure polemika sinteno tie montras siajn limojn. Limigante sin a1 la signifo de -ata kaj -ita, Lapenna kaj Schwartz povas facile demonstri, ke trinkita biero aŭ manĝita kuko neniel kaj neniam povas refariĝi (se ne per sorĉado) trinkata aŭ manĝata Tio ŝajne estas la logiko mem. Sed tiu demonstro baziĝas sur la postulato, ke ĉiuj esperantistoj akceptas saman signifon de -ata kaj -ita. Ĝuste tiel ne estas. La atistoj venis al tio, ke ili elkonstruis novan sisteman, en kiu la nocioj de ateco kaj de iteco ne havas la saman signifon, kiel en la Zamenhofa Esperanto. Tial, batalante per tiel suspektinda ekzemplo, kia estas renversata/renversita, Schwartz, same kiel Lapenna, volas konverti («... ankoraŭ mi ne malesperas konverti vin») homojn, kiuj ne parolas la saman lingvon. Schwartz ridindigas Jungon pro lia frazo «mi estis preskaŭ renversata sed mi tamen ne estis renversata», kiun li artifike transformas al «mi estis renversata sed mi tamen ne estis renversata». Sed Jung tute simple uzas — logike — en la kadro de la atisma sistemo — la savan sorĉan vorton preskaŭ, kiun Kalocsay (p. 29) uzas en la kadro de la zamenhofa lingvo.

Tial, la artifikaj ekzemploj, kiel la nepentrita fasado, kiu estis pentrita kaj aliaj renversaĵoj, akompanataj de kontraŭargumentoj kaj reciprokaj akuzoj pri nelogikeco, naiveco kaj aliaj ĝentilaĵoj kondukas al senelirejo.

Por solvi la problemon prezentiĝas fakte la jenaj taskoj. Unue, montri objektive, en kio diferencas la lingvouzo de la esperantistoj koncerne la participojn. Due (kondiĉe, ke la ĵus uzita vorto «esperantisto» ankoraŭ signifas senrezervan obeon al la Fundamento), eltiri el la Fundamento (formoj devigaj) kaj el la verkoj de Zamenhof (formoj, se ne ĉiam, almenaŭ ĝenerale rekomendindaj) la veran esperantan uzon koncerne la participojn. Tio povas sufiĉi por paroli kaj skribi korekte, kaj eĉ por la instruado en elementaj kursoj, kondiĉe, ke oni ne enmiksu «regulojn» elverkitajn per referenco al nacilingvaj gramatikoj aŭ artifikajn «simetriajn» tabelojn. Sed oni devas konstati, ke la Fundamento estas malmulte uzata en niaj kursoj, kaj eble de tio venas certaj bedaŭrindaj rezultatoj. Sed tie venas la tasko de la lingvisto: klarigi, kial ekestis la problemo, kaj studi laŭeble plej profunde ne nur la participan sistemon, sed la tutan verban sistemon de nia lingvo.

La du unuaj punktoj, jam larĝe disvolvitaj dum la antaŭaj diskutoj, ŝajnas plene elĉerpitaj de la simpozio. Ĉiu kunaŭtoro sin apogas sur zamenhafaj ekzemploj. Waringhien rakontas, kiel li malkovris kontraŭdiron inter la klarigoj de kelkaj lernolibroj pri la participoj kaj la efektivaj fundamentaj formoj. Tion spertis ankaŭ aliaj esperantistoj. Estas fakto, ekzemple, ke en sia gramatiko por francoj, Aymonier parolas pri simetrio inter la formoj participaj kaj la formoj indikativaj, kaj pri «la perfekta respondo inter ambaŭ participoj» (t.e. aktiva kaj pasiva). Sed li jam aludas pri hezitoj inter -ata kaj -ita, kaj, se li donas kiel regulon la «regulon de Sro Vincent» (profesoro pri matematiko), kiu respondas al la atismo, li tamen notas, ke «praktike oni do devas uzi plej ofte la formon -ita, escepte ĉe la kazoj, kiam estas necese indiki, ke la verba ago estas plenumiĝanta kaj daŭras.»

Do, se Aymonier prezentas eraran teorion. ii tamen allasas praktike ĝustan rimarkon, ĝuste pro tio, ke li sisteme prenas siajn ekzemplojn el la Fundamento aŭ el la Krestomatio (kiu tiam ankoraŭ ne estis korektita!). Kaj tiu lia rimarko plene kongruas kun la rimarkoj de De Beaufront, donitaj de Zamenhof mem, kiujn citas La Colla (p. 34).

