Enkomputiligis Don HARLOW

Aventuro

de Pär LAGERKVIST

elsvedigis F. SZILÁYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 p. 53


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Venis ŝipo kun nigra velo kaj volis forporti min. Mi surŝipiĝis, ne multe pripensis: mi ja povas fari mallongan veturon; mi estis juna kaj senzorga kaj sopiris la maron. Ni forpuŝis nin de la bordo, kiu baldaŭ malaperis post ni kaj freŝa vento gvidis certece la ŝipon. La ŝipanaro, kun kiu mi interrilatiĝis, estis kruda kaj senhumora, sur la ferdeko ni parolis multe, faris malmulte. Ni velis kaj velis tagenokte, longatempe kaj samdirekte. Ni ne vidis bordon. Ni daŭrigis jaron post jaro, la maro estis senfina, la vento bona. Tero ne estis videbla. Tio fine ŝajnis al mi stranga kaj mi demandis unu el la ŝipanoj, kiel tio povas esti. Li respondis, ke ne plu ekzistas iu mondo. Ĝi neniiĝis, droninta en la profundo. Estis nur ni.

Tio ŝajnis al mi nervostreĉa. Ni longe velis ankoraŭ, la maro etendis sin dezerte. La vento plenigis la nigran velon. Ĉio estis vakua, nur la profundo troviĝis sub ni. Tlam eksplodis timiga ŝtormo. La maro tondris kaj ruliĝis ĉirkaŭ ni. Ni batalis en la mallumo. Jaron post jaro daŭris tio. La nuboj treniĝis super la nigra velo, ĉio estis nigra, malplena kaj dezerta. Ni batalis en la nokto, en angoro kaj en mizero, ekscititaj, ĉifonitaj, sen kuraĝo por plua espero.

Tlam ni fine aŭdis la kapturnan tondron de bordrifoj. De giganta ondo ni estis ĵetitaj kontraŭ rifo, leviĝanta el la maro. La ŝipo dissplitiĝis, ni kroĉis nin al la tero. La splitoj flosis ĉirkaŭ ni, ĉifonoj de la velo; ni nur kroĉis nin al la tero. Nun fine heliĝis kaj ni povis vidi. La rifo, kie ni saviĝis, estis kalve kruda kaj malhela. Nur sola senfolia arbo staris tie; floroj, kaj verdo ne troviĝis tie. Ni jen ekankris nin. Ni estis feliĉaj. Ni klinis nian vizaĝon super la teron kaj ploris pro la feliĉo. La mondo komencis sin relevi el la profundo.


Honorataj ostoj de Pär LAGERKVIST