Enkomputiligis Don HARLOW

Ilustrita vortaro el Meksiko

de Paul NEERGAARD

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 91-93


Urĝa estas hodiaŭ la bezono por granda "plena", ilustrita vortaro de Esp., kun fidindaj difinoj kaj indikoj pri aŭtoritateco de la unuopaj elementoj de nia vortotrezoro. Vortaro, kiu respegulus nian lingon tiel, kiel ĝi estas praktikita de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj dum la unuaj ses-sep jardekoj de ĝia ekzisto, do redono de nia normolingvo. Gvidilo fidinda, kiu povus formi solidan bezon por plua evoluo en la direkto al kiel eble plej granda unuformeco kaj harmonio en la internacia apliko de nia lingvo. Helpilo por ĉiu serioza esperantisto ĉe duboj pri vortelekto, vortuzo. Kiel rilatas la ĵus aperinta vortaro de Azorin al kontentigo de tiu ĉi severa kaj postula bezono?

La granda kaj solida volumo en mia mano, klare presita sur sufiĉe bona papero kaj kun multaj ilustraĵoj, aspektas ĉe la unua ekvido alloga -- kiom da mono estas ĉi tie elspezita. Ampleksa materialo de 1285 kolumnoj da vortara teksto inkluzive de la figuroj troviĝas antaŭ ni en presita formo, siaspece la plej ampleksa vortaro de Esperanto. Kiel ajn estu la antaŭsciigoj kaj antaŭsentoj pri ĝi, mi volis ekstudi la volumon por sincere, serioze kaj sobre prijuĝi, kion la eldonaĵo alportas al nia lingvo, ĉu de bono, ĉu de malbono.

Unue estas notinde, ke la vortaro principe donas devenindikojn por jenaj gradoj de aŭtoritateco de la vortradikoj: 1) Fundamentaj, 2) oficialaj, 3) "aliloke uzitaj" kaj 4) novaj. Mankas en tio indiko pri tre grava parto de nia normlingvo, nome la radikoj uzitaj de Zamenhof. Cetere ne ĉiuj vortoj indikitaj kiel novaj estas tiaj, sed konataj el aliaj fontoj. Aliflanke enestas multaj zamenhofaj citaĵoj, sed komparante per sufiĉe granda nombro da specimenoj artikolojn en la Azorin-vortaro kun la respondaj en Plena Vortaro mi trovis, ke ĉiuj trovitaj citaĵoj jam estas en nia malnova Pl. V., foje en pli korekta formo, kaj ke cetere enestas en Pl. V. krome multe, multe pli da zamenhofaj citaĵoj ol en la nova vortaro, kaj ke tiuj citaĵoj estas aranĝitaj en Pl. V. pli klare, klasigitaj laŭ la diversaj sencnuancoj, kiuj siavice ofte estas neglektitaj en la vortaro de Azorin. Sed tiu ĉi vortaro laŭdinde enhavas multegajn citaĵojn el la Biblio! Tiom koncerne al indikoj pri aŭtoritateco, kiuj helpas ĝis certa grado distingi, se ne la difinojn, almenaŭ la vortformojn oficialajn disde la Azorinaj.

La dua demando farita je la nomo de la eventualaj uzontoj estas tiu pri la difinoj de la vortradikoj kaj vortkunmetaĵoj. Trafoliuminte la verkon mi iel embarasite devis serĉi la ĝustajn vortojn por diri la veron pri tiu ĉi granda, multekosta entrepreno, sendube rezulto de multjara penado kaj aspirado. Spite al la faritaj oferoj, mi ne povas prave vuali la fakton, ke la prezento de la difinoj en tiu ĉi vortaro estas granda katastrofo, kiu forprenas de la vortaro la uzeblecon, ordinare asignitan al tia manlibro. Ke alimaniere ĝi prezentas materialon studindan, tiel ke feliĉe ne ĉiuj fortoj uzitaj por tiu ĉi verko estas perditaj, pri tio mi pli malsupre parolos.

