Enkomputiligis Don HARLOW

Altkvalita jara revuo

Recenzeto de D. R. pri la Sennacieca Revuo

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 96


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La ĉijara numero de Sennacieca Revuo estas varia, interesa kaj multrilate instrua. La unua granda artikolo estas tiu de A. Caubel pri "Universala lingvo kaj kosmopolitismo en la 18-a jarcento". La interesa analizo de la "franca" universalismo bazas sin sur la "Historio de la franca lingvo" de Brunot, laŭ kiu la franca lingvo estis heredanto de la latina, kiel universala lingvo en la XVIII-a jarcento. Ni kredas, ke tiun aserton eĉ kun la kono de la sociaj kaj teknikaj baroj kaj obstakloj por iu ajn tiutempa universala lingvo, oni povas akcepti nur kun singardemo, ĉar estis konsiderindaj partoj de Eŭropo en tiu jarcento, kiuj restis daŭre sub la regado de la latina lingvo. Precipe kiel scienca lingvo la latina tenis sian pozicion. La universalismo de la franca lingvo estis "privilegio de elito", kiel la aŭtoro de la artikolo konstatas. Oni volus aldoni la paradokson, ke la universalismo de la franca lingvo estis iom barita universalismo ankaŭ geografie. Pri Kanado raportas tre detala, konfidinda artikolo. La tuŝo de la junulara problemo, kiel ĉie ekzistanta meritus apartan studon. Pri la argentina poezia epopeo "Marteno Fierro kaj ĝia aŭtoro" rakontas alia kontribuaĵo. H. W. Alings orientigas nin pri la sindikata movado kaj pri ĝiaj rezultoj en Nederlando. La konstato, ke la novakirita vivnivelo kreas novajn problemojn precipe rilate la kulturon, estas valida en multaj movadoj kaj multaj landoj. S. La Colla prezentas "La Historion de la Semajno". Bona kulturhistoria artikolo. H. Kosinaka liveras alian kulturhistorian interesaĵon en artikolo pri spicoj k. c. La artikolo de J. Régulo Pérez pri la "Liceco de Novaj Prepozicioj", t. e. la laŭfundamenta ebleco prepoziciigi ĉiujn radikojn, (ekz-e: far patro, spit la malpermeso ktp.) rezultigos certe multe da diskutoj pri la afero. Sen intenco de diskuto ĉi-loke, ni kredas, ke parte estos malfacile direkti la lingvan kutimon en la menciitan direkton, parte ampleksa tendenco por prepoziciigo iom perturbus la kompreneblecon tujan de Esperanto. Sed eble ni eraras. La artikolo pri "Medicina scienco kontraŭ natura kuracarto" konigas la manĝreforman movadon, kies rezultoj ne estas malalte takseblaj, kaj ili estas pli-malpli ortodukse rekonataj ankaŭ ekster la rondoj de la manĝreformantoj, i. a. inter kuracistoj. La artikolo enhavas ĝeneraligojn, kiuj povas esti danĝeraj. Muzikskriba reformo estas la temo de la lasta artikolo. La beletristan parton reprezentas la filozofie profunda kaj verva poemo de Julio Baghy "Respondo al cent Demandoj", du originaltonaj poemoj de Marjorie Boulton kaj pasia alvoko "Kompaton!" de N. B. Krom tiuj ankaŭ la neniam elĉerpebla ridemo kaj ridiga kapablo de Raymond Schwartz kolorigas la enhavriĉan kajeron, kies prezo estas Usonaj dolaroj 0:60 aŭ 3 sv. kr.