Enkomputiligis Don HARLOW
Du jubileoj aktualigas tiun ĉi tradukon: la jubileo de Heine kaj la 80-jara naskiĝtago de nia eterne juna, talenta poeto kaj kanto-tradukisto, Karl Venselow.
Mi volus, ke tuta la forto De l' amo el mia kor'! Kuniĝu en unu vorto. La vento ĝin portu for. Al vi kun flustra kareso Ĝin portu la venta spir', Por ke vi memoru sen ĉeso La ardon de mia sopir'. Kaj kiam vi kuŝos dormo, Ĝi sonu kun mara bru', Ĝi sonu kun forto de ŝtormo Tra viaj sonĝoj plu. |