La ĉefa, kaj absolute nepardonebla difekto de la vortaro estas, ke Azorin miksis arbitre, kaprice vortkunmetaĵojn, regule formitajn laŭ la Fundamentaj principoj de nia lingvo, kun internaciaj vortradikoj greklatinaj, kiujn li dismembrigis, kvazaŭ ili estus same vortkunmetaĵoj, konsiderante diversajn silabojn kaj pseŭdafiksojn en ili kvazaŭ ili estus veraj afiksoj de Esperanto -- kaj ke en tiu rilato li ŝanĝis la sencon de multegaj radikoj kaj kunmetaĵoj. Per tio li volis konformigi la proponitajn vortformojn al la speciala Azorina derivsistemo, miksaĵo de ia ekstrema skemeco de Esperanto kun naturismo iel parenca al ekz. Interlingue-Interlingua. Kaj donante fingron al la naturismo, tiu ĉi potenco prenas la tutan manon, tio estas, ke ofte, terure ofte, perdiĝas ĉe la Azorina vortkunmetado la origina senco de la Esperantaj radikoj, tiu gemo de la Esperanto-sistemo, la sencfideleco ĉe derivado, tiu juvelo de aŭtonomeco, kiun ĉiam ni devas gardi. Sed jen, per multaj artifikoj, per donado de kromsignifoj, per utiligado de ĉiaj popoletimologiaj eksplikoj, la verkinto klopodis, ĉu konscie, ĉu nekonscie, fari akcepteblan kombinaĵon de la menciitaj du sistemoj. Mi devas elekti nemultajn ekzemplojn por klarigi kaj dokumenti, kiel kreiĝis tiu ĉi nova malfeliĉa kimero en la tiel riĉa kaj tiel fekunda zoologia ĝardeno de la planlingvoj.

Kun la celo simpligi la vortotrezoron de Esperanto Azorin elektis el pluraj radikoj kun iel similaj sencoj la formon grano (nova radiko) kiel akceptinda en la senco i.a. de "semo graminaco aŭ simila globeto (?); ereto". Li montras al la difino de grajno kaj aldonas la noton: "La internacia, nova radiko, kiun ni proponas por nomi pezunuojn (notu bone!), povas anstataŭi la du similajn radikojn grejno (F) kaj greno (F) kaj tra la verbo "grani" formi gran-at-o (F), gran-it-o kaj gren-ad-o (F) (gran-ad-o), simpligante nian radikaron". Al gran-i li donas la difinon "produkti granojn; fariĝi grana, granohava", sekve gran-it-o estas "ŝtonigita grano" ktp (krom pasiva participo estinta de la verbo grani). El greno li faras la verbon greni (produkti grenon), kaj sekve gren-ad-o estas "1) ago kaj rezulto greni" kaj "2) aro da grenoj (kial subite aro?, rim. de recenzanto) plumbaj kun polvo kaj meĉo en fergloba eksplodilo". Formoj kaj sencenhavoj estas hazarde miksitaj, ĉu aro, ĉu ado, ne gravas -- krom la diversaj sencoj de la radikoj (kie restis la senco de "pezunuo"?). Plue, gran-at-arbo estas "planto granata, arbo produktanta granojn" (sed, kiom da plantoj ne "granas"?). La nura apliko de la vorto "grano" en la difino sufiĉas por motivi ĉe la aŭtoro transformadon de ekz. la radiko granato al kunmetaĵo. Simile, por la vorto impres-ar-io li denove bezonas la sufikson ar por la difino, kiu sekve tekstas jene: "sistema entreprenisto de aro da impresoj cirkaj, teatraj, muzikaj...".

Aliaj specimenoj de difinoj pri dismembrigitaj vortradikoj: "kantar-ido, nomo (de insekto) iddevena de la aro da kriaj kantoj produktitaj dolore ktp..." kaj "akr-id-o, saltinsekto, ido akra de la naturo", "buf-on-o, dika, ĝiga, nana persono, ono da bufa aktoro", kaj kial "kok-on-o" ne estus "envolvaĵo ŝpinata sur ĝermo (?) lepidoptera kun ono da koko (!), la globa formo"!, kaj kial miri pri "kan-on-o, pafilego kun ono da kano, la tuboformo..." ktp., ktp, ekz. "gal-ono", "kondiĉ-on-al-o", "kord-on-o" kaj multaj aliaj tra la volumo. "Kok-aĉ-o" fariĝas "koksekrecio; kokaĵo", kler-ig-o (ankaŭ kleriko) same ŝanĝas signifon kaj ricevas la difinon: "2. klerulo antikva, nun titolo rezervita por ekleziulo; pastro". Kaj por "kom-et-o, malgranda komo" sekvas la jena klarigo: "astro, kiu similas ofte etan (kial etan?) komon...". Oni povus daŭrigi horojn, sed eble sufiĉas por doni impreson pri la laborprocedo aplikita.