De Hoog tre klare pritraktas la problemon pere de skemo, kiu evidentigas la simetriojn de la zamenhofa sistemo, kaj li alportas grandan nombron da ekzemploj el la zamenhofaj verkoj, ĉefe el la Biblio. Sed eĉ se oni limigas sin al la teksto de la Fundamento (supozante, ke en ĉiuj siaj aliaj verkoj Zamenhof sisteme «eraris»!), estas pli ol evidente, ke oni ne povas kongruigi ties ekzemplojn kun la «nete tempa» sistemo. Aŭ oni devas tordi la sencon kaj perforte elfosi pluskvamperfekton, kie ĝi ne estas (kiel en la fama frazo pri Georgo Vaŝington, kaj eĉ en la frazo pri la ŝuldo, kiu estos pagita baldaŭ) aŭ oni estas devigita deklari, ke Zamenkof eraris. La nekongrueco de la Zamenhofaj frazoj kun la atisma sistemo estas detale analizita de Tomaŝ Pumpr.

Sed ankaŭ la tria punkto ricevas en tiu verko promeson de plenumiĝo. Pli ol promeso eĉ. Du studoj estas ĉiflanke aparte atentindaj.

En sia studo, Teruo Mikami (alidirite Tazuo Nakamura) montras la duoblan funkcion de la perfektaj tempoj ĉe la pasivo, pro la neekzisto en nia lingvo de formo, kiu esprimus la simplan preteriton, kaj, post komparo kun la japana lingvo, li enkondukas teorian formon (aŭt) por evidentigi la diferencon inter stato kaj ago-rezulto ĉe la pasivo. Li postnote tuŝas la problemon de la aspekto preter la kverelo pri la participoj. Lia distingo inter tempo kaj tenso povas ankaŭ esti utila en nia gramatiko. Tazuo Nakamura venas al la konkludo, ke en Esperanto «oni esprimas la temponuancojn per la intermiksita uzado de ambaŭ sistemoj tensa kaj aspekta».

La granda merito de Tomaŝ Pumpr estas ĝuste, ke li profunde elstudis la problemon laŭ la vidpunkto de la aspekto. Lia studo «Esperanto sen aspektoj?» komenciĝas per klarigo de la nocio de aspekto («Se ni volas diskuti, ĉu Esperanto posedas aŭ ne posedas aspektojn, ni devas unue scii, kio estas aspekto»): lia klasifiko, pere de grafikaĵo de la diversaj eblaj psikaj bildoj pri la ago, kondukas al la divido en du aspektoj: perfektiva kaj imperfektiva. Poste, Pumpr, atentiginte, ke «logikeco de ĉiu normo-sistemo estas, ke ĝi ne enhavu internajn kontraŭdirojn» faras «lingvajn eksperimentojn» surbaze de tri variantoj de la atismo: «lingvo senaspekta kun nete tempa konjugado» (Isbrucker), «lingvo senaspekta, kapabla esprimi la postrezultecon, kun unu signifo de la participoj» (Collinson) kaj «lingvo senaspekta, kapabla esprimi la postrezultecon kun kombinita signifo de la participoj» (Jung).

Ĉiu sistemo, logika en si mem, estas analizita kaj provizita per konkretaj ekzemploj. Poste, estas montrite, kiam kaj kiel tiuj sistemoj kolizias kun la zamenhofaj formoj, kio kondukas al la aspekta sistemo de la Fundamento.

La studo de Pumpr estas majstra leciono ne nur de Esperantologio, sed de lingvistiko.

Sed la nacio de aspekto estas falŝtono por multaj!

La ekzemplo de Sinjoro Jourdain pruvas, ke oni povas paroli proze, nesciante, kio entute estas prozo. Same oni povas paroli korektan, puran kaj zamenhofan Esperanton, ne sciante, kio estas aspekto, kaj eĉ entute, kio estas gramatiko.

Mi tamen atentigas la afablan leganton, ke eĉ akceptinte la ŝvarcan postulaton, nome, ke Esperanto ne estis kreita por la klerularo (kio cetere ne detruas la lapenan postulaton pri kompetenteco!), ni ne povas elturniĝi, okaze de la plej eta lingva disputo, sen gramatika aparato. Tion Schwartz mem ne povas eviti en sia demonstrado, eĉ se li klopodas «eviti komparojn, ofte erarigajn, kun alilingvaj konjugacisistemoj.»

Vi ne volas paroli pri aspektaj? Bone. El pedagogia vidounkte, mi ne estas kontraŭ la rekta metodo, sen gramatiko. Tiam vi ankaŭ ne bezonas paroli pri akuzativo. Zamenhof ne menciis la aspektojn? Bone. Sed li ankaŭ ne menciis la pluskvamperfekton, kaj ĝis nun neniu esperantisto aŭdacis malpermesi al alia esperantisto paroli pri pluskvamperfekto. Cetere, estas evidente, ke eĉ la 16 reguloj (kiuj ne konstituas gramatikan priskribon de la lingvo) estas aplikeblaj nur, se oni komprenas ties terminologion. Por kompreni, ekzemple: «la ablativo (estas esprimata) per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco», estas necese, ke oni sciu, kio estas ablativo, aŭ ke oni konu la sencon de la vorto per (kio antaŭe forigas la problemon!). Se ne, kion vi faros per tiu «per per» (kaj aliaj nebulaj prepozicioj)?

