Enkomputiligis Don HARLOW

La fonto genta kaj kultura

de N. Z. MAIMON

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 40) paĝoj 163-164


La carista Ruslando estis vasta teritorio, kiu dum la lasta jarcento entenis la plej viglan kaj plej spiritan parton de la juda gento. Ili loĝis en la okcidentaj regionoj, meze de la slavaj popoloj, sed vivadis aparte: parolis alian lingvon, havis aliajn morojn, evoluigis alian kulturon, bazitan sur la leĝoj kaj reguloj de sia malnova religio. Spirite ili superis siajn kristanajn najbarojn, kiuj plejmulte estis ankoraŭ analfabetaj.

Inter tiu judaro distingiĝis unu grupo per pli alta nivelo: la litovaj judoj. Ilia centro estis Vilno. De tie ilia influo eliris al la urboj kaj urbetoj kaj etendiĝis al pli vasta tereno, ol la geografiaj limoj de la tiama Litvo. Ekstere ili diferenciĝis de la ceteraj judoj per alia prononco de la hebrea kaj de la juda lingvoj, interne per aparta racieco. Dum la lastaj jarcentoj floradis tie intensa Talmuda studado, kiu levis la nivelon kaj fortikigis la racian pensmanieron, kontraŭe al la polaj kaj ukrajnaj judoj, kiuj estis pli sentemaj. Pro tio, la mistika religia movado «Ĥasidismo», kiu aperis inter 1750 kaj 1780 en la sudo kaj rapide disvastiĝis, trovis ĉe la litcvaj judoj tre malmultajn adeptojn. Sed ĝuste tiu racia spirito montriĝis favora por alia movado, kiu venis de Germanujo kaj eniris en la limojn de Orient-Eŭropo je la komenco de la 19a jarcento: «Haskala», t.e. la klerismo.

Tiu klerismo estis flanka branĉo de la ĝenerala klerisma movado en Francujo («la philosophie des lumières») kaj Germanujo («die Aufklärung»), kaj, same kiel ĝi, bazita sur humanistaj ideoj. Ĝi celis liberigi la homojn je mezepokaj superstiĉoj, je religiaj kaj sociaj katenoj. Ĝiaj adeptoj forte batalis kentraŭ la tradiciaj, apartigantaj vivaranĝoj de la judoj. Komence ĝi trafis nur izolulojn, sed ĝia efiko estis profunda. Antaŭ ĉio ĝi alportis al ili modernan klerecon; ili elmontris grandan lingvan intereson: ili uzadis la hebrean lingvon skribe, preferis la germanan buŝe, profundiĝis en la Biblion, en la hebrean gramatikon, abunde verkadis, kaj malgraŭ sia racieco alte ŝatis la poezion. La tradukon, kiun Mendelssohn donis de la Biblio, estis rigardata de ili kiel sankta, kaj ofte el ĝi ili lernis la germanan lingvon. La verkaro de Schiller estis ilia preferata legaĵo en la germana literaturo. Litvo estis la grava centro, kie vivis la plej multaj klerismaj verkistoj; kun ili komenciĝis la moderna hebrea literaturo.

En tiu medio, kiu havis la kulton de la lingvaj aferoj, vivis la familio de Zamenhof, de la avo ĝis la nepo. Jen la atmosfero, sur kies fono povis aperi kaj evolui en la menso de la juna Zamenhof la ideo pri artefarita internacia lingvo.