Malfeliĉa estas ne nur tiu facilanima procedo en si mem, sed ankaŭ ke la Azorinaj vort-"kunmetaĵoj" estas plene miksitaj kun la regule formitaj kunmetaĵoj kiel ekz. buter-in-as-o, buter-ist-o, buter-it-o, buter-lakt-o (temas ĉi tie pri 2 radikoj, 2 kunmetaĵoj), tiel ke al la neinformita uzanto estas neeble distingi inter la normaj vortformoj kaj la Azorin-derivaĵoj.

En si aŭtokritiko, kiun mi tralegis, Azorin atentigas, ke li faris la "miraklon" en la "60 000 difinoj" malpligrandigi la nombron da radikoj kompare al tiu de Pl. V. Supre ekzemploj estas donitaj, kiel la aŭtoro "limigis" la nombron de radikoj. Sed multaj vortoj, vaste uzataj ne trovis akcepton ĉe la kompilinto, kaj sekve la leganto de ordinara literaturo en nia lingvo, ekz. de "Revuo Esperanto", vane serĉas tiajn vortojn (komparu la suplementon al Pl. V.). Mi ne scias, kiel Azorin faris sian statistikon, sed estus doni falsan bildon pri la enhavo de la vortaro, se oni ne mencius, ke ĝi enkondukas multegajn radikojn, por kiuj oni vane serĉas difinojn, sed kiuj tamen estas uzataj kiel esperantaj vortformoj de plantonomoj kaj bestonomoj. Hazardaj ekzemploj: abrotana, akaŭla, akvifolia, ambina, angustifolia, atropurpura, araraŭna, aspera, baleara, biflora, cinerea, circinala, cervikapra, envidia, eskulenta, fastiĝiata, fastuoza, fatua, frondoza, fruktikoza, glomerata, gnidia, hiperborea, intiba, jacea, kanora, keira, kristata, ktp., ktp., kaj ankaŭ substantivoj kiel cinaro, daŭko, fisetero, korilo k.a. Mankas, cetere, ankaŭ difinoj de iuj vortradikoj uzitaj en la bildoj pri insektoj kaj birdoj ("avioj" laŭ Azorin): apo, arao, gavio, falangio, hidropsiko. Preskaŭ mi volis akuzi ankaŭ pri manko de difino por dekapodo, sed fine mi sukcesis trovi la vorton en la artikolo pri dek inter aliaj "kunmetaĵoj laŭ la jena sinsekvo: dek-petala, deka-podo, dek-pied-ulo -- ĉu dek, ĉu deka-, ne gravas -- unu ekzemplo pri principo de alfabetado aplikita tra la tuta vortaro, kiam la veraj prefiksoj kaj la Azorinaj pseŭdoprefiksoj ne estas identaj.

Same Azorin kondamnas "kapricajn anstataŭaĵojn de la mal-vortoj" kaj mencias en sia aŭtokritiko kiel ekzemplojn pri tio i.e. frida por malvarma, pigra (zamenhofa vorto, rim. de recenzanto) por mallaborema, trista por malgaja, kurta por mallonga k.c., k. c., sed kial li akceptas aperti por malfermi? Kaj kiel povas esti, ke li enkondukas la novaĵon (laŭ mia opinio ne malbonan) breva por mallonga? Mi havas la respondon: ĉir tiu ĉi radiko estas multe uzata en plantaj kaj bestaj nomoj, li ĝin do bezonas, nu bone. Kaj kial li enkondukis same la (laŭ mi) bonan "anstataŭaĵon" impedi por la (denove laŭ mi) nelerta vorto malhelpi? Same oni povus komenti iujn el liaj radikoj uzitaj por planto- kaj bestonomoj, ekz. angustifolia, kiu signifas mallarĝfolia! La priparolita ŝparemo pri radikoj do estas relativa.

La elekto de vortoj por la vortaro ne estas konsekvence farita. Enestas ĉin-, sed ne japan-, troviĝas angl-, franc-, german-, hispan-, sed ne ital-, jugoslav-, dan- ktp., enestas brazil-, sed mankas argentin- ktp., ktp. Same la elekto de kunmetaĵoj donas impreson de hazardo, kun multaj konstruitaj, sendube neniam uzitaj formoj, dum aliaj, naturaj formoj ne troviĝas.