Do, la problemo ne estas, ĉu oni rajtas paroli pri aspekfioj aŭ pri pluskvamperfekto (aŭ ĉu estas oportune, el pedagogia vidpunkto, paroli pri akuzativo aŭ ablativo), sed: kiamaniere oni en Esperanto esprimas la aspektojn (aŭ la pluskvamperfekton), kaj kian rolan ludas tiuj formoj en nia lingvo.

Ni provizore lasu la vorton «aspekto», kiu havas du malavantaĝojn: unue, ĝi ne estas sufiĉe preciza, kiel ni poste vidos; due, ĝi estas kvazaŭ tabua por la atistoj, sed ankaŭ por kelkaj itistoj. Estas tamen strange, ke Collinson povas aserti, ke «-as estas aspektoneŭtrala», kiam li, per la ekzemplo de «mi skribas» ĝuste donas elĉerpan difinon de la imperfekta aspekto, kaj ke Schwartz, elirante el tempa sistemq, kaj propravole ignorante la aspektojn, difinas la at-ivon kaj it-ivon (sendepende de la as- os-, is- tempoj) respektive per la ekzemploj: vi estas amata kaj la kotleto estas kuirita.

Nu, egale, la diferencon inter amata virino kaj kuirita kotleto ni nomu la Faktoro X. Nun mi demandas: kiel oni povas legi la frazon «la pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo» (E. § 25) sen rimarki la faktoron X? Tie kuŝas la tuta problemo, kaj Tomaŝ Pumpr prave deklaras:

«Ni ne diskutu pri ata/ita, ni diskutu pri -is!»

Efektive, kion signifas tiuj bizancaj polemikoj pri la naskiĝdato (pli ĝuste: naskiĝsekundo) de Georgo Vaŝington, dum oni devas konstati, ke la esperantistoj komprenas malsame tiun simplan demandon:

«Kio okazis la 22-an de februaro 1732?»

Oni povas egale paroli pri -os. La frazo «Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon» (E. § 20) estus rekta peko kontraŭ la principo de la tempoj (se tia principo ekzistus ekster la kapo de la atistoj), se la verboj fini kaj serĉi estus, en zamenhofa lingvo, neŭtralaj rilate al la faktoro X.

La faktoro X ĉeestas sur ĉiu linio de la Fundamento. Kiu ne vidas ĝin, povas tamen bone farti. Kiu neas ĝin, devas tordi la sencon de la vortoj kaj frazoj, aŭ eĉ korekti la zamenhofan lingvon.

Do, la faktoro X ricevis komencon de sistema esplorado okaze de la polemiko -ata/-ita kaj de la publikigo de la Simpozio. Sed ĝi estas ankoraŭ elstudenda. La unua tasko de niaj gramatikistoj devos esti la solvo de terminologia problemo. Efektive, Pumpr parolas pri aspektoj perfektiva kaj imperfektiva, dum la Plena Gramatiko parolas pri aspektoj komenca, momenta, daŭra, fina kaj ripeta (kiuj korespondas al tio, kion kelkaj lingvistoj nomas Aktionsart). Necesus do distingi la du nociojn kaj elekti precize la difinon de aspekto, aŭ tute forlasi la vorton kaj eltrovi originalajn terminojn.

Alia, akcesora, tasko, estus montri rilatojn inter la zamenhofa aspekta sistemo kaj la sistemo de la slavaj lingvoj. La simetriuloj multe parolis pri la slava influo. Tamen, oni povus facile montri, ke, se la esperanta sistemo fariĝis ŝtono de falpuŝiĝo por la amatoroj de simetrio kaj de formala logiko, tio estas ĝuste, ĉar, en Esperanto, la faktoro X ne aperas en la formo de la verbo (do ĉe la infinitivo) kaj ne naskas, kiel en la slavaj lingvoj, simetrian sistemon. Ĝi aperas nur en la senco kaj en la uzo, kio plene kongruas kun la principo de neceso kaj liberama lingvo, pli «psikologia», ol matematika. Ni vidas, okaze de tia problemo, kiel malfirma estas, en nia lingvo, la limo inter semantiko kaj gramatiko.

La Zamenhofa lingvo certe ne estas perfekta. Oni povus elpensi plibonigojn, kiel faris la Idistoj. Sed tiam oni kuraĝu diri, ke oni celas reformojn. La Simpozio sufiĉe klare montris, ke la atismo estas fakte reformo de la zamenhofa lingvo, eĉ se Gregor vidas en ĝi «afero de stilo, ne de gramatiko» (tiel!) kaj De Hoog pretendas, ke «publikigaĵoj en ambaŭ sistemoj estas bone legeblaj kaj tuj kompreneblaj por la tuta esperantistaro». La Simpozio estas la reago de la fideluloj de la Zamenhofa lingvo al la atingita «punkto de danĝero». Ĝi atingis sian celon, eĉ preteris ĝin. Se la kontraŭa partio plu opinias sian starpunkton prava, ni atendas de ĝi komparindan demonstracion.


Piednoto

(1) Vidu ankaŭ: «Esperanto 1962» aŭ konversacioj inter frenezuloj, de R. Schwartz en Franca Esperantisto de aprilo 1962.