Enkomputiligis Don HARLOW

Batalu kontraŭ la malamo

de T. K. SLADE

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 80-81


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kun malĝojo ni sciiĝis, ke la meritplena verkinto de tiu ĉi artikolo ĵus mortis. T. K. Slade estis psikologo, kies verko Our Phantasic Emotions vekis grandan atenton. Ĝian antaŭparolon verkis unu el la granduloj de la psikoanalitiko, d-ro Ferenczi el Budapest.

Civilizeco estiĝis nur en homaj unuiĝoj, ĉiuj kiuj baziĝis sur la familio kaj kreskis tra pli larĝaj grupoj al nacioj. Tiuj unuiĝoj iufoje fariĝis sekve de perforta konkero, sed grupoj regitaj per timo emas disiĝi en krizoj, kaj tiuj grupoj pli longe daŭras kiuj unuiĝas per komunaj sentoj kaj idealoj. Aktualaĵoj klare montras, ke rivaleco inter nacioj minacas pluan unuiĝon en pacan mondon; do, estas urĝe necese, ke ni kompremu kaj kontraŭstaru tiujn faktorojn, kiuj malebligas pluan unuiĝon. Malgraŭ ke la milito estas demonstreble malsaĝa, tamen multaj homoj vivas timantaj sub la minaco. Kion ni ja scias pri kaŭzoj de milito?

Unue ni devas rekoni, ke ekzistas du klasoj nome la estroj kaj la estritoj, el kiuj estas ambaŭ implikitaj en militfarado. La estroj ja deklaras militon, tamen estas por ili tute necese, ke la estritoj sentu la militon necesa, eĉ dezirinda. Preterlasante la rimedojn, per kiuj la estroj kutime dresadas la estritojn por estigi la celitajn opiniojn, ni konsideru la motivojn, kiuj eble instigus la estrojn al militdeklaro. Pli kaj pli da homoj nun opinias, ke ekonomia rivaleco estas la fundamenta kaŭzo, sed tio estas efektive tre dubinda: komercistoj ja kutimas al kompromiso, kaj moderna milito tutevidente malutilas al la venkinto egale al la venkito, kaj ĉi tiu fakto estas vaste rekonita. Nu, se la milito estas tiel senrekompenca, kie ni serĉu ĝian kaŭzon? La moderna psikologio liveras la respondon: ĉe la emocioj!

Multaj disigaj emocioj ŝirmas sin sub la etiketo "patriotismo": fieraĉo, memamo, malestimo, miksitaj kun lojaleco kaj aliaj virtoj. Ĉi tiuj ne nun efikas sur la estrojn, sed provizas al ili rimedojn, per kiuj ili povas dresadi la estritojn, por gajni la bezonatan subtenon.

Ĉi tiun taktikon praktikis ne sole la plej famaĉaj diktatoroj; ĉiu registaro, je pli- malpli grado, devas utiligi tiajn emociojn, kiuj devigos la estritojn subteni la proponitan politikon. El memamo kaj parencaj emocioj kreskis la teorio pri "Fiero pri deveno" tiom ekspluatita de Hitler. Kunligita kun vanta fanfaronado troviĝas malestimo kontraŭ fremduloj, kaj rilate ĉi tiun punkton estas notinde, ke tiu, kiu tro alte taksas sin, plejofte spertas paranojajn timojn pri persekutiĝo kaj ĉirkaŭantaj minacoj. Ĉiuj disigaj emocioj parencas en la familio de Malamo, kaj ne estas la malpli grava atesto al la ruzeco de Hitler, ke li devigis la judojn roli kiel artefarita "malamiko", por kultivi en siaj regitoj kapablon malami. Tre eble legantoj, ne spertinte tian dresadon, opinios ke ili mem neniam cedus al tia ruzo. Eble ne, tamen oni momente konsideru la ĝuon senteblan en "justa indigno". Ni ĉiuj ĝuas esprimadon de pravigebla indigno kontraŭ iu maljustaĵo; eĉ pli, estas malmultaj, kiuj ne sentas kontentiĝon kiam oni permesas al si fanfaroni. Ne necesas priskribi pluajn ĉiutagajn ekzemplojn de similaj situacioj, en kiuj, pro nia homa malforteco, ni sentas iom da ĝuo, cedante al iu disiga emocio el la familio de Malamo. Efektive malamo estas multe pli danĝera ol volupto, kaj la eklezio grave eraras pro tio, ke ĝi ne pli atentas la lastan pekon. Estas konsentite, ke plej multaj religioj alte taksas la virton Amo, kaj admonas siajn anojn praktiki tiun virton, sed estas preskaŭ neeble, ke iu per sia propra volo, devigu sin senti elektitan emocion. La Dekalogo montras egan prudenton pro tio, ke ĝi prezentas sian admonaron en nea formo. Oni povus malakcepti tiun juĝon, dirante ke estas egale malfacile plenumi la nean ordonon "Ne malamu" kiel plenumi la jesan ordonon "Amu!". Efektive tio ne estas vera, ĉar por la nea formo ekzistas rimedo, kiun oni povas uzi, kiun mi plej bone klarigos per rakonto pri propra sperto mia.

Antaŭ multaj jaroj, unu tagon mi razis min antaŭ spegulo pendanta iom tro malalte por kontentiga uzo. Mi malgrave fleksis la genuartikojn por mallevi mian vizaĝon ĉirkaŭ kvin cm. kaj en tiu pozicio mi daŭrigis la nazadon. Okazis ke miaj pensoj turnis al intervjuo, kiun mi havis tiun tagon, en kiu mi firme intencis prezenti necedeman, eĉ bataleman sintenon kontraŭ iu superulo. Mi multe surpriziĝis ekkonsciante, ke mi ne povas senti min batalema. Kiam mi rektigis la krurojn, en mian menson fluis fortaj vortoj, sed denove fleksante, mi ree perdis la bataleman senton. Pen tiu sperto mi unue rekonis la mirindan forton, per kiu korpostatoj povas influi sur la emociojn. Mi alvokas la leganton provi ĉi tiun eksperimenton, por certigi sin pri ĝia vereco, antaŭ ol apliki la rimedon por moderigi emociojn. En la praktiko oni devos noti la korpajm kunestaĵojn de iu emocio, kaj rigore deteni la korpon de tiuj esprimoj. Ekzemple, inter la korpaj esprimoj de Malamo troviĝas kunpremitaj pugnoj, sulkigitaj brovoj, fiksa rigardo, muskola streĉo, kaj se oni rigore malpermesos tiujn fizikajn esprimojn, oni tuj sentos malgrandiĝon de la emocio. Tre eble oni ne estas ofte tentata al plena malamo, sed sendube oni ofte spertas ĝenon, kaj okaze de ofte ripetita ĝeno oni povas sperti multan liberiĝon per deteno de la unua elŝpruco de emocio, kaj post oftaj malpermesoj de tiaj etaj ŝprucoj, oni povas kun fido atendi egan liberiĝon, eĉ ĝis la punkto de malapero. Per tiaj haltigoj la unuaj sentoj fare de malŝatataj emocioj oni povas ataki eĉ tiujn emociojn, kiuj prezentas neniajn rimarkindajn korpajn esprimojn. Ĉiuokaze estas evidente, kiel prudenta estas la nea formo de la Dekalogo.

Malmultaj el ni povas influi politikistojn, prelegistojn, instruistojn kaj aliajn dresantojn de publika opinio, tamen ni ĉiuj povas, kaj devus, en ni mem konstante daŭrigi batalon kontraŭ la disigaj emocioj, parencaj al Malamo, Fieraĉo, Fanfaronado, Malestimo k. t. p.