Bedaŭrinde mi povis tuŝeti nur kelkajn el la ĉefaj kritikindaĵoj. Por ne plenigi la kajeron de "N. Pr." mi devas preterlasi multajn aliajn gravajn difektojn, ekz. la ofte neseriozan, foje nevole amuzan formon de difinoj kaj figurtekstoj, la multajn superfluajn aŭ ripete por pluraj nocioj erare uzitajn ilustraĵojn (se ankaŭ estas multaj tre utilaj figuroj en la volumo), la ofte neĝustan gramatike eraran stilon en la libro, la erarojn en la etimologiaj indikoj kun mistradukoj al aliaj lingvoj de vortoj traktitaj ktp., sed mi devas fini.

Ĉu senindulge servera mi estis pri la ampleksa, diligenta verko de Azorin? Ĉi tie tamen temas pri ne malpli ol defendo de Esperanto kontraŭ la ebloj de tre danĝera influo al ĝia lingva unueco. Tial la vortaro vekis alarmon, kaj prave. Kvankam, feliĉe, la Fundamentaj vortradikoj estas klare signitaj, -- tiun agnoskon al Azorin ni devas fari -- la Azorinaj anstataŭaĵoj por la Fundamentaj kaj oficialaj formoj sin altrudas je ilia kosto, ĉar tiuj ĉi normformoj ofte estas plimalpli kaŝitaj kiel derivaĵoj de Azorinaj radikoj.

La Vortaro de Azorin alportas grandan konfuzon al tiuj, kiuj serĉas konsilojn pri vortuzoj en nia lingvo, kaj sekve mi devas rekte malrekomendi ĝian uzadon por tiu celo.

Kiam tio ĉi estas dirita, espereble kiel eble plej klare, restas fari la justaĵon mencii ankaŭ la bonajn flankojn, kiuj spite al la supre esprimita kritiko, tamen troviĝas en tiu ĉi publikigaĵo.

En multaj kazoj Azorin trovis aŭ elpensis tre bonajn vortkunmetaĵojn, kiuj sendube povas esti inspiro al Esperantaj verkantoj. Kaj en la kaoso de vortkunmetaĵoj kaj vortderivaĵoj troviĝas multaj bonaj proponoj pri novaj vortradikoj, ankaŭ en multaj kazoj la celo de Azorin pri simpligo de la vortformoj estas atingita. Se la verkaĵo de Azorin nur ne estus enciklopedia vortaro, sed simple traktaĵo por konsiderado kaj studado, ĝi povus esti utila; nun bedaŭrinde, ĝi fariĝis malutila.

Sed, mi perfortas la fakton, kaj mi rigardas ĝin kiel traktaĵon, studaĵon, kaj forgesas pri la vortara formo. Tiel rigardante ĝin, mi ne povas deteni min de la ne tro malbona konkludo, ke la verkaĵo povas, sendube, esti utiligata kiel studinda kaj inspira krudmaterialo. Ĝia apero ankoraŭ akrigas la seriozan bezonon, nun eĉ nepran kaj preskaŭ vivnecesan, ke ni baldaŭ trovu rimedojn por realigi la eldonadon de la jam praktike dirite prespreta, grandioza Plena Ilustrita Vortaro, ĉefredaktita de WAringhien. Ke la aperigo de la recenzita vortaro estu al ni admona skribo sur la muro, incito al pozitivaj fortoj.


Aldono: Post la tralego de 4 titolliteroj (B-D) miaj notoj enhavas multnombrajn rimarkojn, kiuj esence konfirmas la riproĉojn kaj laŭdajn konstatojn de d-ro Neergaard. Mi volas aldoni nur, ke la vortaro montras enciklopediajn aspirojn, ne ĉiam bonŝancajn por vortaro, kiu pro diversaj kaŭzoj ne povas atingi ambaŭ celojn, t.e. la vortaran kaj la enciklopedian. TAmen la Vortaro de Azorin gvidas la pensojn al tre dezirinda enciklopedio en nia lingvo, por kiu celo la Il. Vortaro ne estas subtaksinda kruda materialo.

La libro konsistas el 642 p., entenas vortarmaterialon A-K. Formato: 23x17 cm. Prezo: $ 7 (bind.), $6.50 (broŝ).

F. Szilágyi