Enkomputiligis Don HARLOW

Archilochos

de K. KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 54-56


Unu el la plej grandaj nomoj de la antikva-greka poezio estas Archilochos, vivinta en la VII. centjaro antaŭ nia ero. Pro la eltrovemo, genieco, multflankeco, lingva artismo la antikvuloj lin rigardis preskaŭ, tiel granda kiel Homero.

Tiun grandan renomon li dankas certe al tio, ke li estis la unua poeto, en kiu vekiĝis la sopiro eldiri ĉion pri si mem, zorgante pri nenio, ĝenate de nenio. Post la epiko kaj la ĥorkantoj, per li naskiĝis la persona poezio, la vera liriko, en kiu plene reliefiĝas la individueco de la poeto.

Sed, kiel konate, la verkaro de la grandaj grekaj lirikistoj preskaŭ tute perdiĝis. Nur fragmentoj, ruboj postrestis hazarde, kiel citaĵoj kelkversaj en verkoj de filozofoj, retoroj, gramatikistoj. Unu komparo, kelkaj vortoj kiuj kaptas nin por momento, kaj subite nin delasas, poste alia preterpasa fragmento. Kion do rakontas tiuj ruboj pri Archilochos? Ni vidu:

Emerĝas, jen, insulo el la maro
  ĉe l' horizont' serena,
ĝi estas tiel hirta de arbaro,
  kiel la dors' azena...

tian komparon povas eltrovi certe nur aventuristo-vagabondo, kiu sur dorso de azeno migras tra la mondo. Nu jes, Archilochos estis aventuristo-soldato, vera soldato, en la senco laŭ Bernhard Shaw, t. e. homo, vendanta sian glavon por mono kaj volanta nenion scii pri kavalira heroeco, ĉar la soldata vivo ja estas, manke de pli bona, lia profesio:

De Ares kaj de batalbru' sovaĝa
  mi estas la servanto,
kaj mia bela, Muzo-donacita
  scienco estas kanto.
Per lanc' mi gajnas panon, kaj per lanco
  la vinon. Ĉe ripozo
per lanco mi apogas min por trinko
  de vin' el Ismaroso.
Kaj pri la tuta fama riĉ' de Gyges
  envio min ne tentas,
pri l' mondo, kiel ĝin la dioj kreis,
  komplete mi kontentas,
Eh, kio al mi kelka imperio?
  Ne volas mi akiri
reĝlandon; de mi estas malproksime
  tiaĵon eĉ deziri...

En ĉi tiu kontento kaj gajo certe ŝaŭmas iom da ebrio. La soldata vivo estas elportebla nur helpe de vino, kiel diras la jenaj versoj:

Urĝe iru kun la kruĉo al la alia fin' ferdeka,
  Tie el barel' dikventra prenu la korkon, kaj sen tard'
Al ni portu ruĝan vinon, Kiu atendus, ke kun seka
  Gorĝo, sobre ni tranoktu nun ĉe tia staro de gard'! (1)

Kaj li konfesas sincero:

La ŝildon dum rifuĝ', mi de mi ĵetis
  sur teron sub arbusto,
La malamik' nun pri ĝi fanfaronas,
  portante ĝin ĉe l' brusto.
Perdiĝu tiu ŝildo, se mi povis
  la karan vivon savi!
Vivante mi ja povas baldaŭ ŝildon
  ne malpli bonan havi...

La sekvanta fragmento ŝajnas memportreto:

Jen estas la soldat' laŭ mia gusto:
  nek dika, nek tro granda,
la kapo estas nek kun har' tondita,
  nek longabukle danda.
Maltalt-statura estas viro vera,
  kaj kurbaj liaj kruroj,
kej lia mar1so estes firma, certa
  paŝad' de kuraĝuloj...

Sed tiu kontenta bonhumorulo havis ankaŭ multege da galo. El ĉiuj poetoj li rekonis la unua, kiel danĝera potenco estas la vorto. Li estas la kreinto de la jamba (t. e. moka) poezio. Liaj jamboj estis kiel sagoj trempitaj em veneno; oni rakontas ke li povis eĉ mortigi per ili. Li enamiĝis al riĉa knabino, sed ties patro lin obstine rifuzis. La poeto komence verkis ampoemojn pri la knabino Neobule; kiel montras fragmento:

Neobule, kun mirtobranĉ' en mano,
plezuras pri ĝi kaj pri la petaloj
de roz' purpura; al ŝi ombras
la frunton kaj la ŝultron krispaj haroj...

sed poste ii komencis persekuti la patron kaj la filinon per siaj venenaj jamboj. Kaj tion li daŭrigis senindulge, ĝis la patro kun sia tuta familio pendigis sin.

Nu, tio estas verŝajne nur legendo, eltrovita por montri la potencon de lia arto. Inter la fragmentoj oni ne trovas tiajn pecojn, kiuj havus mortigan povon, almenaŭ laŭ nia konsidero. Kiel ekzemplo de la pikemo, jen epigramo pri larĝkora knabino:

Figuj' donante manĝi frandon
  al granda ar' kornika,
jen Pasiphile, la enloga
  kaj ege gastamika.

Sed aŭdu nun la seriozan Archihochos:

Ho vi koro, turmentata de neforpelebla zorg',
estu firma, kaj streĉante bruston kontraŭ la malbon',
luktu brave, kaj fidelu la principojn sub la plag'
senŝancele! Nek venkinte vi aspektu orgojlul',
nek venkite fidon perdu, larmojn verŝu en sekret',
sed al ĝojo kaj amaro, en malbono kaj en bon',
metu limojn, kaj akceptu ritmon de la homa viv'.

Do tiu soldato-vagabondo havis principojn firmajn. Kio estis tiuj? La fragmentoj nin ne orientas. Verŝajne la poeto, soldulo de diversaj tiranoj, sincere amis sian naskoteron, la insulon Paros. Kiam ĉi tiu ekmilitis kontrau Naxos, la poeto ne rifuĝis forĵetante sian ŝildon: li falis en la batalo.


Piednoto

(1) Rim. de K. K.: Tiu ĉi skemo, kiun mi uzas tie ĉi, estas elkovita de mi kiel surogato de la heksametro, tute nemanipulebla en Esp-o: oktrokeo kun cezuro post la kvara trokeo, kaj kun unu daktilo anstataŭ trokeo en ĉiu dua hemistiko. La daktiloj estas ĉiam puraj, t. e. la du mallongaj silaboj estas mezure mallongaj, ilia vokalo estas sekvata de ne pli ol unu konsonanto. Tre multe laborinte per tiu skemo, mi certiĝis, ke ĝi estas tre bone uzebla. Laŭ la amplekso ĝi respondas al la plene daktilizita grekoromana heksametro, ĉar ĝi havas 17 silabojn, kiel la unua verso de la Iliado aŭ Odiseado. La daktila salto en la dua hemistiko iom sentigas la elanon de la heksametro, kaj krome faras la verson same nesimetria, kiel la heksametro, kiu havas la cezuron post la tria "arsis", kaj la cetero de la tria piedo jam apartenas al La dua hemistiko. La skemo ne bezonas nepre rimojn.

La supra poemo estas rimita, sed, laŭ mia sento, la skemo ne bezonas nepre rimojn; en ili muzikas la puraj daktiloj.