Enkomputiligis Don HARLOW |
La tradukinto de tiu ĉi bela franca poemo, L. Thévenin ĝuste nun festas sian 65-an naskiĝtagon; venontjare li havos oran jubileon, kiel 50-jara esp-isto. Meritplena poeto, tradukisto kaj propagandisto, tre atentinda ĉiurilate.
Ekdormis iu, tie ĉi. En la maten' malpeza, inter la kupolo kverka, Sur herbo li ripozas laca kaj senpeka, Longigas nokton ĉirkaŭ lia dormo pli, Kaj ombro movetata super li. Infan' subite aperinta, estas kiu? Ĉu iu scias ĝin el vi De kie venas blanka, juna vojaĝulo Haltinta tie inter ni? Ĉu iris li de oceano, de insulo, Ĉu de arbaroj, de senfruktaj ebenaĵoj, Kun spac neniam esplorita? Li estas blanka, nuda. Ĉiuj ŝtonoj de la vojo Ne vundis al li la piedojn kaj genuojn, Sur la frunto estas io kion oni timas... De kie venas li kun sia belornamo, Li kiu haltis inter ni? Hararo lia disvolviĝis, Simile al la ond' radia; Fermita, floron nekonatan tenas lia mano, Kaj lia tuta naiveco sorĉa Similas bildon de la nuboj En akvo ĝin respegulanta... Atentu fratoj ke li ne vekiĝu! Sed kio diafana kaj subtila, Ĉi tiu neĝo trema, ege brila Ĉe lia flank', lin vinde kovras? Kaj tiu disradio stranga Kiel robo trembrilanta, blanka Kiu en siaj faldoj lin envolvas. Ho fratoj! mi vidis ... ĝi estas flugilo... Jen estas la formo eterna de Anĝelo. En la maten' malpeza, inter ombro de la kverkoj, Ĉielvaganto de lazuro fermis Siajn flugilojn de mistero: Anĝelo, tie ĉi ekdormis. Nenio movas diafanon De la aero klara, pura. Folio eĉ, ne havas tremon... Anĝelo, tie ĉi ekdormis. Silento! trankvilo sen fin'! De kie venas tiu, falinta inter ni? Ĉu staris, senfortulo, malamiko li, Antaŭ tiu kiu frapas kaj klinigas nin? aŭ kiam li pikis per lanco la monstrojn, Ĉu eble dum tago de blinda forto, Lia flugilo tuŝetis la morton? Sed ne, lia buŝo ridetas; li dormas; Ripozas li en la silento. Mallaŭte ni parolu! freŝa volb' de l' ombro Longigu horon de lia dormo. Animo lia, eble, kiun logas spaco, Sed tamen homa, milda, estis laca Viziti la dezertan belon de l' etero Kaj tiun malplenegon pro la sun' difektan... Malĝoja iam koro, kaj anim' malforta; Li fermis la okulojn pro kapturn' de l' amo; Vagante sen celo, kun tro peza frunto Gardante ĉe flanko, honton de l' flugiloj malsupreniris, metis sin sur teron. Ni iru for. Trankvilu blanka la mistero. Malgaja, laca estis li. Post peza dormo Neniu fremda vido premu korriproĉon. Ĉar baldaŭ kiam li vekiĝos kun kolero, Li levos al la suno frunton De suferanta infaneto kiu miras... Subite, ekstreĉante nevenkeblan iron, Bruegos lia flugo, en lazur' glutota, Kaj virga, kun supernatura, kio klara En fajrosonĝ', per kio ekflamiĝas ombroj, Li malaperos en senfino de aŭroro, Simile al brilega meteoro, Tra la malplen' de l' intermondoj. |