Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭen renkonte al la defio!

de Grace M. BEATON

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝo 87


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

(Pri la raporto de Internacio de Militrezistantoj. Verkis: Grace M. Beaton. Eld. la supra organizo, 88 Park Avenue, Middlesex, Anglujo.)

El la 32 paĝojn ampleksa raporto pri la tuta mondo en la koncerna rilato, ni citas parton de la enkonduko:

Ni estas en kontakto kun laboranto) en 88 landoj. En iuj landoj nur estas kelkaj, sed la influo estas aktiva. Nia kuneco disrompas ĉiujn barilojn de naciaj kaj rasaj antaŭjuĝoj. Inter nia membraro estas homoj el ĉiuj koloroj kaj rasoj. En mondo dividata de malamikecoj, ni trovas nian komunan homarecon. Eĉ pli ol tio, homoj kun malsamaj ideologioj sukcesis sub nia standardo kunlabori por la komuna bono.

Vi ricevos inspiron legante pri junuloj kiuj oferis preskaŭ ĉion, kutime altetaksatan en la materia sfero, por ebligi fidelecon al siaj idealoj. Centoj tiaj tra la tutmondo akceptas perdon de amikoj, hejmo, laboro, malliberiĝas kaj suferas ekzilon eĉ ĝis morto.

Ekzistas la spirito de nevenkebla espero kaj fido kio estas nia plej profunda inspirado kaj ebligas al ni barakti kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Fojon post fojo vi trovos tiun fidon ekbrilanta kun nevenkebla brileco. En tiu ĉi malluma tempo, sen tia fido, ni estus perditaj, kaj mi certigas ke, dum vi legas pri ha faraĵoj de niaj kamaradoj tra la tutmondo, vi trovos tiun fidon pli fortigatan en via propra koro, kaj iros antaŭen kun pli da energio, pretaj fari grandajn oferojn por tutmonda interfrateco.