Enkomputiligis Don HARLOW

Aŭtuna gloro

de Marjorie BOULTON

originale aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 49


Al Julio Baghy

[Nin ĝojigas la fakto, ke la ĵusan 65-an naskiĝotagon de nia granda J.B. ni povos soleni per la jena poemo.]

L'ombro de l' pasinteco sin etendas
post ni; survoje ni penseme haltas;
la fruktaj lampoj sur la branĉoj pendas
sed antaŭ ni la flava sun' malaltas.

La vivociklo daŭras sen kompato;
ruĝiĝas la ĉielo, kaj griziĝas
la herbo; kaj tiktaka korobato
avertas nin: la febro pli kriziĝas.

Ĉi pesimisma lumo iĝas densa;
ventetoj flustras en la brunaj fagoj,
ĉar venas la sezono senpotenca,
la tempo de mallngiĝantaj tagoj...

Griza venteto flustras en la koro;
longombra vivosuno okcidentas...
sed, paradokse, la aŭtuna gloro
riĉe la postrikoltan landon pentras.

Ni marŝas sur foliaj or-moneroj;
la sun' ekdormas inter orbroditaj
purpuraj drapiraĵoj; brilaj beroj
pendas kaj ŝvelas en flamruĝoj spitaj;

la bronzaj krizantemoj ŝajnas soni,
majestaj gongoj en la bedoj; nun
venas la prujno, por malpeze kroni
ĉion per briliantoj de l' aŭtun'--

Septembra oro aŭ la frostarĝento
ornamas la ĝardenon kvazaŭ templon
aŭtuno, la somera testamento,
aŭtuno, promesante la printempon!

II.

Vi devas vivi nun en laca sobro
inter la stoploj de la tagoj viglaj,
konas malvarmon de la vivoktobro;
flugas, flugadas la sezonoj ciklaj;

sed apud vi aromas la odoro
de pomoj kaj vinberoj; vin ornamas
la frosta krono de l' aŭtuna gloro
kaj via fido nun kratage flamas.

Rozberoj same belas kiel rozoj,
kaj same kiel verdaj, branĉoj flavaj;
kaj ĉio taŭgas en metamorfozoj
de ĉiuj ekzistaĵoj vivohavaj...