Enkomputiligis Don HARLOW

La ekzilita poeto

de Jacques de BRUSSEY-MALVILLE

esperantigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 1956/2 paĝoj 64-65


El Ia "Informations Unesco" ni esperantigis tiun ĉi artikolon preskaŭ en ĝia tuta amplekso.

Antaŭ 100 janoj, la 17-an de febr. 1856 mortis Heinrich Heine, post plunjara terura suferado, ĝis la morto plene konscia. Lia korpo senviva laŭ lia deziro estis portita dum iu pluva mateno al la tombejo de Montmartre... Cento da homoj sekvis la procesion, inter ili Dumas, Gautier, kelkaj amikoj. Simpla ŝtono markas lian tombon, metita pli poste en formo de kolono sen alfikso de busto. Sovaĝa herbo amasiĝas ĉirkaŭe; ankaŭ kelke da kampaj floroj palas sur la tombo de granda poeto.

Ĉar Heine estis granda poeto. Li naskiĝis en Dusseldorf. Sed en sia 34-a jaro li transloĝiĝis definitive al Francujo. Li jam estis fama verkisto, admirata kaj timata, aŭtoro de Buch der Lieder kaj Reisebilder (Libro de Kantoj kaj Vojaĝbildoj). Li estis doktoro de juro, sperta pri diversaj sciencoj, kamarado kaj amiko de ĉiu, kiu estis grava en la berlina intelekta vivo. Sed la burĝa socio konsekvence rifuzis doni al li perlaboron.

Li suferis pro du grandaj amoj senrespondaj. Lia sano jam tiam estis mizera. Kaj origine judo, konvertita kristano, li sentis sin ekzilita hejme. Li ne plu povis resti en Germanujo. Tamen nenio vivas pli vigle en la poezio, kiel la germana tero, al kiu ŝvebas tiom da nostalgiaj versoj el la ekzilo.

Lia unua impreso pri Parizo estis entuziasma. La suno ŝajne brilis pli klare ol aliloke, la aero estis pli facila, la loĝantaro pli spirita. Li ŝatas eĉ la tumulton de la pariza amaso.

Kun rekomendoj al barono James de Rotschild, li vizitas la luksan salonon, kie li havas okazon aŭdi Liszt, Chopin, Bellini kaj Mendelssohn, Berlioz kaj Rossini. Li amikiĝas kum Richard Wagner.

Li kontaktiĝas regule kun la grupetoj de germanaj rifuĝintoj, kies opinion li aprobas. La rondo de francaj intelektuloj montras sin sufiĉe akceptema al la "sprita germano", kies trafaj respondoj kaj spritaĵoj iĝas famaj. Escepte Victor Hugo kaj Lamartin, kiuj malŝatas lin -- oni ne scias, kial -- Heine konas kaj vizitas ĉiujn romantikajn verkistojn de la epoko: Lammenais, Vigny, Mérimée, Dumas (sen.) Béranger, George Sand, kun kiu li havas dum iom da tempo proksiman rilaton.

Oni povas diri, ke Heine havis rapidan sukceson en Parizo. En 1832 la plej bona franca tradukisto, Loève-Veinars, tradukis liajn "Vojaĝbildoj"-n por la Revue de Deux-Mondes. Poste lEurope litteraire aperigas lian "Romantika Skolo"-n. Heine iĝis lerta ĵurnalisto, akra, kelkfoje elokventa, iom tro ŝanĝema kaj varia.

Li ne iĝis riĉa kaj vivis kiel bohemo, poste pli burĝece de tiu momento, kiam -- en 1834 -- Eugenie Crescense Mirat (t. e. Mathilde) aperis en la vivo. Ŝi similis pupon. Denature vagabondo tamen Heine restis ĉe ŝi, dum li vivis ankaŭ sian galantan vivon.

En 1836 li enmiksiĝis en la proceson de la "Juna Germanujo" kaj li timis, ke li ne plu povos vendi siajn skribaĵojn en sia hejmlando. Izoligita de siaj malnovaj amikoj, li volis em la sekva jaro fondi grandan politikan gazeton "Pariser Zeitung". Malgraŭ kelkaj paŝoj ĉe la registaro prusa, li ne povis ricevi la permeson kaj devis rezigni pri sia projekto.

La brila akcepto, kiu per unu fojo estigis la lirikan reputacion de Heine, koncernis Buch der Lieder (1827). Ĝi unuigas kvar poemseriojn. Poste sekvis longa serio da verkoj, kiujn finas Romanzero, kiu iĝis la hasta.

En 1851 jam li estis fiksita dum tri jaroj al la malsanlito, ligita al sia "matractombo", el kiu nur la monto -- li sciis tion -- povos lin liberigi. Li estas nur ombro de homo, kies fortojn pecon post peco formordas la kadukiĝo. La okuloj, la piedoj, la brakoj unu post la alia rifuzas servi lin. La tagoj, la noktoj estas kontinua martireco, kiun nun la peza dormo de la opio aŭ morfiumo interrompas. Sed en la krucumita korpo vivas ne-kontraŭstarebla spirito, kies trafcerto mirigas la vizitantojn. La fantazio ne ĉesas konstrui dum la longaj, silentaj horoj de la nokto. Kaj matene por iom mildigi la dolorojn, la poeto skribas aŭ diktas la poemojn, komponitajn en la angoro de la febro kaj maldormo.

Ankaŭ la poemoj de Romanzero naskiĝis laŭ tiu maniero, inter sonĝo kaj maldormo, inter febro kaj deliro. Oni ne konsterniĝu pro ilia halucina karaktero, pro la vizia intenso de la priskriboj, pro tiuj ĉi buntaj koloroj, abundaj, pro tiu ĉi rudimento de detaloj, pro tiu orgio de movoj, kiuj parte estas la efiko de la opio kaj morfiumo, kaj ankaŭ reprezentas iaspecan kompenson kontraŭ la duonblindeco, kontraŭ la preskaŭ kompleta paraliziĝo, kiu atendas la poeton. Blindulo li estas, kiu ebriiĝas en la imago de fortaj koloroj, de gigantaj dekoroj; rigida en sia senmoveco li revas pri danco, pri marŝoj; enŝlosita en sia malsanĉambro li imagas sin kunbatalanto de konkerantoj...

Vendrede, la 14-an de februaro, 1856 arda kapodoloro torturas lin. Li plendas:

"Mi ne plu povos skribi al mia kara patrino." Poste li rigardis la paperojn ĉirkaŭĵetitajn sur la lito kaj konstatis: "Mi ne havas pli oh tritagan laboron kaj miaj memoroj estos finitaj." Tri tagoj! Ĝuste tiom restis al li el la vivo. Dimanĉe la agonio komenciĝis. Du aŭ trifoje li murmuris: "skribi", sed li ne plu kapablis.

Mathilde ne moviĝas el la ekstremo de la loĝejo vid-al-vide de la tragika ĉambro. Heine malpermesis al ŝi la ĝenon. Li preferis morti en soleco.