Enkomputiligis Don HARLOW

La fono historia kaj politika

de Kazimierz DOMOSLAWSKI

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/5 (n-ro 40) paĝoj 161-163


... En tiu jam tre fora periodo (t.e. de la junaĝo de Zamenhof), ne ekzistis Litovujo en etnografia senco de tiu vorto. Sed estis tre vivaj tradicioj de la malnova historia Litovujo, kiun oni prefere nomus, kiel faras A. Grabowski en la antaŭparolo al «Sinjoro Tadeo», Litvo. Tiu ŝtato, kiu estis en unuiĝo kun Polujo ekde 1569 ĝis 1795, ampleksis, krom la nuna Litovujo, Belorusujon, Ukrajnon, Volhinion kaj Podolion: tiu vasta imperio estis loĝata de Belorusoj, Rutenoj, Poloj k.a.; nur parteto estis loĝata de Litovoj, kiuj en tiu epoko ne konsciis sian naciecon. Post la Napoleonaj militoj, la Viena Kongreso en 1815 faris dispartigon: ĝi kreis «Polan Reĝlandon» (pollingve «Krolestwo Polskie», ruslingve «Carstvo Polskaje»), kies ĉefurbo estis Varsovio; la teritoriojn kuŝantajn oriente de la Pola Reĝlando oni plu nomis Litvo (pollingve «Litwa»). La nomo «litvano» (pollingve «Litwin») signifas do ne apartenon al la litova gento, sed apartenon al tiu iama grupo de teritorioj. En tiu senco nomis sin litvanoj la plej granda pola poeto Mickiewicz, la nacia pola heroo Tadeo Kosciuszko; ankaŭ en tiu senco Zamenhof parolis pri «Litovujo (= Litvo), mia malfeliĉa patrujo» (O.V. 383). Efektive Bialystok, kie naskiĝis kaj pasigis sian infanecon Zamenhof, kuŝis dum cent jaroj (1815-1915) ekster la limoj de la «Pola Reĝlando», en la gubernio de Grodno. Ankoraŭ en 1915 la ĉefo de la renaskiĝanta Pollando Pilsudski penis rekrei la historian regnon kaj publikigis alvokon «al la popoloj de la estinta litva grandduklando». Ankaŭ tiutempe litovaj naciistoj revis rekonstrui sian iaman potencan regnon, sed sen unuiĝo kun Polujo.

La revoj de la polaj kaj de la litovaj naciistoj egale malsukcesis. La regiono de Suwalki estis dispartigita inter Polujo kaj Litovujo jam tuj post la unua mondmilito: tie la problemo estis iom pli facila, ĉar la etnografia limo estis sufiĉe klara. La regiono de Bialystok, plejparte loĝata de polaj kamparanoj, fariĝis parto de la renaskiĝanta Polujo: eĉ post la dua mondmilito estis respektata tiu stato. La regiono de Grodno, kie loĝis Poloj kaj Belorutenoj, fariĝis, laŭ decido de Stalin, parto de la soveta Belorusujo, kaj la Poloj, kiuj tie loĝis, estis transportitaj al la nuna Polujo. Pri la regiono de Vilno (litovlingve «Vilnius»), kiu estis tradicie disputata inter Poloj kaj Litovoj, Stalin decidis transdoni tiun urbon al la Litovoj kiel ĉefurbon, kaj la pola loĝantaro devis elmigri el tie. La nacia demando estis tiamaniere solvita alie, ol revis Zamenhof, ĉar oni starigis ŝtatojn konstruitajn sur nacia bazo.

A. Bjalistoko

... Estas vere, ke Zamenhof mem uzis la formon «Bjelistoko», ĉar li estis edukita en rusa kulturo. Poloj ĉiam diradis «Bjalistoko», ĉar la vorto «blanka» estas pole «bialy», ruse «b'elyj». Bjalistoko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estis ja dum cent jaroj ekster la «Pola Reĝlando», sed ĝi apartenas al sendispute pola etnografia, teritorio, kaj tial estas pli be~ne uzi la formon pli proksiman al la pola (1).

Parolante pri Rusoj kaj Germanoj en la tiama Bjalistoko, oni devas scii, ke tiuj elementoj ne apartenis al la indiĝena loĝantaro. Rusoj, kiuj loĝis en tiu urbo, estis aŭ oficistoj, aŭ militistoj, aŭ policanoj aŭ instruistoj (ĉar la instruado devis okazi nur en rusa lingvo), aŭ eĉ komercistoj, kiuj ricevis privilegiojn de la rusa registaro. En la komenco de la kapitalisma periodo, Bjalistoko ricevis karakteron de industria urbo kaj tie fondiĝis speciale grandaj teksfabrikoj per germanaj kapitaloj, al kiuj la rusa registaro koncedis specialajn privilegiojn. Kompreneble la fabrikposedantoj dungis kiel helpantojn germanajn oficistojn, kiuj helpis al ili ekspluati la laboristaron, kiu estis grandparte pola.

B. Vejsejaj

... Pole oni skribas Wejsieje, ruse Vejsĉi kaj litove Vejsejai. En ĉiuj tri lingvoj tiu nomo estas en plurala formo, tial la transskribo per -aj estas egale fonetika kaj gramatika en Esperanto.

Tiu vilaĝo kaj la ĉirkaŭanta regiono estis, antaŭ 1914, parto de la Pola Reĝlando, sub rusa regado, kvankam tie loĝis multaj Litovoj. Ĝi apartenis al la gubernio de Suwalki. Post la unua mondmilito, la norda kaj orienta partoj de tiu gubernio transiris al la Litova Respubliko, kaj la limo inter la du ŝtatoj kuras tre proksime de Vejsejaj. Post la dua mondmilito, ĝi plu restis en la Litova Soveta Respubliko.


Piednoto

(1) Ekzistas tria formo, la litova: Baltstogé, ĉar en tiu lingvo »blanka» estos «baltos». La dua parto de la nomo signifas proksimume «kunfluejo». La urbeto estis fondita de la Grandduko Gedimin en 1320.